Forumo

TemojMetodikokursoj pri planlingvistiko

blazio
afiŝita je 2010-11-02 21:20:43

Mi supozas, ke ĉe universitatoj oni havas kurson pri interlingvistiko aŭ planlingvistiko, kiu enhavas Esperanton, sed en kadroj pli vastaj. Interlingvistiko mem estas tia pli vasta kadro: temas ne nur pri Esperanto, sed pri multaj lingvoprojektoj kaj planlingvoj, ilia tipologio, historio.

Ĉar lingvokreantojn evidente fore influas la stato de a) lingvoinstruado aŭ b) lingvopriskribo, lingvistiko de sia epoko, ŝajnas al mi "kontentige ebla" kurso, kiu kombinas historion de lingvistiko, historian malkovron de lingvistikaj kategorioj, kaj la historion de lingva planado kun ankaŭ aperado de lingvorjektoj kaj funkciantaj plan lingvoj.

Szerdahelyi ne faris tain kombinon ĉe "interlingvistiko", sed li faris ion tre similan en sia Metodolologio, kiu - kontraste al kutimaj Esperantaj metodikoj - resumas ĉiajn prezento-tipojn de lingvoj, ĉu por lernantoj, ĉu por scienca kompreno de la lingvoj. Lia metodologio estas samtempe "teorio por instrumetodikoj" kaj por "scienca ekkono de homa lingvo". - Nu, supre mi parolis pri io iom simila, kvankam mutlte malpli ĝenerala.
t

Katalin
afiŝita je 2010-11-02 21:26:23

Blazio, ĉu vi memoras pri mia eksperimenta kurso en Szombathely, kie mi instruis interlingvistikon, historion de planlingvoj kaj kreigis lingvojn al miaj studentoj?
Vi tiutempe ne tre ŝatis la ideon, sed mi dauxre pensas, ke estis bonega programo, tre sukcesa, kaj mi tiumaniere instruis multon pri la univesalaĵoj, pri lingvaj strukturoj tra spertigo de la aferoj.
Se iu intersiĝas pri la projekto jen resuma artikolo:

blazio
afiŝita je 2010-11-03 06:39:34

Mi relegos ĝin, sed estis/estas via miskompreno, ke mi ne ŝatis vian kurson. Vi diris, ke luda lingprojektado fare de la gestudentoj helpas malkovri... tion kaj tion, lingvajn kategoriojn ks. Kaj tio plaĉis al mi. Mi verŝajne diris, ke se oni lude rajtas projekti lingvon, oni eble ne ekskludas - laŭ mi: ne eksludu - ke oni minimume rajtas ankaŭ nelude, eĉ se aliaj malŝatas tion. Ĉar eble personoj aliaj diris al vi, ke vi "endanĝerigas Esperanton per tiaj eksperimentoj", aŭ ion malpli drastan, sed similnuancan, vi eble mian komenton kaj aliajn iom tro saamsencigis en via memoro.

Mi ne parolu pri vi (mi eraru pri alia persono). Ivo Lapenna elpaŝis, de tempo al tempo, dirante aŭ almenaŭ kreante la impreson, ke esperantistoj reprezentas (lingvistike, sociologie, mi ne scias kiel) la sciencan veron, almeanaŭ en sia kampo, pri sia temo: kvazaŭ "ni ne defendadu nin, ni kuraĝe iru antaŭen, konsciante nian pravecon, ja nia opinio havas sciencan fonon, ne:tre fieman, nepridueblan bazon. Mi tion "relativigas", parte pridubas: memkompreneble esperantologoj devas science analizi kaj racie plani. Sed neniu fiksu sian kulturan devenlokon, personan idean fundamenton kiel ian garantion pri ĉiama pravo. Dogmoj eĉ je tiu malforta senco ne vivu.

Do se mi erarigis vin (ĉu mi faris tion), eble erarigetis vin inverse (kaj tre milde, eble eĉ...ne), kompare al aliaj viaj eventualaj pridubantoj. Mi dirus, ke ne eblas centprocente diri, ke io estas (kaj restas) ĉiam nur ludo. Aliaj eble diris, ke oni ne rajtas ludi. - Mi relegos vian tekston, memkompreneble.

Ramsgatano
afiŝita je 2010-11-03 10:20:03

Mi pensas ke ne estas dogmo aserti ke la Zamenhofa solvo pri kiun strukturon havu artefarita interlingvo estas elstara. Tia strukturo, propre devenas de pura logiko pli ol de respegulo de la tradicia enklasigo de lingvoj. Kaj estas ne-imageble ke ekzistu pli simpla strukturo.

Zamenof konceptis Esperanton kiel kombinon de individuaj senŝanĝaj elementoj (foje gramtikaj foje semantikaj) kungluitaj kiel bidoj sur ŝnureto, tiel ke teorie la senco kaj enfraza rolo de kiu ajn vorto povu esti komprenata de malĉifrilo konsistanta el listo de tiuj elementoj kaj ties signifo/funkcio.

Oni povus disputi pri la elekto de la elementoj (la radikaro) sed kiel eblas trovi pli elegantan strukturon por la lingvo.

Pri vera scienco de lingvo, kaj temoj kiel la ekzisto de Universalaĵoj, mi tre dubas. Ĉu oni parolu pri scienco de ludoj. Lingvoj estas kulturaj fenomenoj, ne biologiaj. Ja estas reguloj por ĉiu individua ludo inventita de la homoj, sed vane oni serĉus Universalaĵojn por ludoj.

