Forumo

TemojNovaĵoj kaj anoncoj de la membrojInstruvojaĝo de Petra Smidéliusz en Sud-Ameriko

Katalin
afiŝita je 2011-03-29 22:10:11

Ni esperas, ke ĉi tie Petra regule aldonos informojn pri siaj kursoj (kie, kion, por kiom da homoj ŝi faris) kaj kelkaj el la partoprenintoj komentos ŝian laboron. Ni esperas legi ekzemplojn pri instruvojaĝo, ties enhavo, ĝojoj kaj malfacilaĵoj el pedagogia vidpunkto. Kvaknakm iom malfrua ideo, je unu semajno post la ekvojaĝo, sed ankoraŭ - espereble - rekonstruebla itinero. Ĉu?
La ĝeneralajn spertojn kaj raportojn oni povas legi en ŝia blogo: http://petrasurvoje.blogspot.com/

Katalin
afiŝita je 2011-04-04 10:50:49

Intervjuo kun Petra, farita de komencanto, ĉe kiu ŝi gastis dum kelkaj tagoj.

http://www.youtube.com/watch?v=LkEILW6fZvA

esperanton
afiŝita je 2011-04-08 13:12:08

Prelego en Silvianopolo - Minas-Ĝerajso - Brazilo estis Sukcesa
Pli ol 80 homoj ĉeestis hieraŭ en la Ŝtata Lernejo Magalhães Carneiro en la urbo Silvianopolo por prestiĝi la prelegon de la profesorino Petra Smideliusz. Petra prelegis pri Hungario kaj pri Esperanto.
La prelego komenciĝis kun la muzikprezentado de la muzikgrupo Seresta de Sant´Ana ĉirkaŭe je la 7-a posttagmeze, dum unu horo Petras parolis pri sia patrolando kaj pri la facileco kaj utileco de la lingvo Esperanto.
Ĉeestis en la evento la urbestro de Silvianopolo, S-ro João Batista Beraldo, geinstruistoj kaj anoj de la loka societo.
Poste la prelego Petra respondis kelkajn demandojn de la publiko kaj sekve okazis baldaŭa fotara sesio fermante la eventon.
http://sudminasa.wordpress.com/2011/04/08/prelego/

esperanton
afiŝita je 2011-04-09 15:03:35

Prelego en Sudminasa regiono estis Sukcesa.
La du prelegoj faritaj de profesorino Petra en nia regiono estis sukcesa.
Esperanto, vojaĝoj kaj Hungario estis la temoj de la prelegoj de la simpatia instruistino, disvastigante la internacia lingvo ŝi montris la simplecon de la lingvo kaj la utilecojn en la lernado de Esperanto.
Pli ol 80 homoj ĉeestis en la evento en Silvianopolo kaj 48 homoj en Pouso Alegre.
Asocio Zamenhof tre dankas al ĉiuj partoprenantoj kaj oni ĉefe dankas al profesorino Petra por la instruaj prelegoj!
Dankon Petra!
tri fotoj en la blogo:
http://sudminasa.wordpress.com/2011/04/09/prelegoj_pouso_alegre/

 JPG Alkroĉita dosiero: 10709_1302361414.jpg

esperanton
afiŝita je 2011-04-10 16:38:41

Regionaj ĵurnaloj raportas pri la prelegoj de la profesorino Petra.

Ĉiutaga Ĵurnalo
http://jornaldiariopa.com/impressa/Abril%20-%202011/08042011/Edicao_08_04_2011.pdf
Ĵurnalo de la Ŝtato:
http://jornaldoestado.net/index_arquivos/jornal.pdf

esperanton
afiŝita je 2011-04-10 17:22:03

Jen la raporteco de la Ĉiutaga Ĵurnalo.

 JPG Alkroĉita dosiero: 10709_1302456091.jpg

esperanton
afiŝita je 2011-04-10 17:23:59

Jen la raporteco de la Ŝtata Ĵurnalo

 JPG Alkroĉita dosiero: 10709_1302456239.jpg

Katalin
afiŝita je 2011-04-19 21:18:36

http://www.esperanto.cl/node/175
VISITA DESDE HUNGRÍA HARÁ CHARLAS EN UNIVERSIDADES CHILENAS SOBRE EL ESPERANTO

Durante la segunda quincena de Abril del 2011, visitará Chile la destacada profesora Petra Smideliusz, quien realiza una gira por países latinoamericanos efectuando charlas en medios universitarios y grupos esperantistas locales, sobre el Esperanto y su rol en el mundo de la globalización y comunicación internacional.

Petra es una de las pocas personas en el mundo que habla Esperanto desde su nacimiento pues su padre y su madre son destacados esperantistas y profesores del Idioma Internacional.Ella es profesora de inglés y español, y además habla húngaro, alemán y francés. Es master en las Lenguas y Literaturas Españolas e Inglesas, en la Eötvös Loránd (ELTE), de Budapest.

