Novaĵoj

Raporto pri la tria agado de Scio Sen Bariloj (SSB) en Kotonuo, Benino, novembre 2012

Kategorio: Movado; Dato: 2012-11-14 14:59:17

Raporto pri la tria agado de Scio Sen Bariloj (SSB) en Kotonuo, Benino, novembre 2012
CONFERENCE/PRELEGO ''125 ans de communication équitable au moyen de la langue internationale ESPERANTO'' (125 jaroj da justa komunikado pere de la internacia lingvo ESPERANTO)
COURS D'ESPERANTO/ KURSO ''UNUA KONTAKTO'' (KUK)
Ekzamenprepara kurso
Ekzamensesio ILEI UEA elementa kaj meza niveloj

Xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

Invitiloj por la prelego de Mirejo Grosjean pri ESPERANTO al kiom da personoj : proks 1000 kun la unua leciono de Kurso Ferez
Dokumentoj sur chiu tablo antaù la prelego en centro CODIAM : kalendareto de JEFO, gluetikedo de SATamikaro, paghmontrilo de UFE
2012-11-03 Mirejo parolas pri : 125 jaroj da justa komunikado helpe de la internacia lingvo Esperanto.
AMASKOMUNIKILOJ, KIUJ CHEESTIS DUM LA KOMENCA PRELEGO EN CODIAM KOTONUO :
Le Matin, La Cloche, Ado FM, Communales Info, Evénement du Jour
Publiko : proks 80 homoj.
Inter chiuj, kiuj redonis la taskon el la unua leciono de la kurso Ferez, oni per hazarda preno elektis dekon da personoj, kiuj ricevis premiojn.

Xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

Kurso « Unua Kontakto » (KUK)
Alighis al la Kurso « Unua Kontakto » (KUK) fine de la prelego : 58 personoj
Horaro de KUK : 19an ghis 21a horo vespere. Chiun tagon de lundo ghis vendredo.
Lunde 5an de novembro. Unua leciono de KUK kun 12 personoj. Char la kursejo estas nova kulturcentro ne konata, eble kelkaj homoj ne trovis la lokon.
Marde 6an de novembro. Dua leciono de KUK kun 18 personoj. Venis partoprenantoj, kiuj ne cheestis la sabatan prelegon.
Merkrede la 7an : proks 20
Jhaùde la 8an : proks 20
Vendrede la 9an : proks 20
Noto : venis konstante novaj personoj, do ne la samaj cheestis.
Venis al la ekzameno sabate matene : 26 personoj
Sukcesis en la ekzameno : 25 personoj
Akiris mencion « kontentige » 10 personoj
Akiris la mencion « bone » 11 personoj
Akiris la mencion « tre bone » 5 personoj
Aperitivo okazis okaze de la transdono de atestiloj dimanche je la 17a horo.
NOTO : TIU EVENTO ESTIS KVINNACIA, PRO LA CHEESTO DE 3 PERSONOJ EL HAITIO, DE 5 PERSONOJ EL TOGOLANDO , DE UNU FRANCO KAJ DE UNU SVISO.

Xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

Preparkurso por la ekzamensesio
Partoprenis 2 el Togolando kaj 5 el Benino. Dum la semajno la nombro kreskis.
Helpis Philippe Pellicier kaj Adjé Adjévi
Chiun tagon okazis kurso de la 9a ghis la 12a kaj de la 16a ghis la 17a.
La lernantoj ricevis taskojn farendajn dum la posttagmeza komenco.

Xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

Ekzamensesio
Alighis al la elementa nivelo : 8
Alighis al la meza nivelo : 2
Loka Ekzamena Komisiono: Adjé Adjévi, Privas Tchikpe, Mirejo Grosjean
La Loka Ekzamena Komisiono (LEK) decidis tamen okazigi la mezan nivelon, kvankam ne estis tri kandidatoj.
La gramatika testo okazis vendrede je la 16a horo.
Elementa nivelo : malsukcesis en la gramatika testo : 4.
Malsukcesis en la skriba parto : 3
Sukcesis : 1
Meza nivelo : alighis 2, sukcesis 2.

La oficiala raporto kun nomoj revenos kun mi al Svislando kaj mi skanos ilin por niaj arkivoj.

Xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

Rimarkoj
Pri KUK
En 2011 la kurso okazis matene. Do nur personoj sen laboro povis veni : diplomitaj senlaboruloj, oficistoj kun rajto malcheesti en sia laborloko. La kurso okazis en CODIAM, centre de la urbo.
En 2012 la kurso okazis vespere. Do laborantaj personoj povis veni. La kurso okazis en JoCa, tute nova kulturcentro en kvartalo Gbodjetin, ne tiom centre de la urbo. La grupo estis tre lerta kaj partoprenema. Do la prezentita shtofo estis pli ampleksa ol tio, kion antaùvidas la programo.

Pri elementa nivelo
La kandidatoj estis chefe lernantoj de Latifou Gbadamassi el Lokossa en agho de 11 ghis 16. La vorto « elementa » allogis ilin, tamen ili ne havis la adekvatan nivelon. La ne sukcesintoj faris la ekzamenon KUK. Chiuj sukcesis en ghi. Neniu el ili obtenis tie la mencion Tre Bone.

Diversajhoj
Disdono de atestiloj en gaja kaj festa etoso kun sankvichoj kaj freshaj trinkajhoj ghojigis chiujn. La tri personoj el Haitio arde deziras kontakti gesamideanojn en Haitio mem. Inter ili estas la plej bona kandidato de KUK kun sukceso 98/100 poentoj.

La tute nova kulturcentro JoCa en Gbodjetin-Cotonou estis ideala loko por tia sesio. Chambroj estis je dispono por la ne kotonuanoj. Vasta studsalono ebligis kursojn kaj solenan fermon. Tie fine de la vendreda kurso la partoprenantoj povis spekti la filmon de Dominique Gautier (de SAT) en tre bonaj kondicoj.

Privas Tchikpe povis informi la publikon, la partoprenantojn de tiu festa fermo, pri la ekzisto de la Domo de Esperanto en Gbodjetin – Cotonou. Tie estas vortaroj, lernolibroj, legolibroj. Tie estas proks 20 sidlokoj. Do ili havas nun ilon por progresi. Same venis informoj pri la planitaj eventoj pri Esperanto en Kotonuo.

La eventoj ricevis subtenon de ILEI, de Fondajho Esperanto Internacia, de Afrika Komisiono, de Rodanalpa Federacio el Francio kaj de diversaj subtenantoj de Scio Sen Bariloj.

Kotonuo, 2012-11-12
Mirejo

--
Mireille Grosjean
Grand-rue 9
cp 9
2416 LES BRENETS
Suisse / Svislando
+41 (0)32 932 18 88 domicile / hejma
+41 (0)79 69 709 66 cellulaire / portebla

http://mirejo3.blogspot.com

Sur la foto: Beninaj studentoj malkovras edukado.net

Nova teamo -- novaj planoj: ILEI estrarkunsidas... Al la listo Oficiala varbanonco de la Univ. de Amsterdamo por profesora posteno pri Interlingvistiko kaj E-o

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.