Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.
Al la komenco
Plena nomo: |
ELS ELS KERVERS-VAN THOLEN |
Vivtempo: |
1919 - 2007 |
Devenlando: |
Nederlando |
Agadlando(j): |
Nederlando, Niĝerio |
Prezento: |
La 20-an de novembro 2007 post nelonga malsano mortis Els Kervers-van Tholen, aĝante 92 jarojn. Ŝiaj grandaj meritoj por Esperanto en Nederlando kaj en Afriko nepre estu memorigataj. Ŝi kun sia edzo Harry loĝis en Hago kaj tie ege aktivis. Ekzemple, ĉirkaŭ 1957 la urba gazeto “De Posthoorn” lanĉis artikolon kun alvoko lerni Esperanton. La reago estis tiel eksterordinare multnombra ke la tuta esperantistaro de Hago devis kunlabori por servi la kursanojn. En la jaroj sesdekaj ŝi regule salutis nome de la landa asocio LEEN la kongresanojn en Universalaj Kongresoj. Ŝi aktive kunorganizis la Universalan Kongreson en Hago (1964). Tiam ŝi sukcesis atingi ke ĉiuj publikaj telefonbudoj en Hago klarigis la uzadon ankaŭ en Esperanto. Kun sia filino Henriëtte ŝi organizis la postkongreson en Epe. Kelkajn jarojn poste Edwin Burg memoras: “Fine de la sesdekaj jaroj de la pasinta jarcento, Edwin Burg decidis post interesa informvespero de la Haga Sekcio de LEEN partopreni Esperanto-kurson de Els Kervers. La kursoj okazis en la domo de la geedza paro Els kaj Harry Kervers, kiu troviĝis en la Haga kvartalo “Statenkwartier”. Je la unua kunveno frapis min ke la geedza paro daŭre interparolas nur esperantlingve kaj ŝajne ili per tio sukcesas bone interkompreniĝi en tiu laŭdire nur “artefarita lingvo”. Pro tio mi tuj entuziasmiĝis kaj tiu entuziasmo por ĉi tiu lingvo neniam forlasis lin. ”Li rememoras ŝin kiel firmdecidan virinon kun forta volo, kiu de tempo al tempo subite povis laŭte kaj elkore ridi. Aliflanke ŝi elradiis prestiĝon kaj superecon, kiun ŝi, por la bono de nia movado, de tempo al tempo kaj laŭkaze sukcesis utiligi en kontaktoj ekz. kun stultaj ĵurnalistoj, aŭ arogantaj komunumaj oficistoj ktp. Li kuraĝas diri ke ŝi dediĉis sian vivon plejparte al Esperanto. Poste ŝi ekloĝis en Suda Limburgo, kie ŝi inspiris la lokan Esperanto-vivon kaj kunorganizis trilandajn kunvenojn. Dum dekoj da jaroj ŝi instruis al Afrikanoj kaj korespondadis kun ili. Inter ŝiaj lernantoj estis Gbeglo Koffi (en 1984), kiu poste dediĉis ĉiujn siajn fortojn kaj talentojn al la afrika agado de UEA kaj ĝis nun elstaras en tiu kontinento. Ŝi vojaĝis en 1991 kun siaj filino kaj nepo al Benino kaj Niĝerio. Iuj spertoj en Niĝerio forte ŝokis ŝin, sed ŝi ne rezignis pri la agado. Nur la lastajn jarojn ŝi ne plu povis aktivi. Ŝi ekloĝis en Naarden, pli proksime de siaj filinoj Henriëtte kaj Mirjam. La morto de Henriëtte en aprilo 2005 estis granda bato por ŝi. Elstara virino forpasis.
Fonto FEN X, 13a jarkolekto n-ro 1 januaro - februaro 2008. |
|
|