Forumo

TemojEkzamenojTUTMONDA SKRIBA Ekzameno (9a de junio 2012)

Katalin
afiŝita je 2012-05-17 21:55:00

NE PLU EBLAS ALIĜI!!!

La 9an de junio okazos Tutmonda sesio de la KER-ekzamenoj en 29 lokoj de 17 landoj, dise en la mondo.
Eblis aliĝi: en Eŭropo ĝis la 15a de majo, ekster Eŭropo ĝis la 10a de majo.
Intervjuon kun K. Kovats inter aliaj ankaŭ pri la Tutmonda ekzamensesio vi povas aŭdi. en la Pola Retradio / programo de la 4a de majo 2012.

La fina sumo de la kandidatoj estas 380.
Jen la 29 urboj kie okazos sesio:

1 Tecámac (Meksiko) 42
2 Moskvo (Rusio) 34
3 Jekaterinburgo (Rusio) 22
4 Fontaine-Grenoble (Francio) 21
5 Kuritibo (Brazilo) 19
6 Arras (Francio) 18
7 Liono(Francio) 17
8 Tuluzo (Francio) 15
9 Limoĝo (Francio) 15
10 Tokio (Japanio) 14
11 Bonaero (Argentino) 13
12 La Roche sur Yon (Francio) 13
13 Clermont-Ferrand (Francio) 12
14 Busan (Sud-Koreio) 12
15 Kuala Kangsar (Malajzio) 10
16 La Chaux-de-Fonds (Svislando) 10
17 Avinjono (Francio) 9
18 Tijuana (Meksiko) 9
19 Helsinko (Finnlando) 9
20 Senta (Serbio) 8
21 Kopenhago (Danio) 8
22 Herzberg (Germanio) 7
23 Vicenza (Italio) 7
24 Kalio (Kolombio) 7
25 Oosaka (Japanio) 6
26 Lesjofors (Svedio) 7
27 Riga (Latvio) 6
28 Torino (Italio) 5
29 Parizo (Francio) 5

Informoj pri la testoj, kiuj survojas legeblas ĉi tie: http://www.edukado.net/ekzamenoj/ker/tutmonda/tabelo

Katalin
afiŝita je 2012-05-23 20:21:58

Jean-Pierre Boulot raportas el Clermont-Ferrand:

Ne-esperantista protektanto/Honora gasto estos ĉe ni Seigneuric Danièle
Vic-g'enerala Sekretario de la franca Federacio de UNESKO-KLUBOJ

Ŝi interesiĝas pri Esperanto kaj paco. Ŝia helpo rememorigos pri la rilatoj Esperanto/Unesko
Ŝi ĉestos la ekzamenon / estos menciata en informaĵo sendota al loka televido/ loka radio/ regiona ĵurnalo.

Mireille
afiŝita je 2012-05-31 11:18:15

COMMUNIQUE DE PRESSE

émanant de la Société Suisse d’Espéranto (SES)

xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

9 juin 2012 : Une session d’examens simultanés d’espéranto pour 380 candidats dans 29 villes de 17 pays

Pour toute la Suisse : La Chaux-de-Fonds

En 2006, l’espéranto a obtenu son accréditation dans le Cadre Européen des Langues par le Conseil de l’Europe. L’Association Universelle d’Espéranto (UEA) a publié le manuel de base de cette instance et les termes techniques ont été fixés. Les espérantophones ont donc la possibilité de passer des examens de langue et de recevoir un diplôme reconnu dans les Etats de l’Union Européenne et dans d’autres pays.

Un écrit dans 3 niveaux différents aura lieu le samedi 9 juin simultanément dans le monde entier. En Suisse, une dizaine de personnes de Suisse et de France voisine se rendront à La Chaux-de-Fonds pour passer cet examen.

Lieu : Centre de Documentation et d’Etudes de la Langue Internationale, CDELI, bibliothèque de la Ville de La Chaux-de-Fonds, Progrès 33, deuxième étage. Interphone à l’entrée nord.

Heure : samedi 9 juin dès 8 heures 30. Dès 9 heures : examens, silence.

Il faut relever que le Cadre Européen des Langues n’est plus purement européen, vu l’accréditation du chinois, du japonais, du coréen, de l’arabe et de l’espéranto.

Xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

Mireille Grosjean
Co-présidente de la Société Suisse d'Espéranto
Présidente de la Commission Internationale des Examens
Actuellement au Japon, sera responsable de la session à Oosaka.

Personne à disposition des journalistes et responsable de la session suisse :
Madame Monika Molnar, 079 790 17 89, 032 961 15 75
Vice-présidente de la Commission Internationale des Examens
Co-responsable de l'Ecole de La Grande Ourse

Kyoto, 2012-05-31

Katalin
afiŝita je 2012-05-31 11:19:36

Gratulojn kaj dankon ....

Petra
afiŝita je 2012-06-03 17:18:04

Dankon, Mireille!! Mi uzis vian francan tekston por verki similcelan komunikaĵon en la hispana por la bonaeraj ