Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Renato CORSETTI
Edukado-ensalutnomo: Renatocorsetti
Vivtempo: 1941 - 2025
Devenlando: Italujo
Prezento: Renato Corsetti naskiĝis en Romo, la 29-an de marto 1941. Li aktivas en la Esperanto-movado ekde la fino de la 60-aj jaroj de la pasinta jarcento. Dum la unua parto de sia vivo li laboris en banko kaj poste en la Universitato de Romo.

Li havis jenajn ĉefajn postenojn en la Esperanto-movado:
- Prezidanto de TEJO 1971-1973
- De la jaro 2000 ĝis la jaro 2006 estrarano de UEA, vicprezidanto de 1998 ĝis 2001 kaj
prezidanto de 2001 ĝis 2007.
- Ekde 1999 sekretario de la Akademio de Esperanto.
- Estrarano kaj prezidanto de Itala Esperanto-Federacio dum pluraj periodoj.
- Estrarano de la Fondaĵo Edukado.net ekde 2009.
- Estrarano de la KER-Ekzamena Komisiono, poste KER-ekzamena Centro.

Scienca agado:
Post la unua doktoriĝo en 1964 pri Ekonomio en la Universitato de Romo, “La Sapienza”, per disertacio pri internacia ekonomio, kaj post kromaj studoj en la Universitato de Torino pri organizado, ekde la jaro 1974 li okupiĝis pri lingvaj studoj, kaj aparte pri soci-lingvistiko, lingvo-planado kaj lingvo-politiko kunlabore kun Profesoro Giorgio Cardona, de la katedro por lingvistiko, en la fakultato de Humanismaj Studoj (Lettere e Filosofia) de la universitato de Romo, “La Sapienza".
Ekde la jaro 1980 li faris esplorojn pri infana dulingveco kunlabore kun profesorino Traute Taeschner de la Fakultato pri Psikologio de la sama universitato. Ekde la jaro 1993 li ankaŭ okupiĝas pri instruado de fremdaj lingvoj.
De la universitata jaro 1991-92 ĝis la jaro 2009 Renato Corsetti kunlaboras kun la Fakultato de Psikologio, (poste Fakultato de Psikologio 1.) de la universitato "La Sapienza" kun instru-taskoj por la subjektoj: Observado de la Infana Konduto, Laboratorio pri Lingvo kaj Komunikado, Psikolingvistiko, kaj fine kiel profesoro pri Psikopedagogio de Lingvo kaj Komunikado.

Jene elŝuteblas la listo de Publikaĵoj de R. Corsetti, eltiraĵo el Informilo por Interlingvistoj (76) 2011/1. p.12-19.

Renato Corsetti forpasis en Londono, la 1an de februaro 2025.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 61; | Aldoni propran komenton

1.
Katalin je 2011-03-28 22:35:25

Kara Renato, belan naskiĝtagon al vi kaj koran dankon pro viaj multflankaj helpoj kaj subtenoj en mia ajna laboro kaj agado. Mi esperas, ke ni povos ankoraŭ longe kaj sukcese kunlabori.

1 2 3

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.