Novaĵoj

Kiom internacia estas via vorto?

Kategorio: Movado; Dato: 2012-10-31 16:05:37

 

 

 

La plej fama, sed ofte misuzata regulo de la Esperanta Gramatiko estas la 15a.
Progresintoj kaj instruantoj de E. povas disputadi pri tio, ĉu laŭ tiu regulo iu vorto estas "internacia", t.e. ĉu la plimulto de la lingvoj prenis ĝin el sama fonto. Kiuj lingvoj, ĉu nur konsideri la t.n. fontolingvojn, la eŭropajn lingvojn, ĉiujn 'civilizitajn' lingvojn en la mondo? Laŭ ĉies prefero oni povas havi la plej malsamajn rezultojn. Por helpi al vi trovi la ĝustan respondon laŭ via interpreto de la 15a regulo, vizitu la interagan retejon "Kiom internacia estas via vorto?" Kaj profitu de bonaj eksplikoj pri fundamentaj aferoj, sub hiperligiloj.
Ĝi donos al vi surprizajn rezultojn, ekzemple ke 'arsenalo' estas eble la plej internacia vorto en la mondo. La retejo donas logikan bazon al la riĉa vortotrezoro, kiun Zamenhof malfermis al esperantistoj, sed ankaŭ multaj vortoj, kiujn kutime oni opinias internaciaj, montriĝas – depende de via vidpunkto - tute ne esti tiaj.
Esperantologoj, ĉu 'bonlingvistoj' ĉu 'naturalistoj', trovos por senti spitiĝon!

Por pliaj informoj kontaktu Johan Derks

Lernu malkaŝas eron de la nova kursrakonto Al la listo Universitato de Amsterdamo serĉas profesoron pri interlingvistiko kaj Eo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.