Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Geneviève MARTIN
Kromnomo:Ginette
Vivtempo:1938 - 2018
Devenlando:Francujo
Prezento:Venis al la redakcio la tristiga mesaĝo pri la forpaso de elstara franca Esperanto-instruisto kaj tradukisto, aktiva membro kaj kontribuinto ankaŭ al nia retejo edukado.net.
La 3an de decembro forpasis en sia 80-a jaraĝo Ginette Martin.

Ŝi havis multajn meritojn pri Esperanto, ŝi klopodadis varbi kaj instrui la lingvon en sia ĉirkaŭaĵo. Sed ŝi kuraĝe entreprenis ankaŭ la tradukadon de esperantaj verkoj por konigi ilin al la franclingva publiko: La Strato Zamenhof (La rue Zamenhof), Kroata milita noktlibro (Journal de nuit), Comme un vol d'oiseaux sacrés (Flugi kun kakatuoj), La ŝtona urbo (La ville de pierre)...kaj lastatempe ŝi estis okupata pri la traduko de la raportoj de HORI Jasuo pri Fukuŝima kaj la sekvoj.

Ŝi forpaso estas granda perdo por ni ĉiuj.

Ginette (Geneviève) Martin (1938 - 2018), eksa instruistino, ege aktivis en la Esperanto-movado sine de orientfranca Esperanto-Federacio (Espéranto France-Est). Ŝi kreis grupon en Gérardmer (88), kien ŝi invitis plurfoje prelegantojn el diversaj landoj. Ŝi ankaŭ instruis Esperanton en diversaj lernejoj. Ĉiun duan jaron ŝi organizis la "amikan tagon" ie en la Vogeza Montaro. Ĝi arigis samideanojn el la germana Badenvirtembergo kaj orienta Francio. Ĝis 2018 ŝi partoprenis en diversaj kongresoj kaj kunvenoj, enlande kaj eksterlande, laste en Lisbono. Daŭre ŝi raportis pri tiuj kunvenoj en la regiona bulteno LA INFORMILO. Ekde sia esperantistiĝo ŝi restis fidela aŭskultantino de Pola Radio, poste de Pola Retradio.

Jen la ekzercoj de Ginette en edukado.net.

Nia redakcio kondolencas al la familio kaj samidenoj pro ŝia forpaso.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 7; | Aldoni propran komenton

7.
Raita je 2018-12-18 07:42:10

Por Ginette Esperanto estis nemalhavebla viviga konekto al la koro de la homaro. Kelkajn konatojn ŝia fervoro eĉ iom amuzis. Ŝi estis iel soleca fraŭlino, havis nur fratinon, kiu ne dividas ŝian fervoron pri Esperanto. Pri la grandaj klopodoj de Ginette mi menciu ankaŭ ŝian malavaran helpon al konga esperantisto kaj la tradukhelpon al esperantigo de vivoverko de Robert Molimard. Lia libro nun serĉas eldonanton. Mi kun mia edzo plurfoje vizitis ŝin kaj ŝi unufoje nin en Finnlando. Unika homo korvarma ŝi estis! La forpaso subita supozeble savis ŝin de (senespera?) operacio kaj suferado. Dankon al Dio/Sorto pro la graco.

6.
Burdo je 2018-12-12 16:54:29

Mi renkontis Ginette nur en reto, foje-foje ni parolis pri tradukoj aŭ eĉ interŝanĝis opiniojn. Mi tre bedaŭras ŝian forpason. Kvazaŭ mi perdus fratan animon.
Ripozu en paco Ginette.

5.
Myntsy je 2018-12-12 10:35:46

Ankaŭ min kortuŝas ŝia tre ŝparema vivmaniero. Ŝi ŝparis por povi donaci ekz al ILEI por ke nepagipovuloj povu membriĝi, por aĉeti librojn por povi donaci ilin, ŝi malmultekoste vojaĝis kaj loĝis por ebligi ankaŭ aliajn partopreni. En Lisbono ŝi planis venontjare alveni al Finnlando por partopreni la UK-n. Bedaŭrinde la revo ne realiĝos. Mi dankemas, ke mi povis kun ŝi interparoli dum ILEI-seminarioj. Ĉiam mi admiris ŝian insistan laboron por Esperanto.

4.
blahma je 2018-12-10 20:52:31

Ginette estis tre vigla esperantistino, kiu tute spite al sia aĝo entreprenadis regule longajn vojaĝojn, dum kiu ŝi – laŭaspekte jam maljuna avino – tamen tute ne ĝeniĝis vojaĝi kaj restadi kun junuloj, zorgi mem pri siaj valizo kaj vojo, spiti ĉiajn malfacilaĵojn kaj solvi ĉiajn problemojn kun kuraĝo kaj retrorigarde ankaŭ rideto sur la vizaĝo. Ial kelkfoje mi rilatis al ŝia busa vojaĝo al Slovakio (SES), ĉu renkontinte ŝin en la stacidomo kaj helpante aranĝi por ŝi tie valizdeponon, ĉu konsilante al ŝi pri la aŭtobusa vojaĝo, ĉu legante kun kelksemajna malfruo ŝian retleteran rakonton pri iaj vojaĝaj spertoj kaj kiel ŝi tamen trovis por si revenan vojon kaj sekve kuraĝe kaj sukcese defiis la kompanion kiu pro eraro lasis ŝin surstrate. Ŝi estis arda batalanto ankaŭ por Esperanto, pri kies loka agado mi multe aŭdis dum mia restado en la proksima parto de Francio kaj ankaŭ de ŝi persone dum renkontiĝoj en staĝoj tie kaj ankaŭ la aliaj kongresoj en Mez-Eŭropo kaj aliloke. Hodiaŭ mi konstatas, ke mi bedaŭrinde ne plu povos akcepti ŝian inviton veni viziti ŝin en la Vogezojn kaj paroli tie antaŭ ŝiaj lernantoj, sed mi ĉiam restos admiranto de tiu ŝia sindonemo kaj de ŝiaj sincera afablo kaj proaĝa malforto kombinataj tamen kun veraj celkonscio kaj kuraĝo. Ŝi ripozu en paco, adiaŭ Ginette!

3.
Forigita uzanto je 2018-12-10 20:29:57

Ŝokis min, la malĝojiga novaĵo, pri forpaso de Ginette. Mi renkontiĝis kun ŝi dum la printempa staĝo, en Rimlishov-Buhl.
Ŝi estis ankaŭ tie dum la tuta aranĝo tre aktiva, sindonema, tre amika kun ĉiu partoprenanto. Ŝi donis al mi ege bonajn
konsilojn, al miaj kontribuoj dum la staĝo, apud miaj kantadoj.
Mi neniam povos forgesi ŝin.
Al la familianoj, mi sendas mian sinceran kondolencon.
Ginette, ripozu en paco.

2.
vasilkadifeli je 2018-12-10 18:01:16

Malĝoja novaĵo. Ŝi estis ankaŭ kontribuantino de nia revueto Turka Stelo. Dio ripozigu ŝin en paco....

1.
MargaretZZ je 2018-12-10 17:47:15

Dankon Geneviève pro via laboro. Dankon pro tio, kion vi faris por disvastigi nian lingvon. Dankon pro la traduko de la "Zamenhof-Strato", dankon pro via energio. Margaret Zaleski-Zamehof

Kopirajto © 2001 - 2022 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.