Novaĵoj

Bondeziru al la malsana Marjorie Bulton

Kategorio: Movado; Dato: 2012-04-14 19:54:14

Estimataj samideanoj, 

Antaŭ unu monato Marjorie Boulton, nia konata kaj ŝatata aŭtorino, inter aliaj grandega amanto de katoj, (naskiĝtago la 7an de majo!!!!) subite kaj neatendite apopleksiis. Ŝi nun kuŝas en hospitalo. Ŝi ne povas nun paŝi sen helpo kaj informis, ke ŝia sanstato apenaŭ pliboniĝis dum la lastaj kvar semajnoj. 

S-ino Boulton povas iom legi, sed ne multon: jam de pluraj monatoj malboniĝas ŝia vidkapablo.
Laŭ la informoj de Paul Gubbins, kiu havis telefonkontakton kun ŝi, certe tre ĝojigus Marjorie Boulton salutkartoj. Sendube helpus al ŝi sperti, ke en la mensoj kaj pensoj - kaj la koroj - de la esperantistaro ŝi daŭre enestas. Do, kiel ni ne montru tion per simpla kaj bela gesto? 

Antaŭdankon pro via eventuala salutkarto. Katalin Kovats, redaktoro 

La adreso de la hospitalo:

Witney Community Hospital
Welch Way
Witney
Oxfordshire
OX28 6JJ
Anglujo

Jam 125 KER-ekzamenitoj en Francio Al la listo Freŝaj informoj pri la TUTMONDA ekzamensesio

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.