Novaĵoj

Svetlana Smetanina turneas en Francio

Kategorio: Movado; Dato: 2012-11-23 00:37:46

Rusa Esperanto-instruistino, Svetlana Smetanina (volontulinte dum pluraj monatoj en Mazara del Vallo, Sicilio) faras nun prelegvojaĝon en Francio.

Ŝia turneo daŭras de la 26 de oktobro ĝis la 1 de decembro. La itinero estas iom zigzaga, sed tre interesa.

Grezijono, Clermont-Ferrand, Perigueux, Chateauroux, St-Nazaire, La Roche-sur-Yon, Herouville, Angouleme, Bourges, Tours, denove Herouville kaj
Parizo. La ĉeforganizanto estas Ives Nikolas el Herouville kaj lia teamo.

En Grezijono Svetlana instruis dum la semajno de Familia Renkontigho "AŬTUNE".
Ankaŭ en Chateauroux estis unutaga kurso por tiuj kiuj volis perfektigi siajn konojn ( 7 personoj).

En Herouville estis organizita dutaga staĝo kun partopreno de 35 personoj ankaŭ el la najbaraj departamentoj. 8 komencantoj kaj 27 progresantoj. Estis streĉa laboro sabaton kaj dimanĉon malgraŭ tio, ke la kondiĉoj en la Domo de Asocioj en Herouville estis perfektaj. La teamo de Ives Nilkolas kun helpo de Gerard kaj Gigi Senecal kaj multaj aliaj faris tre grandan laboron! Ĉiuj estis tre kontentaj! 

En la aliaj urboj Svetlana havis prelegojn pri Moskvo, Rusio, Esperanto-movado en Rusio kaj eksa USSR. Estis renkontiĝoj kun infanoj kaj multaj ekskursoj. Ne mankis amikaj rendevuoj, komunaj manĝoj kaj multo alia.

Reveninte el Francio Svetlana tuj ekokupiĝas pri la lastaj farendaĵoj de la KER-sesio, kiu okazos la 7-9an de decembro. Al la lasta sesio de la jaro aliĝis jam 33 personoj. Trapasos la parolan ekzamenon tiuj, kiuj ekzameniĝis en junio dum la tutmonda ekzameno kaj venos pluraj tutnovaj kandiatoj por ambaŭ partoj. La ekzamenon gvidos Katalin Kovats, kun la partopreno de Renato Corsetti.  

La hodiaŭa prelego de H. Tonkin jam aperigita en la sekcio Liberaj Studoj Al la listo Novaj funkcioj en edukado.net

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.