Forumo

TemojMovadoKER-ekzamensesioj en Brazilo

pnascentes
afiŝita je 2011-07-07 15:17:59

Informojn pri KER-ekzamensesioj en Braziljo kaj San-Paŭlo mi publikigis en pluraj brazilaj diskutlistoj. Jen ili: http://edukado.net/novajhoj?id=144 Konstateblas, ke multaj komentarioj venis el diversaj interesatuloj. Antaŭ la eblo nialande aprobiĝi leĝon pri la instruado de Esperanto kiel nedeviga studobjekto por mezgradaj lernejanoj (leĝo Cristovam Buarke), la diskuto pri ĝiaj diversaj flankoj kaj perspektivoj estas oportuna. Informis Paulo Nascentes.

Katalin
afiŝita je 2011-07-08 20:53:01

Dankon, Paolo, pro la informoj.
Mi ĵus publikigis la lastan bonan novaĵon rilate al la leĝpropono.
jen ĝi: http://edukado.net/novajhoj?id=145

pnascentes
afiŝita je 2011-07-09 14:44:45

Informojn pri KER-ekzamensesioj en Braziljo kaj San-Paŭlo mi publikigis en pluraj brazilaj diskutlistoj. Jen ili: http://edukado.net/novajhoj?id=144 Konstateblas, ke multaj komentarioj venis el diversaj interesatuloj. Antaŭ la eblo nialande aprobiĝi leĝo pri la instruado de Esperanto kiel nedeviga studobjekto por mezgradaj lernejanoj (leĝo Cristovam Buarke), la diskuto pri ĝiaj diversaj flankoj kaj perspektivoj estas oportuna. Informis Paulo Nascentes.
PS.: Republikigita pro antaŭa misuzo de akuzativo en la esprimo 'aprobiĝi leĝo'.

pnascentes
afiŝita je 2011-07-09 14:48:11

Koran dankon, Katalin, pro via informo. Espereble al vi plaĉos la urbo San-Paŭlo kaj la 'kongresego' TAKE/BKE/BEJO. Brakume, Paŭlo

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.