Forumo

TemojVendas - aĉetas - donacas - serĉasSerĉas: "La knaboj de Paŭlo-strato"

Katalin
afiŝita je 2010-06-06 20:33:23

Mi kolektas diverslingvajn kaj diverseldonajn ekzemplerojn de la fama hungara romano de Ferenc Molnár : Pál utcai fiuk (Knaboj de la Paŭlo-strato)
Mi celas kunmeti ekspozicion kaj rondirigi ĝin en lernejoj, bibliotekoj por ankaŭ tiel atentigi pri la multlingveco de nia mondo kaj la forto de literaturo, kiu pere de tradukaĵoj transportas kulturon.
La kolekton mi planas kunmeti pere de esperantistoj, kiujn mi petas enskribi kelkajn vortojn en la libron en ilia nacia lingvo kaj en Esperanto.
Kompreneble helpo de ne-esperantistoj ankaŭ bonvenas.
Se vi havas tiun libron aŭ povas por mi aĉeti ĝin, bv unue rigardi, ĉu ĝi jam troviĝas en la kolekto:
http://www.ipernity.com/doc/katalin.kovats/album/134972, kaj se ne, kontaktu kaj koresponde interkonsentu kun mi pri la sendo.
Mi pretas pagi la kostojn mone aŭ per libroj.
Se vi venos al UK, persona transdono de la libro eĉ pli bonas.
Dankon pro la helpo ankaŭ tiel propagandi Esperanton kaj la kulturon.

 JPG Alkroĉita dosiero: 4_1275856403.jpg

Enriko51
afiŝita je 2020-06-20 16:55:06

Saluton, estimata Katalin,
nur hodiaŭ mi legis vian interesan mesaĝon.
Ĉu via kolekto estas jam kompletita?
En nia Nacia Biblioteko, en Massa, Italio, ni havas nur la du eldonojn en esperanto: tiu de Hungara Esp. Asocio kaj tiu de Heronsgate.
Mi interesas pri via artikolo ktp pri kiu vi skribis ĉi tion ligilon en ipernity: http://www.edukado.net/subject/19548 sed bedaŭrinde ne plu funkcias. Ankoraŭ, mi ne sukcesis eltrovi vian artikolon en la paĝoj de edukado.net .
Mi antaŭdankas vin se vi povus doni novan ligilon aŭ la PDF-dosieron de via artikolo ( enricoborrello@gmail.com ).
Korajn salutojn,
Enrico Gaetano Borrello

Katalin skribis:

afiŝita je 2020-06-20 23:22:05

Enriko51 skribis:
Saluton, estimata Katalin,
nur hodiaŭ mi legis vian interesan mesaĝon.
Ĉu via kolekto estas jam kompletita?
En nia Nacia Biblioteko, en Massa, Italio, ni havas nur la du eldonojn en esperanto: tiu de Hungara Esp. Asocio kaj tiu de Heronsgate.
Mi interesas pri via artikolo ktp pri kiu vi skribis ĉi tion ligilon en ipernity: http://www.edukado.net/subject/19548 sed bedaŭrinde ne plu funkcias. Ankoraŭ, mi ne sukcesis eltrovi vian artikolon en la paĝoj de edukado.net .
Mi antaŭdankas vin se vi povus doni novan ligilon aŭ la PDF-dosieron de via artikolo ( enricoborrello@gmail.com ).
Korajn salutojn,
Enrico Gaetano Borrello
Saluton kaj dankon pro via interesiĝo.
Mi kontrolis en Ipernity kaj la albumo kun al fotoj kaj la artikolo estas publikaj, do, teorie videblaj pro ĉiuj.
Mi ne trovas la problemon.
Tamen jen la artikolo denove: http://www.ipernity.com/blog/katalin.kovats/163208
Jen kolekto en FB, se vi havas tie konton: https://www.facebook.com/edukadonet/media_set?set=a.10201960551805447&type=3
Kaj, jes ja, mia kolekto lastatempe ne multe riĉiĝis, do, eble mi devos denove okupiĝi pri ĝi. Dankon pro al ideo.

Enriko51
afiŝita je 2020-06-22 17:08:56

Koran dankon, Katalin,
ĉi foje mi sukcesis legi la kompletan artikolon en ipernity. Estas tiom interesa ke mi elŝarĝis ĝin kaj konservas por eblaj uzoj rilate al la Nacia Esperanto Biblioteko de Massa, Italio, kie mi volontulas.
Kompreneble mi petos vian konsenton.
Saluton,
Enrico Gaetano Borrello - Massa Esperanta Grupo

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.