Novaĵoj

Raporto pri la 30a KER-sesio okazinta en Sicilio

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-08-27 11:56:50

Fine de la Itala Kongreso, organizita en Mazara del Vallo, Sicilio, okazis la 30a KER-sesio, kun la partopreno de 9 personoj el 7 landoj. Je B2-niveloj ekzameniĝis du rusinoj, kaj je C1-nivelo po unu ruso, brazilano, danino, svedo, aŭstralianino, kostarikano kaj katalunino. 

Interesaĵo de la sesio estis, ke aldoniĝis la 60a lando, Kostariko, al la listo de landoj, de kie ni havis jam kandidatojn. Al la  sesio aliĝis 3 personoj, kiuj iam pli frue jam ekzameniĝis je malpli alta nivelo, aŭ partoprenis la tutmondan sesion en junio kaj ĉi-foje kompletigis sian skriban ekzamenon per la parola parto. Bedaŭrinde neniu italo submetiĝis al la ekzamenoj, kaj tiel ni ne ekhavis la 50an ekzameniton el Italio. 

 

Por la prepariĝo al la ekzameno multe kontribuis la partoprenantoj de la dumkongresa metodika seminario, gvidata de Katalin Kovats. La seminarianoj pretigis ekzamentaskojn kaj ekzerco-cele provekzamenis la kandidatojn antaŭ la vera sesio. Tiuj spertoj estonte bone servos sukcesajn preparlaborojn ene de la lingvokursoj de la trejnitaj seminarianoj. 

Kadre de la KER-sesioj ĝis nun estis ekzamenataj entute 986 personoj.

Ni antaŭvidas la 1000-an kandidaton por decembro en Moskvo, al kies sesio jam eblas aliĝi

 

Menciendas, ke en la malferma ceremonio de la kongreso tranprenis la atestilojn de la tutmonda ekzamensesio reprezentantoj de la sekvaj urboj: Torino kaj Vicenza el Italio, Fontaine-Greboble kaj Parizo el Francio, Moskvo el Rusio, kaj per tio teorie ĉiujn lokojn de la tutmonda sesio jam devis atingi la dokumentoj, kiujn en pluraj lokoj dumaŭtune, kadre de festo oni enmanigos al la kandidatoj.  

Vidu pliajn fotojn pri la seminario en la fotoalbumo


 
Eŭropa Unio subtenis intensan metodikan seminarion pri Esperanto-instruado Al la listo Raporto pri la 28a kaj 29a KER-sesioj

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.