Novaĵoj

Stipendio por terminologiai trejnado

Kategorio: Movado; Dato: 2012-01-13 18:46:53

UEA ofertos al du studentoj la eblon partopreni la Someran Terminologian Trejnadon en Vieno, Aŭstrio (en julio 2012). Temas pri neesperantista aranĝo. Instruos mondfamaj profesoroj pri terminologio kaj faka komunikado. UEA pagos la kotizojn por la aranĝo, vojaĝkostojn kaj la restadon.

Limdato por kandidatiĝi estas komence de aprilo.
La detaloj legeblas tie:
http://esperanto.net/tec/somera-terminologia-trejnado-2012.pdf

La unua semajno en la Esperanto-Insulo Al la listo Kurslanĉo kaj festo sur la Esperanto-Insulo - filmraporto

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.