Novaĵoj

La ILEI-estraro laboris plu – ekas KAEST

Kategorio: Movado; Dato: 2012-11-16 13:55:06

    Tra la 15a de novembro la estraro de ILEI plue laboris en Slovakio. Skizo por buĝeto de ILEI por 2013 venis sub la lupeon; post kvarhora laborado rezultis plia iteracio kiu pluiris al la nova kaj antaŭa kasistoj kaj al ekstereŭropaj estraranoj. Post lastaj intervenoj, ĝi iros decembre al la komitato por prijuĝo per reta voĉdono. La sumo de la spezoj (en kaj el) altiĝis je ĉ. 20% kompare kun la nuna jaro, sed la planata deficito signife falis. Tio eblis dank’ al milde pozitivaj tendencoj ĉe la membronombro, altigita disponigo de UEA por edukaj laboroj ĉe ILEI (de €4200 ĝis €6200) kaj pli intensa uzado de rimedoj el la kasoj de ILEI.

    Alia decido estis akcepto de duon-fraza aldono por statuta punkto 7.2.3 pri devoj de sekcioj, kio same iros al la komitato por retvoĉdona trakto. Tria decido estis principa akcepto de reformo de la niveloj en la ekzamenoj de UEA/ILEI por adaptigi ilin por pluvivo paralele al la KER-ekzamenoj. Unu niĉo, kiun momente ne traktas la Esperanta KER estas enirnivela sojla ekzameno por uzo ĉefe en landoj, kie ne ekzistas enlandaj ekzamenoj. Ĉar la proponataj niveloj de UEA/ILEI ne kompareblos kun la ĝisnunaj, alpreno de novaj nomoj estas dezirata, laŭ olimpika metaforo kreiĝos niveloj Bronza, Arĝenta kaj Ora, kun celgrupoj laŭ KER-normoj de A1/A2, B1/B2 kaj C1 respektive. La Komitato ricevos fonan dokumenton pri la propono, kiu ĉefe detaligas la testotan enhavon de la nova sojla bronza nivelo. La Komitato estos petita aprobi la novan skemon principe – tiel ke laboro pluiru por kompletigi la enhavojn por la Arĝenta kaj Ora niveloj. Testado de movadaj kaj kulturaj konoj restos. La demando iom urĝas, ĉar Bronza sesio estas planata por Senegalo komence de januaro 2013. La protokolo poste liveros resumon pri pliaj diskutoj kaj decidoj. Tra sekvaj tagoj estraranoj plulaboras pare aŭ triope pri specifaj temoj; kun skajpado planata kun estraranoj el Aŭstralio, Usono kaj espereble Ĉinio, kaj ankaŭ kun motoro de ISAE en Ĉilio.

    Intertempe ekis KAEST (guglu ĝin se vi ne scias la plenan nomon!), en kies malfermo ILEI inter aliaj salutis. Jen du frazoj el tiu saluto: “La temo de KAEST ‘Modernaj edukaj metodoj kaj teknologioj’ estas proksima al la koro de ILEI – tial ni grupe partoprenas kaj kontribuas. La temo enfokusigas la rilaton inter du organizoj: E@I scias liveri modernan lern-teknologion; egale gravas, ke ILEI liveru modernan pedagogian enhavon kaj aliron, kiu pli plene ekspluatu la novajn eblojn de la komputika epoko.”

KAEST kaj pliaj ILEI-laboroj plue disvolviĝos ĝis dimanĉo, la 18an de novembro.

Novaj funkcioj en edukado.net Al la listo Edukado.net disponigas kursojn en Stella Plage - Francio

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.