Parolu pri lingvistiko kiel sciencon se vi volas, sed ne supozu ke ĝi estas scienco kiel fiziko aŭ ĥemio kaj ke estas naturaj leĝoj kiujn vi povas malkovri.

blazio
afiŝita je 2010-11-03 13:09:05

Kara Ramsgatano!

La stukturo de Esperanto (mi parolas malprecize) ne estas tute, kiel bidoj sur fadeno, ĉar ĉe derivado oni iam ankaŭ forigas elementojn, kiuj poste tamen iel subkompreniĝas (ligno + -a: ligna (ne lignoa), pavimo + i + as/u: pavimas, pavimu (ne: pavimiu, pavimias). La reguloj estas iom (!) pli komplikaj, ol nura aŭtomateca vicigado de elementoj, eĉ se la elementoj aspektas senŝanĝaj.

Tion mi diras praktike preter la ĉefa temo.

Mi ne celis diri supre, ke io ajn ne estas konvena, nek mi volas diskuti pri la ecoj de aglutinado en Esperanto aŭ en aliaj lingvoj. Mi ankaŭ ne volis diri, ke la strukturo de esperanto ne estas elstara.

Mi ankaŭ ne havas ion kontraŭ via kritiko de lingvoscienco - aŭ kiel ajn oni nomu la provojn dokumenti kaj analizi lingvojn. Se ne scienco, tio eble povas esti parto de kulturo nomata iel ajn, tamen eble kun celo
iel (pli aŭ malpli sukcese) speguli sian objekton, ia-rimede - alirimede ol, ni diru, farus tion arto.

Mi ne scias, kiom precize estas preciza ĝuste fiziko, sed mi kredas vian aserton, ke ĝi estas preciza. Dankon pro via reago. - Mi ne ĉiam esprimas min facile kaj adekvate. Mi volus, ke ĉiu - kaj esperantistoj, kaj ne-esperantistoj - sentu sin liberaj havi sian opinion, kondiĉe ke ili (memkompreneble) esprimas sin kun respekto al aliaj. Cetere, vero povas esti vero, eĉ se ĝi ne estas konceptata dogmo. Dogmo ne estas
dogmo pro enhavo, sed pro rilato al ĝi de la dogmo-akceptintoj.

Nu, mi pensas, ke ni praktike konsentas.

Estas iom alia afero instruado en establitaj instruejoj. En lingvistika fako oni ne povas instrui ĥemion,
eĉ se ĝi estas pli ekzakta...

Ramsgatano
afiŝita je 2010-11-03 18:27:53

Sed Blazio ligno+a estus ja 'lignoa' en Esperanto kvankam tre malofte oni kunmetas du finaĵojn tiel. Tamen nenio principe malpermesas ke vi faru tion.

Ligna estas Lign+a. La signifo de 'ligna' venas de la signifo de 'lign' kaj la signifo de 'a'. Oni parolas pri la gramatika karaktero de Esperantaj radikoj sed efektive temas pri semantiko.

La principo estas kunmeto de sufiĉe da elementoj por ke la senco estu klara al homo (ne necese al maŝino) - homo kiu scias kiaj aferoj ekzistas en la mondo kaj kiujn valoras etikedi.

Kavnkam Zamenhof en letero aprobis la enklasigo de radikoj laŭ substantivo, verbo ktp, tio restas inventaĵo de gramatikistoj kaj certe ne povas esti ĉiam strike aplikata. Dum la principo de sufiĉa kaj necesa kunmeto klarigas ĉiuj kazojn - do la bidoj sur ŝnuretoj.

Oni prenu la radikon 'korekt'. Se mi protestas ke iu ne etas korekte vestita aŭ ne kondutas korekte, mi ne celas ke iu ne estas korekt-i-e vestita aŭ ne kondutas korekt-i-e malgraŭ tio ke 'Korekt' listiĝas en PIV kiel verba radiko kaj ke mi ja povas korekti tekston de komencanto.

La uzado de tiu radiko devenas de la oportuneco de la formoj kiuj estas kombinoj de tiu radiko kun la diversaj gramatikaj radikoj por paroli pri kio ekzistas en la mondo.

Same, 'Manĝi' estas verba radiko sed manĝoj kutime ne estas agoj sed aĵoj/aferoj - matenmanĝo, lunĉo, pikniko ktp. Mia kutima matenmanĝo konsistas el kafo kaj toasto. Kial oni diras tiel? Ĉar estas oportune etikedi per la kombino de la ideo de 'manĝ' kaj la ideo de 'o' - kaj tiel ricevi mallongan vorton por priskribi aferon pri kiu oni multe pli ofte volas priparoli ol unu ago de manĝado.

La simpla kunmetado sukcesas ĉar homoj ne etas stultaj kaj per sia kono de la mondo povas percepti facile la intencitan signifon.

blazio
afiŝita je 2010-11-04 22:16:05

Dankon, homoj tamen iam konfuziĝas, kaj jen fiksas, jen fiksigas, jen konfuzas, jen konfuzigas samsence.

Sed tio ne estas grava. Aliflanke tio montras, ke minimume Couturat komprenis, kion li mem diras, kiam
li volis ebligi unusencan (aŭ proksimume unusencan) detroderivadon. Mi ne diskutos, ĉu io povas esti plejeble bona en la mondo aŭ ne, tiun diskuton oni faris eble en la 17a(?) jarecento pli bone, ol mi povus tion eĉ prirevi, mi diras ŝerce.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2022 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.