En su viaje por Chile visitará a los esperantistas de Puerto Montt, Valdivia, Concepción, Curicó, Valparaíso y Santiago; y en alguna de ellas efectuará charlas en una de las universidades locales, alguna de las cuales ya se encuentran confirmadas.

Ya se encuentran agendadas las siguientes intervenciones:

•14 de abril - Puerto Montt, Universidad San Sebastian
•18 de abril - Valdivia, Universidad Austral de Chile
•25 de abril - Concepción, Universidad de Concepción.
•28 de abril- 11 hrs. Auditorio Enrique Fröemel, Universidad de Santiago de Chile, Av. Las Sophoras 175. Estación Central, Santiago.
Esperamos informar de las confirmaciones en las otras ciudades próximamente.

Katalin
afiŝita je 2011-06-07 20:44:42

Mesaĝo, sendita de Paulo Nascentes:

Kompetente gviditaj de Petra, la 3an ĝis la 5a de julio, en sidejo de Cooplem, en Braziljo, okazis prelego pri la novtipa KER-ekzameno (vendrede vespere) kaj trejnsesio pri ĝiaj parolaj kaj skribaj-eroj, sabate kaj dimanĉe de la 9a ĝis la 18a horo. Partoprenis ĝin trideko da diversnivelaj esperantistoj. Cooplem estas kooperativo pri fremdlingva instruado, kun dekoj da lernejoj en Braziljo, do, la plej taŭga loko por la realigo de tiu evento.
Vendrede la prelegeto temis pri ĝeneralaj informoj pri la julie okazonta ekzamensesio en Braziljo, pri la enhav-postuloj kaj kelkaj praktikaj kaj utilaj konsiloj al la kandidatoj. La planataj aktivaĵoj por sabato kaj dimanĉo tiam anonciĝis.
Sabate pluraj taskoj estis proponitaj al la ĉeestantoj grupigitaj laŭ iliaj niveloj. Dum la tuta tago eblis al ĉiuj sperti la parolan parton, laŭ motivigaj aktivaĵoj, nome la antaŭkomisiona sinprezento, priskribo de bildoj, komunikaj situacioj kaj eĉ varmaj debatoj pri instigaj temoj kun antaŭlistigo de favoraj aŭ kontraŭaj argumentoj. Ĉiu diskuto entuziasmigadis kaj paroligadis eĉ la plej timemajn, kiuj tamen sentis sin kuraĝaj iri antaŭen sur la podion kaj defendi siajn poziciojn.
Dimanĉe, la trejnado estis pri la skriba parto kaj estis analizataj la plej oftaj eraroj kaj ĝiaj kaŭzoj. Aparte laŭdinda estis la fakto, ke Petra samtempe montriĝis rigora pri ĉies atento dum ekspliko de iu punkto kaj ankaŭ fleksema por 'flari' en la aero la veran bezonon de la grupo kaj proponi elekton de alternativoj. Kiam do fine de la trejnsesio, ŝi diris al mi, ke tiu estis la unua tiutipa seminario, kiun ŝi gvidadis, mi malsukcesis ne gapi! La profesinivelo evidentiĝis al pluraj ĉeestantoj, precipe al tiuj pli spertaj pri lingvoinstruado.
Gravan atingon mi ne rajtas lasi mencii, tio ke dimanĉe, de la deka ĝis la deka kaj duono, Petra estis intervjuata de profesoro Devanizio, estro de Cooplem, antaŭ cento da lingvoinstruistoj tie kunsidantaj dum asembleo. Profesoro Josias tradukis la respondojn, sed tio montriĝis preskaŭ nenecesa por kelkaj frazoj, certe facile kompreneblaj de kelkaj.
La eventon certe multe profitis ni ĉuj. Bonan ekzamenon ni povas antaŭvidi por julio kaj en Braziljo kaj en Sanpaŭlo dum TAKE.

 JPG Alkroĉita dosiero: 4_1307531470.jpg

blazio
afiŝita je 2011-06-08 06:09:40

Gratulon al la granda sukceso, kaj al PETRA, kaj al la lokaj (Brazilaj kaj Braziljaj) esperantistoj, kiuj volis kaj sukcesis atentigi pri ŝia veno ankaŭ neesperantistojn kaj proksimfakulojn! Ĉu iu el Sombathejanoj (krom mi, eksa) legas informojn pri sukcesoj de Petra? - Urbo Szombathely [sombathej) situas en okcidenta parto de Hungarujo, kie loĝis, laboris aŭ loĝas, laboras esperantistoj kiel d-rino Katalin KOVÁTS, [kova:ĉ], d-rino Judit HOMPASZ [hompas], Petro HOMPASZ, Petro MURÁNYI, Jozefo NÉMETH. Piroska SZABÓ [sabo:] diversnivele kaj diverstempe tre aktivaj esperantistoj, kiuj certe kun mi deziras nun pluan sukceson al PETRA, kiu fariĝis "plej monda", kaj tre sukcesa.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.