Forumo

TemojMetiejoAkuzativo aǔ prepozicio?

laszlo
afiŝita je 2011-11-29 18:01:26

"Mi konas la Fundamenton tre bone kaj konstatas, ke vi ne kapablas respondi la demandon. "
- - - - -

Ĉu vi estas absolute certa, ke vi trastudis Fundamentan Krestomation? - ŝajnas al mi, ke ne...

(Eksmembro) guteto
afiŝita je 2011-11-29 20:05:29

Ĉu vi estas absolute certa, ke vi trastudis Fundamentan Krestomation? - ŝajnas al mi, ke ne...
ne antaŭjuĝu Laszlo kaj neniu estas perfekta eĉ ne vi. Ege miras min
via malvarma racieco. Vidu se vi atakas homojn en maniero ke vi ĉiam pravas
tiam ankaŭ aliuloj instigas defendi sin mem kaj ili fariĝas malafablaj. Amo devas esti ĉiam la unua eco en la vico kaj ne forgesu ĉio havas finon-Viki

laszlo
afiŝita je 2011-11-30 18:10:38

Citaĵoj el Fundamenta Krestomatio, sen komento...

”Ni iru la vojon celitan!”
”Devas ekzisti okcidenta vojo Hindujon.”

laine
afiŝita je 2011-11-30 20:37:05

Mi ne scias, kion Laszlo celas per la ekzemploj el la Fundamenta Krestomatio, sed, koncerne lian respondon al mi ("Ĉu vi estas absolute certa, ke vi trastudis Fundamentan Krestomation?" ) min plej mirigas tio, ke li eĉ ne scias, ke la Krestomatio ne estas la Fundamento. Tio ne estas grava scio por regi la lingvon parole kaj skribe, sed tio estas esenca scio por iu, kiu volas debati surbaze de niaj gravaj fondaj dokumentoj.

Se li tion ne scias, eble ne estas mirige, ke li ne komprenas en kiu forumo li diskutas. Ĉi tie oni diskutu kaj interŝanĝu "diversajn ilojn por pli efika instruado kaj lernado de Esperanto". Ĉi tie oni ne diskutu pri la gramatiko de Esperanto, des malpli instruu eraran aŭ tre malofte uzatan formon de Esperanto aŭ propagandu por ŝanĝoj en la lingvouzo. La temo estas, kiel instrui la lingvon, tian kia ĝi estas. La gramatiko kaj lingvouzo povas esti gravaj temoj, sed nur en kunteksto didaktika: kion kaj kiel oni instruas je diversaj stadio, kio estas malfacila kaj kio memevidenta por parolantoj de iu lingvo kaj kiel superi la malfacilaĵojn, kiajn ekzercojn oni preferas kaj rekomendas pro bona sperto, kian – eventuale mem faritan aŭ malmulte konatan – lernomaterialon oni volas dissemi, kion oni volas demandi al pli spertaj kolegoj, ktp. ktp.

tukero
afiŝita je 2011-11-30 22:25:23

Dankon, Laine.

laszlo
afiŝita je 2011-12-01 21:18:53

”Mi ne scias, kion Laszlo celas per la ekzemploj el la Fundamenta Krestomatio, sed, koncerne lian respondon al mi ("Ĉu vi estas absolute certa, ke vi trastudis Fundamentan Krestomation?" ) min plej mirigas tio, ke li eĉ ne scias, ke la Krestomatio ne estas la Fundamento.”
- - - - -

Se vi legintus miajn ceterajn alparolojn ĉi-forume kaj en Ipernity, vi certe ne skribintus tiaĵon. Do mi tiun supre cititan reagon konsideras kiel provon eskapi deantaǔ kerna problemo.

Ĉiuj gramatikaj libroj pri Esperanto uzas Fundamenton, Fundamentan Krestomation, Lingvajn Respondojn, kiel fontojn de modelfrazoj por klarigi lingvouzadon. Ne hazarde tiu dokumento nomiĝas ”Fundamenta Krestomatio”. Ĝi enhavas ankaǔ Fundamentan Gramatikon.
Min ne kortuŝas ludado per vortoj.

tukero
afiŝita je 2011-12-05 23:03:40

---Fundamenta Krestomatio enhavas Fundamentan Gramatikon (parton de Fundamento de Esperanto), sed Fundamento de Esperanto ne enhavas (escepte mencion en „Bibliografiaj mallongigoj“) Fundamentan Krestomation (nek P(I)V-on nek PAG-on nek PMEG-on ktp), ĉar ĝi (kiel ĉi tiuj) estas postfundamenta, do poste de 1905.---

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.