Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:François LO JACOMO
Edukado-ensalutnomo:f_lojacomo
Vivtempo:1954 -
Devenlando:Francujo
Agadlando(j): Francujo
Prezento:Mi naskiĝis la 26an de novembro 1954 ĉe Parizo kaj ĉiam vivis en Parizo, eĉ kiam mi estis instruisto en alia urbo. Kiel infano, mi interesiĝis nur pri matematiko, sed mi aŭdis pri Esperanto ĉar mia patro, kuracisto, estis delonga amiko de filo de Jean Couteaux, fama franca Esperantisto. Je 14a jaraĝo, mi subite scivolis, kiel aspektas tia cerbumaĵo, sed ĝis la apero de Marabout-Flash kaj Assimil ĉirkaŭ 1973, malfacilis trovi libron pri Esperanto en normalaj francaj librovendejoj. Tamen tiklis min la scivolemo kaj fine de 1970, kiel kristnaskan donacon, mi petis de mia baptopatrino libron pri Esperanto. Kaj ŝi trovis! (ja en februaro) en granda librovendejo Joseph Gibert, centre de Parizo, libron de Pierre Delaire.

Tio ŝanĝis mian vivon. Unu monaton poste mi partoprenis kongreson de Pierre Delaire en Orléans (mi estis en lia oficejo, kiam la poŝtisto alportis al li la ĵus eldonitan PIV kaj li serĉadis, kie troviĝas la ilustraĵoj). Samjare mi vojaĝis kun li al Jugoslavio – mia unua vojaĝo al malproksima lando –, postan jaron ĝis Rumanio (trajne kaj tute forgesinte peti vizon – mi tamen sukcesis eniri la landon). Dank’al li, mi malkovris Greziljonon, kie mi renkontis famajn Esperantistojn: Pierre Babin, Jeanine Vincent, Jean Thierry, Michel Duc Goninaz, Edmond Plutniak (kiu invitis min al kuntradukado de « la diroj de Mateo » de Célestin Freinet) kaj aliajn... Ekde 1973, mi regule partoprenis Universalajn Kongresojn, kunfondis Internacian Asocion de Esperantistaj Matematikistoj en 1974, daŭre vizitadis Greziljonon…

Dank’al Esperanto, min allogis aliaj lingvoj: la ĉinan mi eklernis en 1971. Kvankam studento pri matematiko en prestiĝa altlernejo École Normale Supérieure de Saint-Cloud (1973 – 1978), mi krome scivolis pri enigma fako: lingvistiko. Impresis min, en novembro 1974, la unua kurso de André Martinet. Mi rapide decidis doktoriĝi ĉe li pri Esperanto: Libereco aŭ aŭtoritato en la evoluo de Esperanto, 1981, kiun Georges Mounin favore menciis en Encyclopaedia Universalis (ĉe “traduction”, 1985). Dum pluraj jaroj mi estis sekretario de la lingvistika asocio SILF fondita de André Martinet, partoprenis internaciajn kongresojn de lingvistoj en 1982 (Tokio) kaj 1987 (Orienta Berlino), eĉ iĝis unu el la du francaj delegitoj ĉe Internacia Konstanta Komitato de Lingvistoj. Tamen duan (ŝtatan) doktoriĝon ĉe Claude Hagège mi neniam finis, kaj mi neniam trovis postenon pri lingvistiko.

En Greziljono, ekde 1972, mi rapide trapasis la tri unuajn ekzamenojn de Franca Esperanto Instituto (FEI), kaj poste instruis dum pluraj jaroj en Ĉerizejo, sidejo de Espéranto France (tiam UFE). Vizitis Parizon S-ino Saheb Zamani, el Irano, kiu bezonis Esperanto-diplomon sed scipovis nur la persan, ne la francan. Tiam niaj ekzamenoj konsistis esence el tradukado (do helpis ŝin interpretisto el ŝia ambasadejo), kaj tiu ĉi problemo kontribuis en revivigo de internaciaj ekzamenoj de ILEI. Mi bone konis Georges Lagrange kaj Suzanne Bourot, kiam ili fondis Kvinpetalon: tie mi trapasis la du pli altnivelajn francajn Esperanto-ekzamenojn, antaŭ ol fariĝi, dum pli ol dek jaroj, direktoro de la ekzamenoj de FEI. Mi ludis gravan rolon en renovigo tiuj ĉi ekzamenoj, kaj nun estas ekzamenanto de francaj, ILEI- kaj KER-ekzamenoj. En 2010, mi fariĝis prezidanto (nun vic-prezidanto) de la Kulturdomo de Esperanto, kastelo Greziljono, kaj iomete reinstruis Esperanton post longa interrompo. Antaŭ kelkaj semajnoj, mi eĉ komencis instrui en Ĉerizejo.

