Novaĵoj

Edukado.net disponigas kursojn en Stella Plage - Francio

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-11-15 11:48:15

Jam de jaroj estas kutimo ke edukado.net reprezentiĝas en la nordfrancia aŭtuna semjanfina kunveno de Esperantistoj, la Eŭropa Rendevuo. La ĉi-jaran, 24an renkontiĝon patroprenas preskaŭ 100 personoj el 6 landoj.

En la pli fruaj jaroj Katalin Kovats, la redaktoro de la paĝaro, gvidis porkomencantajn kursojn, kaj ŝiajn lecionojn observis instruistoj aŭ instruemuloj, kiuj poste ricevis metodikajn klarigojn. En paralela programo Sylvain Lelarge gvidis paroligan kurson por progresantoj. 

Ĉi-jare Katalin transprenas la gvidadon de kurso pri preparado al KER-ekzamenoj, al kiu aliĝis pli ol 26 personoj. La sukceso klarigeblas verŝajne per la aktiva partopreno de francoj en la Tutmonda Ekzamentago kaj probabla daŭrigo per parolaj sesioj kaj nova partopreno en la dua Tutmonda Ekzametago en junio 2013. Cetere, kiel festa momento, kadre de tiu ĉi aranĝo estis disdonitaj la KER-atestiloj por la 13 ĉeestaj sukcesintoj de la unua Tutmonda Ekzamensesio. 

Por Sylvain restis la kutima programo, paroligi lude, amuze la ĉeestantojn. Lia grupo konsistos el ĉ. 15 personoj. Porkomencantan kurson gvidos Claude Jausions. Pri literaturaj temoj gvidas seminarion Daniel Moirand. 

Sabaton vespere koncertis por ni Jacques Yvart. Dimanĉon okazos turismaj ekskursoj en la fama banloko Le Touquet kaj ties strando, eblos viziti la Salonon de libroj, partopreni esperantlingvan meson kaj aĉeti multajn librojn en la libroservo de FEL.

La semajnfinon fermos dimanĉon duhora programo kun tri prelegoj de la familio Kovats-Lelarge. Katalin, Sylvain kaj ilia filo Marteno prezentas po unu el siaj mirindaj kolektaĵoj. 

Sekvontjare en novembro oni festos la 25an datrevenon de la tradicia aranĝo.

El Stella Plage raportis K. Kovats la 18an de novembro, je la 2a horo (nokte) - Foto de Sylvain Lelarge 

La ILEI-estraro laboris plu – ekas KAEST Al la listo Nova teamo -- novaj planoj: ILEI estrarkunsidas...

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.