Forumo

TemojMetiejoPorinstrua lingvaĵo

laszlo
afiŝita je 2011-01-06 10:32:49

Komence mi uzis instrucele la originale kompilitan romeneton Gerda Malaperis, verkita de Claude Piron, sed mi konstatis, ke la lernantoj tro multe baraktadis percepti kaj alproprigi la funkciadon de la planlingvo. Iom cerbumante pri tiu lingvaĵo mi malkovris tiujn problemojn, kiuj malhelpis lernantojn progresi efike dum lernado.

La originala verkaĵo abundis pri salamandraĵoj, elipsaj, mallongigitaj, gramatike mankhavaj frazoj, etnolingvecaj idiomaĵoj, nekonvene elektitaj verboj, prepozicioj, kaj vortordo ne spegulis ian regulon.

Se ne konsideri la elipsajn frazojn, salamandraĵojn, nekonvene elektitajn vortojn, la lingvaĵo estis tamen konforma al Fundamenta Gramatiko, sed samtempe karakterizis ĝin troa, nepermesinda libereco.

Pli poste mi rekompilis la tutan verkaĵon (klopodante gardi la necesajn nuancojn, subtilaĵojn), sed anstataǔante salamandraĵojn per raciaj esprimoj, ŝanĝante elipsajn frazojn per kompletaj, gramatike korektaj frazoj, ŝanĝante nekonvenajn verbojn, prepoziciojn per konvenaj, ĝustaj, reordigante vortordon en frazoj je racia, klara, unusenca vortordo (atentante ankaǔ pri la pozicio de adverboj). Mi metis adjektivojn al antau, dume participojn al post substantivo, pronomo, propra nomo. Mi forigis etnolingvecajn idiomaĵojn (kiujn ne ĉiuj komprenas laǔ sama senco).
Tiel mi ekhavis instrumaterialon, per kiu lingvolernantoj sukcesas signife pli facile, rapide percepti la funkciadon, kaj uzadon de iu ĝusta Esperanto (ĉar ja ekzistas ankaǔ la neĝusta).

Oni devas decidi, ĉu la planlingvo servu en nia mondo la grandan amason de diversetnaj homoj, por povi facile, reciproke kompreni sin, aǔ servu poetojn.

Se la lingvaĵo de la planlingvo gardas sian skemecon, kaj karakterizas ĝin unueca, eleganta vortordo, esprimmaniero, se la planlingvo iĝas sena de elipsaj frazoj, salamandraĵoj, etnolingvecaj esprimoj (kiujn komprenas plej ofte nur la aǔtoro), se en la planlingvo estas uzataj cel-konformaj, ĝustaj verboj, prepozicioj por la respektivaj mesaĝoj, nu, tiukaze oni sukcesos rapide kaj efike percepti la funkciadon de la skemeca planlingvo, kaj sukcesos facile kompili elegant-stilajn frazojn, kiujn frazojn legantoj, aǔskultantoj komprenos rapide kaj precipe ĝuste.

Sed, se la planlingva lingvaĵo celas servi ĉefe poetojn, tiukaze ĝi ja iĝos facila ilo por poetoj, sed samtempe tre malfacila lingvo por granda amaso de diversetnaj homoj, kiuj deziras facile kompreni la trans-landlimajn lingvouzantojn.

Se oni akceptas plenan liberecon en lingvouzado por kompilantoj, tiukaze ili ja povos kompili tekstojn sen multe cerbumi, vortumante plene dise-mise, elipse, gramatike erare, sed tiukaze la adresatoj (legantoj/aǔskultantoj) grave penados kompreni la tro liberece, regul-sene (ĝuste tial ofte ankaǔ erare) kompilitajn tekstojn.

Nenian lingvon eblas efike instrui tiel, se lingvolernantoj jam tuj komence renkontas elipsajn, mallongigitajn, eĉ erarajn frazojn. Pro la elipsaj, mallongigitaj, gramatike eraraj frazoj ili ne sukcesas kompreni la ĝustan lingvofunkciadon, kaj restos eternaj komencantoj.

blazio
afiŝita je 2011-01-06 14:18:00

Dankon pro la informo, atentigu [vi] min, se la teksto (aŭ la paralelaj tektsoj) iĝos legehla[j?]. [Se la telsto ekestos legebla [teksto] kaj la paralela teksto - same [ekestos [legebla teksto]]. . Mi estas certa, ke estos interese (aŭ ĉu denove: intersa?) legi la tekston, kaj ankaŭ estos facile [?] iom lerni viajn ideojn. Saluton [esprimas al vi] - [iu persono, kiu persono estas] Blazio. Pardonu [vi] min pro mia certe malsukcesa eksperimento [kiu estas ĉi tiu ĵusa eksperimento], la teksto kaj viaj ideoj interesas min vere. Estas interesa [ideo] via ideo pri la punkto 'ne uzi elpisajn frazojn komence'. Ankaŭ mi havas ian ideon pri "komencaj frazostrukturoj", ne ĝuste ĉi tiun [ideon], sed estas al mi priksima la pli vasta ideo, ke oni konsideru la frazostrukturojn. ĉe instruado de Esperanto al komencantoj, sepcaile. Ĉion bonan [mi deziras al vi, László]. - Blazio

tukero
afiŝita je 2011-12-23 23:30:43

La mia opinio necesas establi metalingvon en Esperanto, kiu kiel eble plej precize difinas lingvistikajn terminojn ne nur de Esperanto, sed ankaŭ de ĝiaj fontlingvoj. Ĝi krome ebligu konsideron de la kompara lingvistiko. Fonetike ĝi uzu la IFA (Internacian Fonetikan Alfabeton).

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2019 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.