Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Krimo de Katrina, La
Subtitolo:Facila rakonto
Aŭtoro(j): JOHANSSON, Sten
Eldonejo:Al-fab-et-o, Sköve - Svedio, 2001
ISBN:91-89432-06-1
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):legolibro
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:internacia
Aĉeteblo:UEA: 4,20 EUR (sen varimposto)
FEL: 4,2 EUR (inkl. la varimposton)
ELNA: 4,50 USD
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:La rakonto temas pri sveda kaj germanaj gejunuloj, (amaNtino kaj aliaj geamantoj), post unujara reveno de la unua al la germana amiko, kiu ne plu estas sola. La libro facile legiĝas, la intrigo glate iras antaŭen... ĝis la 'krima' fino. (Tamen ne atendu hororaĵojn!)
Kiel en similaj verkoj de la aŭtoro ankaŭ ĉi tiu rakonto skribiĝis en facila lingvo, la ĉapitroj po-paŝe enkondukas novajn formojn kaj strukturojn. Nekontataj vortoj estas en esperanto klarigitaj fine de ĉiu ĉapitro en la glosoj. Fine de la libreto aperas konsiloj, statistiko kaj laŭgradigo de la uzitaj morfemoj.
La libreto bone uzeblas kiel legmaterialo por komencantoj (post studo de bazaj gramatikaĵoj) kaj komencintoj, ĉu individue ĉu por engrupa legado.
La verko estas enhava antaŭhistorio de Vojaĝo kun Katrina, alia facila rakonto de la sama aŭtoro.
Tiun ĉi kaj multajn aliajn eldonaĵojn de la Facil-lega serio de Al-fab-et-o vi trovas ĉi tie.
Jen teknikaj klarigoj pri la vortostoko por la instruantoj baze de la Katrina-libroj.
Recenzoj:Verki facile recenzo de Wolfgang Kirschstein, aperinta en La Ondo de Esperanto. 2002. '5 (91)
Verki unu por la aliaj recento de Probal DAŜGUPTO, aperinta en MONATO
"La krimo" ne puninda, sed laŭdinda recenzo de Oleg Izjumenko, aperinta en LITERATURA FOIRO, n-ro 195/februaro 2002.
Kreodato:2003-07-29 00:00:00
Lasta redakto:2006-10-14 09:57:51
Montroj:41950
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 4; | Aldoni propran opinion

1.
Luiz je 2003-10-26 01:05:28    

Kvalita rakonto, kiel "Vojaĝo kun Katrina". Mi nur bedaŭras, ke ĝi estas mallonga... Eĉ relego plaĉos al vi, mi kredas.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.