Forumo

TemojKorespondadoAdmono de Andreo Cseh

Katalin
afiŝita je 2010-11-03 19:56:12

Srĉante materialojn por mia sekva, granda teskto mi de semajnoj sisteme trafoliumas la malnovajn ekzempelrojn de la fama revuon de Andreo Cseh: La Praktiko.
Hodiŭ mi turnis mian atenton pri la konstatnta kaj sufiĉe vigla sekcio de la revuo: KORESPONDU.
Frapis min tri aferoj kiujn Andreo Cseh jam komence de la 30-aj jaroj aplikis en sia eldonaĵo.
1) Aperigi anoncon en la revuo kostis monon, sed oni povis pagi ankaŭ per poŝtomarkoj kaj respondkuponoj. (Evidente ne ekzistis ankoraŭ UEA-konto aŭ PayPal-sistemo). La abonantoj havis rabaton. :-)
2) "GRAVA ADMONO! - Ĉiu anoncinto havas la devon respondi almenaŭ unufoje je ĉiu ricevita korespondaĵo, kiu estas konforma al la deziro esprimita en la anoncteksto. La nomojn de la nerespondantoj ni publikigos en la gazeto."
3) MEMORIGO (presita en dika nogra kadro): "La sekvantaj anoncintoj estas petataj respondi: S-ro F. Gomez en Valencia (al s-ro R. Aubert en Vaucouleurs); f-ino H. Janvert en Tallin (al s-ro L.J. den Holder en Laiden); - f-iG.I. Kersh en Los Angeles, s-ino A.G. Birzina en Riga kaj s-ro Hara Ŝozo en Osaka (al s-ro A.J. de Oliveira en san Joáo de Pesquerie.)"

Imagu ĉion ĉi sen interreto en la jaro 1935. Oni sendis anoncon letere, atendis eble monatojn kaj poste denove sendis rekalmacion. Kia persistemo.
Sed fakte min pli interesas via opnio pri la relative forta reĝisorado de Andreo Cseh.
Ĉu vi kontrolas ĉu viaj kursanoj regule korespondas kun siaj partneroj? Ĉu ili ne nur lanĉas anoncon kaj poste ne reagas al la skribintoj?

laszlo
afiŝita je 2011-01-31 20:48:44

Ni ja estu sinceraj, sentabuaj! :-) La plej ofta kaj forta motivacio en onia vivo estas serĉado de kontraǔseksa partnero [escepte kelkajn sandevojiĝintajn kazojn ;-) ]. Tio spicigas onian vivon... ;-)

Se iu lanĉas konatiĝ-anoncon, kaj se ricevas iun konvenan reagon, ja povas okazi, ke la anoncinto jam ne plu reagas al aliaj respondoj. Tio certe ne estas dece, sed aliflanke tamen pripensinde: ĉu ŝi/li anoncu publike: ”la afero jam ne plu estas aktuala, ĉar mi jam trovis la serĉatul(in)on.” :-)
Certe, la plej deca solvo estas la lasta, sed tio estas ankaǔ ĝena...

Korespondado estas privata (sufiĉe ofte eĉ intima) afero, do mi ne multe ”scivolumas” pri tiaj aferoj. Onia sinteno, konduto estas grandparte difinita fare de la hejma edukiteco, do pli poste jam ne multe eblas ŝanĝi (de ekstere) ĝin. Individuo ja povas ŝanĝi sian konduton, sintenon, sed *nur* si mem.

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-07-01 19:47:51

Katalin skribis:
Sed fakte min pli interesas via opnio pri la relative forta reĝisorado de Andreo Cseh. Ĉu vi kontrolas ĉu viaj kursanoj regule korespondas kun siaj partneroj? Ĉu ili ne nur lanĉas anoncon kaj poste ne reagas al la skribintoj?
Ĉi-jare ni entreprenis korespondprojekton, kiu plaĉis al la gelernantoj. Temas pri sendado de leteroj al Esperantokluboj fare de la gelernantoj. Sur muron en la lernejo ni fiksis poŝtkeston. Iam kaj iam ni metas en ĝin duonpretan korespondaĵon, kiu konsistas el koverto kun fotokopiita paĝo de poezilibro, klarigletereto kaj poŝtkarto. Sur la koverto estas jam skribita la poŝtadreso de la ricevonto. Ni anoncas, ke jen en la poŝtkesto ekaperis korespondaĵo. La tasko de interesita lernanto estas mane kopii la poezion, skribi salutvortojn sur la poŝtkarto, aldoni la propran poŝtadreson kaj mem ekspedi la leteron. Unu respondo el Rusio jam alvenis :) Tiel estas al ni relative facile kontroli sendojn. Ni deziras iam ekspozicii la ricevitajn korespondaĵojn.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2022 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.