Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Ferenc JÁKI
Vivtempo:1919 - 2010
Devenlando:Hungarujo
Agadlando(j): Hungarujo
Prezento:Li naskiĝis la 16-an de novembro 1919,. en vilaĝo Érd-Ófalu. Li frekventis gimnazion en urbo
Székesfehérvár. Post la abiturienta ekzameno li studis teologion kaj filozofion. Li iĝis diplomita
mezlerneja profesoro pri la hungaraj kaj latinaj lingvoj kaj literaturo, kaj li doktoriĝis pri la latina
lingvo. Kiel cisterciana monaĥo li instruis ĝis 1948, kiam pro la reĝimo de Rákosi li devis forlasi
la ordenon. Li ricevis la papan forpemeson. Li laboris en diversaj lokoj kiel helplaboristo. Li
edziĝis kaj havis du filojn. Fine li ekinstruis en gimnazio. La diplomon pri Esperantoprofesoreco
li ricevis en 1965. Li ĵetis sin inter la miraklojn de la nove akirita lingvo. Li verkis
artikolojn, prelegis en diversaj lokoj pri la plej diversaj temoj, kiuj respegulis lian vastan terenon
de interesiĝo. Per Esperanto li vizitis tutan Eŭropon, kaj li partoprenis ankaŭ la Pekinan UK-on.
Ekde la printempo de 1966 ĝis la printempo de 1969 ankaŭ li (kune kun S-ro József Cziboly, Sino
Éva Farkas-Tatár, S-ro Ervin Fenyvesi, Alfonz Pehan kaj Ludoviko Tárkony) partoprenis la
ĉiutagan laboron (tradukadon kaj laŭtlegon de novaĵoj) de la Esperanto-Sekcio de Hungara
Radio. (Ĉiuvepere je la 20-a horo 30 minutoj eksonis: "Bonan vesperon, Karaj Aŭskultantoj! Ĉi
tie parolas Budapeŝt en Esperanto. Post la politikaj novaĵoj sekvis kulturaj aktualaĵoj, kaj en la
lastaj 5 minutoj disaŭdiĝis Esperantaj informoj sendepende de la Hungara Esperanto-Asocio.) Li
aktivis ekde 1966 ĝis 2008 en la Esperanto-Ekzamenkomisiono de la Ŝtataj (poste Ŝtate
Rekonataj) Ekzamenoj. Li estis elektita Dumviva Membro de Hungaria Esperanto-Asocio kaj tiu
de Universala Esperanto-Asocio. Ekde 1999 li estas Kavaliro de la Hungara Kulturo. Kiel
pensiulo li aperis en 1979 en la vivo de Unuiĝo de Aikoj de Artoj. Malfermante ekspoziciojn li
prezentis pli ol 150 kulturhistoriajn prelegojn. El siaj lingnoskulptaĵoj, grafikaĵoj, pastelbildoj,
silkobildoj kaj artaj fotoj li aranĝis multe da memstaraj ekspozicioj en Budapeŝto kaj en pluraj
aliaj lokoj en kaj ekster Hungario. En la ekspozicioj li deklamis siajn proprajn poemojn en du
lingvoj. Liaj poemvolumoj aperintaj inter 1988 kaj 1998 estas: Gesztenyevirágok őszi
verőfényben ('Kaŝtanfloroj en aŭtuna Plenlumo'), Fecskefészek-csillagszóró, ('Hirundonestostelŝutilo')
Legindaj legaĵoj (Hungara-Esperanta poemaro), ilustrita poemaro Kódexversek
('Kodekspoemoj'), Naptár avagy kalendárium ('Tagaro aŭ Kalendaro' -- historio de la
tempomezurado kaj -kalkulado). Dek kulturhistoriaj artikoloj en la Jarlibroj de Füles
(enigmogazeto por hungaroj), plejparte pri Esperanto, inter 1970-85. Li regule partoprenis la
talentotrejnadojn en verkistaj tendaroj, kaj li ricevis elstarajn distingojn pro siaj literaturaĵoj.
Tamen li pleje ĝojis, ke liaj poemoj regule aperis en VITA ('Diskuto'), gazeto de gimnazio Pál
Szinyei Merse. Okaze de lia 80-a naskiĝdatreveno oni pulikigis longan artikolon pri liaj
profesora kaj literatura agado. Ankaŭ la naskiĝurbo renkontiĝis kun sia reveninta filo en
varmakora festo.
Laŭ lia kredo eblas eviti la spiritan indiferentiĝon. Lia slogano estis: „Dum la plugfero plugas, ĝi
restos brila, eĉ se dume ĝi uziĝas, tamen flankenmetita ĝi rustiĝas, eĉ se freŝnova!”
Kaj la lasta dato de lia vivo: la 26-a de marto 2010.
Lia entombigo okazos Érd-Ófalu en poste difinota tempo. En la naskiĝvilaĝo (nun jam urbo)
estos metitaj liaj cindroj al eterna ripozo.
Consummatum est.
(Teksto: Imre Szabó)


La teksto elŝuteblas ĉi tie.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; | Aldoni propran komenton

Kopirajto © 2001 - 2019 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.