Novaĵoj

Propedeŭtika rolo de Esperanto en Galivo

Kategorio: Movado; Dato: 2012-04-03 17:40:20

 

PROPEDEŬTIKA ROLO DE ESPERANTO EN GALIVO

estas la ĉeftemo de la ĉi-jara Eŭropa Esperanto-Kongreso en Irlanda urbo Galway (Galivo).
Kvankam la oficiala ĉeftemo estas “Lingvolernado en EU: lerni pli, kosti malpli”, la organizantoj atentis ke la partoprenantoj povu unualoke ekscii ĉion gravan pri la propedeŭtika rolo de Esperanto. Tial rekte pri la temo parolos spertuloj kiuj agis kaj praktike kaj science pri Esperanto-instruado cele al pli efika posta lernado de aliaj fremdlingvoj. Vi povos aŭskulti prelegojn de Zlatko Tišljar pri la eksperimento efektivigita en Slovenio, Aŭstrio kaj Kroatio inter 1993 kaj 1995 kaj de Angela Tellier kaj Tim Morley kiuj prezentos praktikan aktivadon kaj ekzamenrezultojn pri la agado en britaj lernejoj kadre de la konata Springboard-projekto. Pliaj prelegoj tuŝos la instruadon de fremdlingvoj, aparte en irlandaj lernejoj.
La estraro de EEU decidis plilongigi la aliĝlimdaton kun malpli alta kongreskotizo por tiuj kiuj aliĝos antaŭ la 15-a de aprilo.

Legu detale pri la programo ĉe: http://eeu-kongreso.webnode.com/eo/informoj/programo/ 

Fine aperis PIV en la reto Al la listo Forpasis Josef Ŝemer

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.