Ekde 1976, mi rolis en TESPA (Teatro Esperanto de Parizo), kun ekzemple Georges Lagrange kaj Michel Audibert. Dank’al tio, mi konatiĝis kun kroata Esperantistino Saŝa Sirovec en 1978, kaj ni geedziĝis en 1991 (mi estas malrapida homo!). Intertempe ŝi fariĝis interpretistino, tre aktivis dum la jugoslava milito, kaj en 1993, mi Esperantigis Rakontojn pri Sarajeva Sieĝo, de Zlatko Dizdarević, kiujn ŝi mem ĵus francigis. Niaj du gefiloj kapablas Esperanton, ĉar ekde 2004 ili partoprenis infan-kongresetojn, tamen Esperanto neniam estis hejma lingvo. Mia filino estas inĝeniero, mia filo, muzikisto (kun kaŝnomo Fytch). Ankaŭ mian nunan kunulinon, Nathalie Kesler (naskita en Koreujo kun persona nomo Soj) mi renkontis dank’al Esperanto (en Greziljono en 2014), ŝi aktivas kaj en la Kulturdomo Greziljono (kiel prezidanto ekde 2016) kaj en asocio Pangée ONG, inĝenierado pri paco, interalie okaze de la 70-jara jubileo de mondcivitanoj.

Mi mem estis prezidanto de JEFO (1978 – 1980), komitatano de UEA (1978 – 1986), aktivulo en UFE (varbkomisiono kaj rilatoj kun Unesko). En 1985, mi partoprenis organizadon de tritaga simpozio ĉe Unesko pri Plurlingveco kaj komunikado, kaj István Szerdahelyi invitis min reprezenti ILEI ĉe Unesko. Dekon da jaroj poste, mi partoprenis defendadon de UEA kaj ILEI, kiam Unesko decidis forigi duonon el siaj partneraj asocioj: ni savis UEA-n, sed ILEI ankoraŭ ne rehavas sian formalan statuson. Do mi iĝis unu el la reprezentantoj de UEA ĉe Unesko, kaj kunorganizis tie konferencojn pri Esperanto en 2008 kaj 2017. Mi prelegis en pluraj Esperantologiaj Konferencoj ekde la komenco, kaj en 1989, mi iĝis membro de la Akademio de Esperanto. Mi ankaŭ intervjuis famulojn (André Martinet, Umberto Eco, Claude Hagège) pri Esperanto.

Profesie, inter 1978 kaj 1986, mi instruis matematikon en postabitura gimnazia klaso, en Arras. Poste mi deziris universitatan postenon, sed iĝis komputisto en privata firmao dum dudeko da jaroj, kaj refariĝis instruisto pri matematiko en 2013. Mi ekzemple lastatempe verkis por CNED (Nacia Centro por Longdistanca Instruado) dokumentojn por trejni kandidatojn al Agregacio pri Matematiko.

Fonto: F. Lo Jacomo por la Panteono en decembro 2018.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 4; | Aldoni propran komenton

4.
Arlette je 2018-12-16 18:38:26

...kaj vi brile tradukis!!! Gratulojn François, plene meritita dumviva verda enpanteonigo.
Edmond kaj Arlette Plutniak

3.
neghero je 2018-12-15 20:57:31

Gratulon François pro viaj gravaj agadoj!

2.
probal je 2018-12-15 08:42:38

Gratulon, François. Estis agrable eniri ĉi tiun nekutiman salonon kun vi -- kaj memori de kiom da jaroj ni konas unu la alian. Koran dankon pro via efika rakontado pri via itinero -- unu-du persone gravajn detalojn mi ekvidas nur nun, la ordinaraj konversacioj ja ne faciligas la konatiĝon kun ies interna pejzaĝo. Teme de efikeco, mi volas ĉi tie publike danki vin pro la efika stilo de viaj senescepte celtrafaj kaj (se ŝteli utilan esprimon de pola ekskolego) 'aferkernaj' komentoj en la konversacioj interne de AdE (Akademio de Esperanto). Se mi nur povus lerni tiun stilon! Ĉion bonan, ĝuu la Zamenhof-tagon! Kaj denove, gratulon.

1.
Monika je 2018-12-15 06:50:05

Gratulojn, François!

Kopirajto © 2001 - 2020 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.