Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Alessandra Madella
Edukado-ensalutnomo: ALESSANDRA
Vivtempo: ? -
Devenlando: Italujo
Agadlando(j): Ĉinujo
Prezento: Vivresumo de Alessandra Madella

Mi naskiĝis en Parma, en norda Italio. Mi eklernis Esperanton pere de la BEK-kurso de Dennis Keefe en kastelo Grezijono, kelkajn monatojn post kiam miaj gepatroj eklernis ĝin.

Mi magistriĝis pri japana lingvo kaj literaturo ĉe la Universitato Ca’ Foscari de Venecio, daŭrigante miajn studojn kaj la tradukon de verkoj de Akutagawa Ryūnosuke ĉe la Universitato de Tokio, dank’al registara studstipendio. Mi doktoriĝis pri Komunikaj Studoj ĉe la Universitato de Iowa en Usono, kun disertacio pri la filmo Hiroshima, mia amo (1959) de la franca reĝisoro Alain Resnais kaj la samepokaj diskursoj pri teknologio. Dum tiuj stud-jaroj mi interalie ankaŭ instruis la italan ĉe Itala Kultura Instituto de Tokio kaj en la Franca kaj Itala Departemento de Universitato de Iowa. Dum miaj periodoj en Japanio mi ofte vizitadis lokajn Esperanto-grupojn kaj dum miaj restadoj en Italio mi ĉiam helpis miajn gepatrojn en iliaj viglaj Esperanto-agadoj. En la usona faka revuo pri retoriko POROI aperis mia artikolo pri la interna ideo de Esperanto.

De 2013 ĝis 2020 mi estis “Profesorino pri Film-Historio kaj Esperanto” ĉe la Artkolegio de Kunming, en regiono Yunnan de Ĉinio. Kun miaj gekolegoj, ni instruis al pli ol mil gestudentoj de Esperanto. Mi ankaŭ instruis kursojn pri amaskomunikiloj kaj varbado al gestudentoj de Yunnan-a Normala Universitato. En 2019 mi trapasis la C1-nivelon de KER-ekzameno. De 2022 mi same estas "Profesorino pri Film-Historio kaj Esperanto" ĉe Zaozhuang-Universitato en Ĉinio, kie mi instruas la internacian lingvon al 24 unua-jaraj gestudentoj de la tiea kvar-jara Esperanta-fako. Mi ankaŭ instruas interkulturan komunikadon al aliaj gestudentoj de la Angla Departemento. Kaj mi daŭre esploras la rilatojn inter Esperanto kaj kinarto, kiujn mi prezentis interalie dum prelegoj de Internacia Kongresa Universitato kaj Scienca Kafejo.

De 2017 mi estas membro de la estraro de la Esperanto-Grupo de Parmo, Italio, kun kiu en 2021 mi realigis la animacion “La Aventuroj de Saĝa Steleto kaj de la Mirinda Teamo”. De la sama jaro, mi ankaŭ estas membro de la nacia konsilantaro de Itala Esperanto-Federacio, en la instrua komisiono. De 2021 mi iĝis vic-prezidantino de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), zorgante interalie pri la rilatoj kun UNESKO kaj pri la instrua projekto “30 Oraj Horoj”, por kiu mi verkis la sciencan dokumenton por ricevi la aprobon de lokaj administrantoj kaj kiu uzas Saĝan Steleton kiel videan materialon.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; | Aldoni propran komenton

2.
Monik je 2022-12-16 22:03:59

Kara Alesandra, Tiom da talentoj en tre diversaj kampoj, vi multobligas ilin !
Ĉiam vi pretas helpi kaj senĉese semas ! Gratulojn kaj bonan daùrigon !
Monika05

1.
Patrick75 je 2022-12-15 05:48:43

Abundajn gratulojn Alessandra. Unu plia italdevena en la Panteono. Elkore P

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.