Novaĵoj

Nova teamo -- novaj planoj: ILEI estrarkunsidas...

Kategorio: Movado; Dato: 2012-11-15 11:25:57

Kunvenis la nova estraro de ILEI por plani la laborojn kaj projektojn por la sekvaj jaroj. Kvin el naŭ estraranoj kunsidis tuttage kaj en la nokto de la 14a de novembro, kun planoj skajpe komuniki en la morgaŭo kun iuj el tiuj, kiuj ne povas ĉeesti. Post komencaj formalaĵoj, la tuja temo estis la sekva Konferenco de ILEI, okazonta en Herzberg-Sieber de la 12a ĝis la 18a de julio, 2013. Organizaj aranĝoj survojas al definitivigo, samkiel konsisto de LKK kaj akcepto de buĝeto, tiel ke aliĝilo estu tre baldaŭ publikigebla, kiu kovros ankaŭ la loĝoferton, ekskursojn kaj simile. Subtene al la konferenca temo ‘Dumviva lernado: Instruado de Esperanto al ĉiuj generacioj’ okazos 90-minuta ateliero kun superrigardo de kurantaj projektoj kadre de Komenio (junuloj) kaj Grundtvig (nejunuloj) kaj praktikaj kunsidoj, kiel starigi kaj mastrumi tiajn projektojn. Samtempe kun la konferenco okazos SALO 8 (Somera Arbara LernejO), tiel ke instruistoj povu gvidi lecionojn tie, kun eblo por kelkaj model-lecionoj. SALO kunligiĝos kun nove lanĉota ILEI-Lernejo (la nomo ne definitivas), kiu estos iuspeca aliformigo de la siatempe populara Gimnazio de ILEI el la naŭdekaj jaroj. Planoj ekzistas faciligi la konferencan partoprenon al ŝlosilaj agantoj el aliaj kontinentoj.

Por la konferenco en 2014 venis du interesiĝoj, sed unu retiriĝis; la ĉeestantaj estraranoj leginte detalan pet-dokumenton principe akceptis la restintan proponon, kondiĉe nur je la plenumo de kelkaj formalaĵoj. La foraj estraranoj voĉdonos tra la sekvaj tagoj, tiel ke ni proksimas al publika anonco pri la elektita urbo kaj lando. Imagoj pri 2015 kaj 2016 venis en diskuton.

Sekvis vasta diskuto (cerbo-ŝtormado) pri la agad-planoj, task-dividoj kaj ĉefe la prioritataj laborkampoj kaj projektoj por la mandato de la nova estraro. Konsentite, ke la estraranoj pretigos tri-jaran laborplanon por la periodo ekde la konferenco en 2013 ĝis tiu en 2016. Malneton ricevos la komitato frue en 2013, cele al akcepto en Herzberg-Sieber. La diskuto formis la bazon por la pritrakto de buĝeto 2013, por ke ni laŭbezone modifu la pretigitan malneton, por asigni rimedojn al la kampoj, kiujn ni opiniis prioritataj. La buĝeta laboro okazos morgaŭ matene (la 15an de novembro).

Tiuj prioritataj kampoj kaj projektoj estas jenaj, pli-malpli en gravecordo:

· Konkretigo de la skemo kaj postularo por modula programo de instruista trejnado kaj flegado tiucele de la rilatoj kun ALTE (la Asocio de Lingvo-Testantoj en Eŭropo).
· Fortigo de la eksteraj rilatoj kaj videbleco de la Ligo, kun FIPLV, ALTE kaj aliaj, ankaŭ kun Unesko, prepare al la 60a jubileo de la rezolucio ĉe Unesko en Montevideo.
· Plia laboro pri la multlingva retejo, ĝis punkto ke ĝi estu publike anoncebla.
· Daŭrigo de la regiona agado por ekspluati eblojn en Azio, Latinameriko kaj Afriko.
· Esploro de ebloj por koncepti kaj starigi projektojn, kiuj povos altiri financan subtenon de ekstermovadaj fontoj.
· Kuraĝigo al homoj kaj organizoj pretigi dulingvajn fakajn tekstojn, por disponigi pli varian kursmaterialon al instruistoj kaj servi al la komputistaj grupoj; proksimigi rilatojn dum la tujsekva KAEST kun E@I kaj ISAE tiucele kaj por aliaj temoj de komuna intereso.
· Pli aktive apogi instruistojn per materialoj (ekz. filmoj), interaktivaj retejoj k.s., per propraj inciatoj kaj intensigo de kunlaboro kun <edukado.net> kaj <lernu.net>.
· Proksime sekvi kaj avangardi en rilatoj inter ILEI kaj UEA, specife rilate al la Strategia Vizio kaj la Laborplano, kiu fontos el ĝi.
· Eldoni serion de dulingvaj varbiloj, kiuj dismetas koncize la edukajn valorojn de la instruado de Esperanto.
Tiu vasta kvinopa diskuto okupis pli ol tri horojn, sed tre utilis por vidi la vojon antaŭen, eĉ se ne okazis dume novaj decidoj. La kunsidado daŭros tra preskaŭ la tuta morgaŭa tago, ĝis la vespera malfermo de KAEST, kun pliaj flank-kunsidoj okazontaj tra la tagoj de KAEST por alfronti specifajn temojn.

Stefan MacGill, Prezidanto
Zsófia Kóródy, Vic-Prezidanto
Radojica Petrović, Sekretario
Magdaléna Feifičová (Fejfi), Vic-Sekretario
Enikő Zengő Sereghy, estrarano pri ekzamenoj kaj varbado

Modra-Harmonia, Slovakio, la 14an de novembro, 2012, malfrue.

Edukado.net disponigas kursojn en Stella Plage - Francio Al la listo Raporto pri la tria agado de Scio Sen Bariloj (SSB) en Kotonuo, Benino, novembre 2012

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.