Katalogo
Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!
|
Opinioj kaj komentoj
Entute komentoj: 2; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion
Tiu ĉi dialogforma rakonto shajnas esti Holivuda filmo. Unua epizodo:
blonda knabino transvivinta la militon eĉ foje danke al Hitler iĝas
esperantistino esperplena je paco kaj frateco. Dua epizodo: ŝi
renkontas belan genian italon, ili partoprenas la novan riĉiĝantan
Eŭropon. Tria epizodo kaj plej longa: ili ĉion vendas kaj foriras al
la koro de Brazilo por savi la utopion de esperantistaj bonvolemuloj:
krei esperantistan bienolernejon por lokaj infanoj kiuj siatempe konis
nur malsaton kaj analfabetismon. La heroa paro dediĉas sian vivon al
instruado, edukado, konstruado, vestaĵlavado, legomsenŝeligo kaj
aliaj miloj da penigaj taskoj. La rezulto estas "bona espero",
paradizo kiu sukcesis krei sanon kaj edukon, bone edukitajn
instruistojn kaj administraciantojn en la regiono. Bona Espero iĝis
fama pro sia lernejo kaj esperanto en la tuta ŝtato. La rakonto foje
estas nekredebla: ĉu tiuj herooj modestaj vere sukcesis gajni kontraŭ
la inundoj, kontraŭ la ĵaluzo de frustritoj, kontraŭ la perfortemo de
iuj patroj, kontraŭ la ignoro kaj izoleco ?!!!!! Tiu aventuro estas "korskua" kaj emigas al surgenuigho antaŭ Ursula kaj Giuseppe,
vivantaj herooj kiujn ni povis vidi en kongresoj kiel simplajn
esperantistojn. Ili, dank'al la talento de Dobrzynski, malebligas
kabei: Esperanto havas konkretan celon kaj utilon, ne estas nur ilo.
Ĝi finfine bonesperigas….
Modela, atentokapta libro pri modela agado! Venas al mi en la kapon verso de Endre Ady: (Esperante nur en prozo): "Naskiĝis grandaj aferoj nur kiam estis kuraĝaj, kiuj aŭdacis". Gratulon al la geedzoj Grattapaglia kaj al S-ro DOBRZYŃSKI!