Forumo

TemojEkzamenojTUTMONDA SKRIBA Ekzameno (9a de junio 2012)

Katalin
afiŝita je 2012-03-07 01:14:56

KOMUNIKAĴO por la organizantoj de sesio

Ĝis la komenco de marto aliĝis al la kampanjo 16 lokoj, el 11 landoj de Eŭropo, Azio kaj Latin-Ameriko.
• Tuluzo, Parizo, Liono, Fontaine-Grenoblo, Arras, Limoĝo kaj Avinjono el Francio,
• Jekaterinburgo el Rusio,
• Herzberg el Germanio,
• La Chaux-de-Fonds el Svislando
• Vicenza el Italio
• Helsinko el Finnlando
• Kopenhago el Danio
• Lesjofors el Svedio
• Tokio el Japanio kaj
• Tijuana el Meksiko.

La intereso pri la aranĝo kuraĝigas nin doni pli da atento al la ekzamenoj kaj samtempe kapti la okazon fari propagandon al nia lingvo.
Tiucele ni proponas al la organizantoj de la sesio pripensi la sekvan ideon kaj esprimi ĉu ili pretas kunlabori ankaŭ tiusence en la kampanjo.

Laŭ la regularo la ekzameno devus havi eksteran gvidanton, protektanton de la ekzameno, kiu garantias la purecon kaj laŭregulan okazigon de la evento.
Tio signifas , ke tiu persono fariĝos honora kunlaboranto kaj subskribas deklaron pri la kompreno kaj plenumo de la taskoj kaj reguloj, ricevos la testojn poŝte, alportos ilin al la komenco de la ekzameno, malfermos la sesion kaj laŭeble restos tie dum la tuta tempo aŭ almenaŭ reiros por la fermo kaj prizorgos la sekuran traktadon de la skribitaj testoj. (Pri tiuj detaloj ni sendos apartan klarigon.)

Tiu honora protektanto de la ekzamenoj tute ne bezonas esti esperantisto kaj certe ne povas esti membro de la organizanta klubo, do, kial ne elekti kaj inviti por tiu rolo renoman personon de via loĝloko, estron de lernejo, profesoron de universitato, direktoron de kulturcentro aŭ biblioteko, instruiston de la angla lingvo, advokaton, ĵurnaliston, politikiston aŭ eĉ pastron, ne vere gravas. Ni povas imagi, ke la persono eĉ donas lokon al la ekzmameno en sia instituto aŭ laborejo.

Se vi havas ideon pri la persono, kontaktu lin kaj klarigu, ke via klubo, asocio ŝatus partopreni en la tutmonda ekzamenkampanjo pri Esperanto, organizata de UEA kaj ITK (Lingvoekzamena Centro de la prestiĝa hungara universitato ELTE en Budapeŝto).
Rakontu, ke temas pri konkurso kaj en la ekzamentago rete aperas komunikaĵoj pri la diversaj sesioj, kunligiĝas per fotoj, filmetoj kaj skajpo la diversaj ekzamenlokon. (Ni vere ŝatus, se vi organizus fotadon, filmadon kaj raportadon antaŭ kaj dum la aranĝo.)

Por via loĝloko gravas, ke oni parolos, raportos pri ĝi kaj vi, por ni, esperantistoj gravas ke ĉe vi oni okupiĝos pri Esperanto kaj eventuale raportos en la lokaj gazetoj kaj novaĵportaloj, eventuale en la radio kaj televido pri via konkurs-ekzameniĝo kaj via Esperanto-agado.
Tio donus bonan kaj indan okazon mencii la 125an datrevenon de Esperanto kaj disponigi informmaterialojn, kunmeti etan ekspozicion ktp.
Ni povas helpi vin kun konkretaj ideoj.

Resume, la nuna demando estas, ĉu vi pretas tiumaniere doni pli da reflektorlumo por Esperanto kaj por la ekzameno en via loĝloko.

Bv. esprimi viajn opinion kaj ideojn respondante la sekvajn demandojn.

1) Ĉu vi pretas aŭ ne?
2) Kiun vi planas, eĉ eble jam sukcesis konvinki akcepti la rolon de la honora protektanto de la ekzameno. (Nomo, posteno, pozicio, eventuala foto ktp.)?
3) Kiugrade pretos la persono engaĝiĝi kaj helpi? (Nur malfermas la sesion, akceptas ankaŭ ricevi la testojn, deĵori dum la ekzameno, fine helpi sekurigi la testojn, ktp.)?
4) Kie okazos la ekzameno?
5) Kiujn propagandeblojn vi planas apliki, preparas por la sesio?
6) Ĉu vi povos sendi fotojn, filmi la komencon kaj la finon de la ekzameno, skajpe aŭ rete sendi raporteton jam dum la sesio aŭ poste)?

