Novaĵoj

Amikiĝu kun viaj falsaj amikoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-03-18 18:46:24


Ĉu vi havas malfacilaĵojn memori la diferencon inter vortoj kiel impoŝto-imposto, mielo-mjelo, deserto-dezerto?

Nia aktiva membro Przemysław Wierzbowski de kelka tempo publikigas en Facebook bildigitan serion pri tiuj falsaj amikoj. 

Kun lia konsento ankaŭ edukado.net rajtas aperigi la erojn de la kolekto, eĉ planas krei kartan version, se videblos en la reagoj kaj opinioj sufiĉa intereso pri la materialo.

Se vi volas esti informita pri la novaj aldonoj en la sekcio, kie ankaŭ la falsaj amikoj troviĝas, bv. subskribiĝi al la informmesaĝoj pri la Fotoalbumo ĉe la abonpaĝo de via profilo.   

La kolekton de Falsaj amikoj vi trovas en la sekcio FOTOALBUMO. Bonan lernadon, efikan uzon de la materialo kaj koran dankon al Przemek pro la laboro. 

Forpasis Josef Ŝemer Al la listo Hieraŭ vendiĝis la lasta tortopeco

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.