Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Vuk ECHTNER
Vivtempo: 1905 - 1994
Devenlando: Ĉeĥujo
Prezento: Vuk Echtner naskiĝis Ronšperk-Poběžovice apud Horšovský Týn, en familio kun 14 infanoj al patro hejtisto kaj patrino popola kuracantino. Li forlasis la nomon Wolfgang en la germanlingva bapto-dokumento kaj akceptis la slavan Vuk.

Sepjara (1912) li konatiĝis kun Esperanto per kurso de J. Šupichová en la gazeto "Mladý čtenář" (Juna Leganto) kaj 15-jara li komencis propagandi la Internacian Lingvon. Lernante la rusan kaj anglan kaj stenografion li fondis (1920) Ĉeĥan pruntan bibliotekon. De 1922 li laboris en Prago kiel internacia korespondisto en industria entrepreno kaj membriĝis en EK Praha. Sekvis partopreno en Universalaj Kongresoj en Nurenbergo, Berno, Marsejlo, Antverpeno kaj Blindula Kongreso en Liono.

Post konatiĝo kun la ĉeĥa blinda muzikisto Karel Emanuel Macan li specialiĝis en la porblindula Esperanto-movado, kaj ellernis la brajlan reliefan skribon, ne nur por legi, sed por ĝin dum jardekoj utildone aktive uzadi.

En 1926 vizitis Pragon propagandistino de la Bahaa-kredo Martha Root kaj inter ŝiaj unuaj disĉiploj estis Vuk Echtner kun Juliana Bendová (1898-1986).

Sekvis organiza laboro por la grava Internacia Konferenco "Paco per lernejo" 1927 en Prago; kun Robert Kreuz (UEA) li stenografis ĝiajn prelegojn.

En 1928 li akceptis redaktadon de la porblindula brajla revuo "Aŭroro", fondita en 1918. En la blindula esperantista movado estis la kerno de lia senlaca aktivado. La "Aŭroro"-n li levis laŭ-amplekse kaj enhave kaj sukcesis akiri ĝian senpagan sendadon al alilandaj blinduloj en 45 landoj. Li redaktis ĝin ĝis 1975 - 47 jarojn - kiam la laboron transprenis lia disĉiplo Jiří Vychodil (1940-2012, vere blinda blindul-sekciestro de ĈEA). Li zorgis pri IBIS (Internacia Blindula Informejo kaj Statistikejo).

En sia por-blindula kurso li konatiĝis kun sia lernanto, la posta fama komponisto Jaroslav Ježek. Al la komponisto K.E.Macan li helpis fondi kulturan vivon de nevidantoj, organizitaj en SOĈNE (Societo de Ĉeĥoslovakaj Nevidantaj Esperantistoj).

En 1931 li edziĝis al s-anino Antonia Richtrová, kursanino de Šupichova, kaj "Tonĉi" estis daŭre lia fidela kunlaborantino; ili ambaŭ trapasis ŝtatan ekzameniĝon pri Esperanto. Vuk fariĝis junular-sekciestro de EAĈSR kaj gvidis ĝian Lingvan komisionon.

En 1935 kunlaboro super eldono de Ĉeĥoslovaka Antologio (Budapeŝto) per tradukoj el Alois Jirásek, Julius Zeyer, Fráňa Šrámek, Helena Malířová, Anna Marie Tilschová, Jindřich Šimon Baar kaj Jan Vrba; por nevidantoj li eldonis la tradukojn en la punkto-skribo kaj pretigis Esperantan-ĉeĥan vortaron.

En la 1950-aj jaroj li instruis gramatikon en kelkaj Someraj Esperanto-Tendaroj (Žimrovice, Popelná) kaj etike influadis la tendaranojn.

Post 1945 li studis kromokupe pedagogian fakultaton por dediĉi sin al edukado de blindaj infanoj en la Deyl-Instituto, malgraŭ la malpli alta salajro tie. En 1946 li prelegis, kun Juliana Bendová, en la Orientista Instituto de la Scienc-Akademio pri la religia movado de Baha-u'llah, kun kiu li konatiĝis pro ĝia oficiala uzado de Esperanto.

Tiu intereso kaj ankaŭ rifuzo kunlabori kun la Sekreta polico estis por li sortobata, dum la komunisma reĝimo; en 1958 trafis lin enkarcerigo pro lia porpaca internacia kunlaboro kun la formiĝanta Bahaa Esperanto-Ligo kaj UEA. Kondamnita al karcero por 3,5 jaroj pro "daŭra formo de malamika agado por la malutila bahaista doktrino" li travivis 22 monatojn i.a. sub la teruraj kondiĉoj de la krimula karcero en Leopoldov ĝis amnestio en 1960.

De 1965, kiel pensiulo, li vivis kun sia edzino en la regiono Ĥodujo, dum pluraj jaroj, en sia ĉarma dometo en Díly; en la lastaj jaroj la paro vivis en pensiono en Domažlice. Efektiviĝis tre ampleksa korespondado; ekz. en 1975: 5 858 koresponderoj prilaboritaj. La korespondantoj troviĝis en 29 landoj. Krome, li gvidis regionan (ne-esp.) kronikon, por la komunumo.

En Ĥodujo, s-ano Echtner daŭrigis plu la fakojn de sia E-agado kaj aldone transskribis brajle 52 fremdlingvajn lerno-librojn por ebligi al nevidantoj studi fremdajn lingvojn. La nombro de tiuj prespretaj 52 lernolibroj ampleksas 332 800 foliojn, kiujn li devis kovri per milionoj da "pikoj" de la palpo-skribo, en fremdaj lingvoj. Tiucele li devis ekmastri ses pluajn fremdajn lingvojn.

En la lastaj jaroj, Echtner iĝis ankaŭ persionulo de kultura-kleriga vivo de la distrikto Domažlice. Ankaŭ la edzino "Tonĉi" plu aktivis en la pensiono, socie kaj societe. Ekde 1981, la samideano kunlaboris kun la Ŝtata regiona arĥivo en Plzeň (Pilzeno), zorge preparante kaj pakante por ĝi sian riĉan heredaĵon.

Vuk Echtner estris pedagogian sekcion de Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj kuneditoris libron "Historio de la Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio" (1983) de Stanislav Kamaryt.

Vuk Echtner ricevis la pintan distingon flanke de la blindula komunumo, la medalon "Emilie Suchardová" (cetere ankaŭ esperantistino), honoran insignon de MEM, honoran membrecon en la Ĉeĥa Esperanto-Asocio.) ĈEA proponis lin, en novembro 1993, por Honora Membreco en UEA, sed li ne ĝisvivis la kongreson de UEA 1994.

La komunisma ĵurnalo "Rudé právo" (= ruĝa rajto), organo de tiu reĝimo, kiu lin tiel kruele damaĝis, aprezas lin (11.2.1982): ”Jen estas vere giganta verko de humaneco, en la plej larĝa vorto-senco". Kaj informilo "Domažlicko” en 1991 jene resumis pri la geedzoj Tonĉi kaj Vuk Echtner: "Diamanta estas ne nur ilia geedziĝo-jubileo, sed ankaŭ la koroj de tiuj homoj, kiuj ĝis nun disdonas ĉirkaŭ si spertojn kaj vivoforton."

Fonto: por la Panteono sendis Miroslav Malovec, en decembro 2025.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; | Aldoni propran komenton

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.