Bv. sendi viajn respondojn mesage aŭ / kaj skribu ilin en la forumon, ke el la respondoj ankaŭ aliaj povu ricevi ideon kaj ni sukcesu kunlabori.

Necesas tamen aldoni, ke la ekzamenon, kompreneble, eblas organizi sen tiu publika elpaŝo, simple kaj silente, kun la kontrolo de persono ekster via klubo kaj asocio.

kristof
afiŝita je 2012-03-08 11:32:14

Katalin skribis:

1) Ĉu vi pretas aŭ ne?
2) Kiun vi planas, eĉ eble jam sukcesis konvinki akcepti la rolon de la honora protektanto de la ekzameno. (Nomo, posteno, pozicio, eventuala foto ktp.)?
3) Kiugrade pretos la persono engaĝiĝi kaj helpi? (Nur malfermas la sesion, akceptas ankaŭ ricevi la testojn, deĵori dum la ekzameno, fine helpi sekurigi la testojn, ktp.)?
4) Kie okazos la ekzameno?
5) Kiujn propagandeblojn vi planas apliki, preparas por la sesio?
6) Ĉu vi povos sendi fotojn, filmi la komencon kaj la finon de la ekzameno, skajpe aŭ rete sendi raporteton jam dum la sesio aŭ poste)?
Saluton Katalin,
bonas via propono, sed ni ankoraŭ ne povas diri ĉu ni kapablos realigi tiun elpaŝon. Tio postulos plian laboron… kaj nia forto estas limigita.
Ĝis baldaŭ!

pjer
afiŝita je 2012-03-11 22:11:04

Jes en Limoĝo, la ekzameno okazos en ĉambroj de la urbodomo mem, kiujn ni jam rezervis. Kaj mi provos havi eksteran kontrolanton por la sesio kaj, kompreneble kontaktos ĵurnalistojn, regionan televidon FR3... ĝis, Pjer Tel Buvje.

rosemarie
afiŝita je 2012-03-23 20:48:57

En Avinjono (Francio) okazos sesio pri la Tutmonda skriba ekzameno. La direktoro de la Kultura Socia Centro akceptis tre afable esti la protektanto de la ekzameno, ricevi la testojn, malfermi kaj fermi la sesion,kontroli, ke ĉio bone okazos.

Katalin
afiŝita je 2012-03-23 21:04:55

rosemarie skribis:
En Avinjono (Francio) okazos sesio pri la Tutmonda skriba ekzameno. La direktoro de la Kultura Socia Centro akceptis tre afable esti la protektanto de la ekzameno, ricevi la testojn, malfermi kaj fermi la sesion,kontroli, ke ĉio bone okazos.
Gratulojn, Rosemarie.

isksanjo
afiŝita je 2012-04-13 00:38:23

Kara Katalin,

Mi nun komprenas, ke en Japanio la ekzameno okazu ekde la 16a horo laŭ loka tempo. Fakte pri la tempo mi iom
hezitis. Ĝis nun neniu aliĝis en ambau urboj (Tokio kaj Oosaka), sed ni vaste alvokas japanajn esperantistojn
ekameniĝi, do mi kredas, ke certe sukcesos ĉi-foja ekzamensesio ankaŭ en Azio.

Amike,
Tieko

Katalin
afiŝita je 2012-05-06 20:50:35

Mirella De Martini, organizanto de la Tutmonda sesio en VICZENZA / Italio skribis:
"Hierau ni elmetis afiŝon pri la KER-ekzameno por ke la preterpasantoj sur strato Corso Palladio en Viczenza vidu kion ni faros. Kvankam iom malbele aspektas, tamen la bildojn mi sendas al vi.

Vidu mem la aldonitan foton.

 JPG Alkroĉita dosiero: 4_1336337434.jpg

Katalin
afiŝita je 2012-05-06 20:53:12

Karaj kandidatoj kaj organizantoj en Vicenza. Mi kore gratulas kaj dankas vin pro la ideo, ago kaj la raporto.
Estas ĝuste tio, kion mi celis: montri al la ekstera mondo kiel ni agas dise en la mondo, tamen kune, pere de unu lingvo.
Estas tre bone ke vi aldonis la mapon, kaj aldonis supren de la afiŝo ankaŭ itallingvan tradukon.

BRAVO!!!!!

frans
afiŝita je 2012-05-15 18:07:12

En la listo de "pagoj, vojaĝoj" estas erara kvanto de kandidatoj en Helsinki. Devas esti 9.

Sal.
Sylvia

Katalin
afiŝita je 2012-05-15 18:15:36

Tute prave, dankon, Sylvia. Mi jam korektis la eraron.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.