La tri unuaj rakontoj (1- Didi sin mortigas, 2- Adriana kaj 3- Dio, kato kaj butero) stile malsamas de la aliaj kvar. Ili, la tri unuaj, estis skribitaj per rekta parolo; Ili estas la plej malnovaj, el 2001.
Adriana estas la plej fuŝa el la rakontoj, por la dua eldono mi provis savi ĝin, tamen ne ĉi foje mi sukcesis. Mi provos reskribi ekde punkto kiam Alano kaj Adriana iras al domo de Adriana.
Oni eĉ povas diri, ke "Dio, kato kaj butero" ne estas literaturo, tamen per ĝi mi "diris" kion mi volis diri, do tio ne maltrankviligas min. Se vi ne estas tre postulema vi ŝatos la rakonton.
La aliaj kvar rakontoj estas plaĉaj. Mi konsilas la libron ne nur por plenkreskuloj. Apenaŭ pro la temoj de la rankontoj en libro por komenca(i)nto mi donas poenton 5 (estas tiel malmultaj libroj por komenca(i)nto).
Tamen vi povas malkonsideri mian konsideron pri poento ĉar mi skribis la libron...