| Plena nomo: |
Aida Čižikaitė |
| Vivtempo: |
1967 - |
| Devenlando: |
Litovujo |
| Agadlando(j): |
Aŭstrujo, Benino, Estonujo, Latvujo, Litovujo, Slovakujo |
| Prezento: |
Mi bakalauriĝis pri litova filologio, magistriĝis pri litova lingvistiko kaj miaj doktoraj studoj temis pri lingvistiko en la universitato de Vilnius (parto doktoraj studoj en Viena universitato).
Mi bakalauriĝis ankaŭ pri (ĝenerala) juro en Moskva ŝtata industria universitato.
Mi esperantistiĝis en 1999 sekvante intensan kurson de Trevor Steele post kiu mi komencis praktike uzi Esperanton.
Laŭ propono de Trevor mi sekvis ankaŭ porinstruistan kurson kaj komencis labori en Litova Esperanto-Asocio kiel sekretariino. En 2002-2003 sekvis porinstruista kurso de Ewa Bondar kaj Atilio Orellana Rojas por iĝi Cseh-instruisto. Ankaŭ specialaj kursoj de AIS en Bydgoszcz por lektoro kaj instruisto de kaj pri Esperanto.
Poste mi partoprenis kelkajn sesiojn de AIS, kie mi prezentis diversajn prelegojn, sekvis kursojn, ekzameniĝis, prezentis diplomlaboraĵojn kaj ricevis gradon de A-docento.
Esperanto instigis verki diplomlaboraĵojn kaj enskribiĝi al doktoraj studoj kun eblo elekti temojn rilate al Esperanto. Ankaŭ mia diplomlaboraĵo pri juro estas ligita kun lingvaj rajtoj.
Sekva logika paŝo estis Interlingvistikaj Studoj en Pollando, en la Poznana Universitato de Adam Mickiewicz sub gvido de prof. dr. Ilona Koutny. Kaj, kompreneble, diversflanka kunlaboro kun instruistoj kaj studentoj. Inter ili menciendas la kreado de la litova versio de la Angla-Esperanta-Litova etvortaro pri Lernado kaj Laboro de Ilona Koutny. (2005)
Instrui Esperanton mi komencis en 2002 en Vilnius, Universitata fakultato Kaunas. Tiam, kunlabore kun Esperanto-urbo Herzberg kaj Brita Esperanto-Asocio ni faris projektojn por interŝanĝo de studentoj. Sekvis kontrakto kun Erasmus Haage School en Antverpeno, kien ni sendis universitatajn studentojn, kondiĉe ke oni lernis Esperanton.
Post dujara staĝo en Vieno mi faris ioman paŭzon en la Esperanto-instruado, sed mi uzis eblon por prelegi pri la lingvo en diversaj medioj.
En 2014, anstataŭante instruistinon en mezlernejo, mi havis ankaŭ grupeton de esperantistoj. Nia kunlaboro daŭris 5 jarojn (ni kune vizitis Esperanto-aranĝojn en- kaj eksterlande). Ni havis internacian projekton kun polaj esperantistoj, esploris spurojn de Adam Mickiewicz, poeto de du nacioj, en Litovio kaj Pollando. Tiam mi estis la unua kaj ununura instruistino, kiu volontulis en la urbo. Tamen mi ne volis forlasi miajn lernantojn kaj sekvis ilin.
En 2022-2024 mi gvidis Esperanto-kurson en la Turisma fakultato de la Universitato de tria aĝo dum tri semestroj (120 horoj).
Ekde 2021 mi havas neformalan kurson en Litovia universitato pri sansciencoj. Vojaĝoj al IJF kun studentoj gvidis al invito de la 23a IMEK al Kaunas. Verdire, miaj studentinoj fondis junularan enlandan organizon, invitis IJK al Litovio (2024), aktivas enlande, partoprenas en diversaj Esperanto-aranĝoj eksterlande.
Esperanton mi instruis en pluraj BET-oj, kunlaboris en ILEI (mia tasko estis zorgi pri universitata kaj scienca kunlaboroj, organizi konferencojn).
Mi estas dumviva membro de UEA, ILEI, TEĴA.
Estas ankaŭ kelkaj planoj por la estonto. Espereble ili realiĝos.
Fonto: Aida Čižikaitė por la Panteono, en decembro 2025. |
|
|