Novaĵoj

Forpasis Josef Ŝemer

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-03-30 00:32:07

Kun trista koro mi informas vin ke la  29an de marto forpasis nia aktiva membro kaj subtenanto Josef Ŝemer (61). La internacie konata kaj ŝatata Josi estis unu el la pilieroj de la israela movado dum pli ol kvar jardekoj. Li estis longjara redaktoro de la revuo "Israela Esperantisto", antaŭa prezidanto de ELI kaj nun ĝia sekretario kaj kasisto. Dum multaj jaroj kaj ĝis nun li senlace gvidis la Tel-Avivan klubon kaj estis UEA-delegito en Tel Avivo.

Ni ne plu renkontos lin dum la universalaj kongresoj, ne plu legos liajn ĉiam ridigajn kaj samtempe klerigajn judajn ŝercojn kaj ne ridas kune dum longaj promenadoj kaj ekskursoj. 

Josi en januaro havis greftadon en la osta medolo kaj komence de marto, reveninte el la hospitalo, kvankam li estis laca, li estis esperplena pri baldaŭa venko kontraŭ la malsano.

Nun ni scias, ne li venkis. Multaj el ni perdis tre bonan amikon, la movado veran esperantiston. Nia redaktejo sincere kondolencas al lia filo. Ripozu en paco, kara Josi. 

Katalin

Se vi deziras dividi kun ni viajn memoraĵojn pri Josi, bv. fari tion en la koncerna FORUMA paĝo

Propedeŭtika rolo de Esperanto en Galivo Al la listo Amikiĝu kun viaj falsaj amikoj

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.