Novaĵoj

ESPERANTISTOJ AKTIVAS EN RIO+20

Kategorio: Movado; Dato: 2012-06-19 17:41:02

La fama urbo Rio-de-Ĵanejro en Brazilo gastigas la Konferencon de Unuiĝintaj Nacioj pri Daŭripova Evoluo, Rio+20, okazantan de la 13-a ĝis la 22-a de junio. Ŝtatestroj kaj aliaj politikistoj el 193 membroŝtatoj de UN kaj reprezentantoj de la civila socio kunvenas en la kongresejo Riocentro. La nomo Rio+20 referencas al la unua tia konferenco en Rio-de-Ĵanejro en 1992.

Samtempe okazas Kupolo de la Popoloj, kie renkontiĝas miloj da NRO-reprezentantoj por observi la laborojn de la registaraj reprezentantoj kaj por komune ellabori proprajn proponojn surbaze de spertoj konkretaj kaj ne nur teoriaj. Temas pri vera festivalo de la homaro, kie en la vestaĵoj de sudamerikaj indiĝenoj, afrikaj triboj k.a. oni vidas la buntecon kaj la diversecon de la popoloj. Inter 500 paralelaj eventoj en Riocentro kaj en la Kupolo de la Popoloj ankaŭ teamo de dudeko da esperantistoj realigas diversajn aktivaĵojn.

La jam fama temo de UN La estonteco kiun ni deziras inspiris la mondan komunumon prezenti siajn sugestojn. La nia estas La lingvo kiun ni deziras. Aktivaj gejunuloj portas helverdan ĉemizon, kiu proklamas fronte en la angla Esperanto - the language we want kaj dorse en Esperanto Ni volas tiun lingvon kun la adreso de la retejo www.lernu.net.

Miloj da NROj prezentis proponojn por prelegi pri neimagebla kvanto da temoj. UEA kun TEJO kaj la vegetarana asocio TEVA sukcesis fari tri prezentojn (po 30 minutoj) pri la temo Dauripovaj konkretaj proponoj por nova estonteco. Prelegis d-ro Francisco Wechsler, la ĵurnalistino Renata Ventura kaj Ursula Grattapaglia.

Dum la daŭro de la evento ĉiuj ses reprezentantoj de UEA, akredititaj ĉe UN, frekventas diverstemajn prelegojn, ĉe kiuj oni ofte debatas en pluraj lingvoj kaj la lingva problemo do estas evidenta. Paralele, en la Kupolo, grupo da junuloj prelegas en tendoj, dialogas kun centoj da interesatoj pri dauripova lingvo kaj lingvaj rajtoj kaj intervenas en liberaj debatoj.

Alvaro Motta kaj Rafael Zerbetto partoprenis aktive la junularan konferencon Youth BLAST, kie ili havis kelkajn bonajn okazojn por reliefigi la lingvan situacion kaj la proponon de UEA. Entute 200 gejunuloj el la tuta mondo sendis 2-minutan videon pri la temo La estonteco kiun ni deziras. Inter la gajnintoj, po 3 el ĉiu kontinento, Rafael Zerbetto estas unu el la tri amerikanoj. Li estas plurfoje invitita prezenti sin antaŭ gravuloj. En sia filmo li parolas en Esperanto pri la naturkatastrofo en Amazonio kun angla subteksto. Vere revolucie! Ĉiuj aliaj obeeme parolas nur en la angla, diris Ursula Grattapaglia pri la filmo.

Fonto: Gazetara komunikaĵo de UEA (458) laŭ la raporto de U. Grattapaglia. 

Nova sekcio: LIBERAJ STUDOJ Al la listo Sukcese finiĝis la TUTMONDA KER-ekzameno

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.