Novaĵoj

Novaj funkcioj en edukado.net

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-11-20 22:43:09

Mi kun ĝojo informas vin ke la programistoj realigis kelkajn malnovajn mendojn el kiuj du ne nur mian laboron plifaciligos, sed ankaŭ vi povas ĝui ilin. 

Unu tia novaĵo rilatas al la ruĝa etikedo, kiu aperadas sube dekstre de la paĝaro, ĉiam kiam iu membro ensalutas aŭ elsalutas. Mi mem tre ŝatas tiun indikon (pro tio mi farigis ĝin) por vidi la membrojn eniri la paĝaron kaj eventuale povi kontaktiĝi kun ili. Estas tamen membroj, kiuj sentis sin ĝenataj pro tiu etikedo kaj des pli de la sono. La sonon jam delonge eblis malaktivigi , sed ekde nun vi mem povas malŝalti ankaŭ la ruĝan etikedon. Vi povas fari tion supre kaj dekstre, ĉe la ensalutloko rulante suben la verdan sagon. (Mi aldonu, ke ekde nun dum la solvado de ajna testo en la KLERIGEJO tiu signalo kaj sono aŭtomate malŝaltiĝas, eĉ se vi ĝenerale ne malŝaltis tiun funkcion.) 

La alia novaĵo estas ilo, kiu helpas en tio, ke oni povu esprimi sian kontentecon kaj facile dividi kun siaj konatoj kaj amikoj kiam oni trovis ion interesan en nia paĝaro. Sur ĉiu interna paĝo troveblos ekde nun la ĉi-sube videbla signo-strio, kaj la ruĝan pluson malrulante vi trovas ankaŭ la apude videblajn pliajn eblojn. Je ŝato de ajna paĝo vi tuj povas publikigi ĝin en la sociaj retejoj (kie vi membras) aŭ sendi la paĝligon kun ajna teksto tra via mesaĝilo.

Ni esperas, ke pere de tiu nova servo vi helpos diskonigi nian laboron, atentigi aliajn personojn pri utilaĵoj kaj tiel servi al pli altnivela kaj bona instruado de nia lingvo. 

Jen, bonvolu provi la novajn servojn. Por tio ne forgesu ensaluti la paĝaron, je kio ni fakte ĉiam petas vin. 

Bonan eksperimentadon deziras al vi ankaŭ en la nomo de la programistoj, Katalin Kovats, redaktoro. 

Svetlana Smetanina turneas en Francio Al la listo La ILEI-estraro laboris plu – ekas KAEST

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.