Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Arlette PLUTNIAK
Edukado-ensalutnomo:Arlette
Vivtempo:1948 -
Devenlando:Francujo
Agadlando(j): Francujo
Prezento:Mi naskiĝis en 1948 en Norda Francujo, en la karbomineja urbo Lens. Mia patro estis harfrizisto, li havis butikon apud liceo, kie mi studis ĝis la abiturienta ekzameno en la fako matematiko. Mia hobio, kiel junulino estis polifonia kantado ĉar, kiel korus-prezidanto, mia patro partoprenis provkantadon ĉiusemajne kaj mi akompanis lin de la 8-jara aĝo ĝis mia edziniĝo. Tion kion oni lernas junaĝe, ĉiam restas ene de si ; tiu sperto forte influis poste mian instru-profesion.
Mi ĉiam deziris instrui, pedagogia arto estis vokiĝo por mi. Mi eniris superan lernejon por iĝi instruisto en la jaro 1968. Tie mi konatiĝis kun mia edzo: Edmond Plutniak. Li jam malkovris Esperanton unu jaron antaŭe kaj li interesigis min al tiu facila lingvo kaj ties bela interna ideo.

Mia poresperanta agado:

Mi komencis lerni la lingvon en 1969 en la bela kastelo Grésillon, kie ni trapasis 3 semajnojn da ferioj dum nia mielluna vojaĝo. Fremdajn lingvojn mi neniam facile lernis, Esperanto fariĝis por mi vera terapio ĉar mi finfine sukcesis paroli alian lingvon ol la gepatran kun ĝuo kaj plezuro.
Kun mia edzo ni ambaŭ instruis en vilaĝa elementa lernejo de du klasoj al infanoj de 3- ĝis 12-jaraĝaj. Ni ambaŭ aliĝis al Freinet-movado por instrui alimaniere ol per tradiciaj metodoj. Ni instruis la devigajn oficialajn programerojn pere de lernejaj korespondadoj, prelegetoj de lernantoj, presado de lernejaj gazetoj, artaĵoj (dancado, kantado, pentrado..), lernejaj vojaĝoj sed ankaŭ Esperanto.
Kvankam ĝi ne estis oficiale agnoskita, nia hierarkia estro permesis al ni uzi la lingvon Esperanto kiel pontlingvon por korespondi kun alilandaj klasanoj. Ni korespondis dum jaroj kun konataj esperantistaj instruistoj: Louise Marin en Francujo, Ewa Morus en Pollando, Elizabeth Formaggio en Italujo kaj la instruisto de St Martin D’Arcé apud la kastelo Grésillon, kiun ni vizitis kun niaj gelernantoj.
Paralele al tiu profesia vivo kun mia edzo ni starigis klubon de Esperanto en niaj loĝurboj Liévin (1970) kaj en Arras (1993). En Arras ni daŭre instruas ĉiusemajne al ĉirkaŭ 20 klubanoj.
Ĉar mi praktikas ankaŭ jogon de 35 jaroj mi ofte gvidis jogo-kursojn en Esperanto dum diversaj Esperanto-renkontiĝoj: en la kastelo Grésillon, en Kvinpetalo en Bouresse, dum pluraj IF en Germanio, dum ILEI-konferenco en Japanio.... Mi ĝojas, ke partoprenis tiujn kursojn kelkaj famuloj, kiel Georges Lagrange, Paul Gubbins, Spomenka Stimec.
En la jaro 2010 mi estis elektita prezidanto de la Federacio Espéranto-Nord kaj mi organizis por la federacianoj plurajn sesiojn de FEI-ekzamenoj, kaj de KER-ekzamenoj. Mi mem trapasis la KER-ekzamenon nivelo C1 en Italujo en la jaro 2010 kaj la pedagogian parton de Kapableco en 2011.
En la jaro 2011 pro la instingo de Katalin Kovats mi partoprenis unujaran studadon pri metodiko en la universitato de Poznan en Pollando, por prepari taskon pri lingvistiko. Ĉar mi verkis por miaj klubanoj ekzercojn, kiuj kompletigas la lernolibron Kunvojaĝu de Paul Gubbins, mia tasko konsistis el analizo de tiuj ekzercoj laŭ la kriterioj de la Referenckadro de la prilingvaj eŭropaj ekzamenoj; tiu verko aperas en la Dosierujo de Edukado.net.
En la jaro 2012 mi vojaĝis kun mia edzo kaj aliaj esperantistaj eŭropanoj al Ĉinio en Hajnan por studi pedagogian metodikon kun Katalin Kovats kaj instrui Esperanton al ĉinaj studentoj, studoj majstre gvidataj de Dennis Keefe.
De 2011 ĝis 2015 mi respondecis pri la organizo de la Eŭropa Esperanto Renkontiĝo en nia regiono en Stella-Plage (apud Bulonjo ĉe Maro).
Mi ne priskribas la multnombrajn ideojn, kiuj naskiĝas en la menso de mia edzo kaj kiujn mi helpas efektivigi: starigo de ekspozicioj en liceoj, universitatoj, lernejoj, prelegoj por prezenti Esperanton dum forumoj ktp.... Akcepto de prelegantoj... Intervuoj ĉe ĵurnalistoj, ĉe radio-elsendoj...

Mi ne estus tia, kia mi estas hodiaŭ sen Esperanto. Tiun riĉecon mi ŝuldas al mirindaj personoj, kiujn mi renkontis: Frédéric Le Magadure, Ewa Farkas, Georges Lagrange, Dennis Keefe, Katalin Kovats, miaj altvaloraj instruistoj. Sed la plej granda feliĉo por mi estas nia esperanta paro; kun mia kara edzo Edmond ni travivas komunan pasion, kiu riĉigis kaj daŭre riĉigas nian vivon.

Verkis Arlette Plutniak por la Panteono en 2016.





Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 5; | Aldoni propran komenton

5.
ClaudeNourmont je 2016-12-19 16:13:45

Gratulojn! Tre interese legi pri vi kaj via edzo!

4.
lawenda je 2016-12-18 20:25:13

Kara Arlette, mi elkore gratulas al vi!
Krystyna

3.
Monika je 2016-12-18 10:36:28

Kara Arlette, estas bone vidi vin ĉi tie! Elkorajn gratulojn al vi!
Amike, Monika

2.
emilia je 2016-12-15 13:58:45

Kara Arlette: Mi kore salutas vin. Mi konatiĝis kun vi en 2005 en Bulonjo ĉe Maro. (Meksiko).

1.
Katalin je 2016-12-15 13:10:42

Kara Arlette, mi kore gratulas vin okaze de via jubilea enpanteoniĝo.
Estas honoro havi vin inter la meritplenaj instruantoj de nia kara lingvo. Mi estas feliĉa esti via amikino, kaj ĉiam kun amo mi rememoras niajn renkontiĝojn, aventurojn, kunajn laborojn. Poznano, Hajnano, Stella Plage, kaj la unua renontiĝo en Kvinpetalo. Belaj memoraĵoj.
Pluan energion, bonan sanon kaj multe da feliĉo deziras al vi, Katalin

Kopirajto © 2001 - 2022 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.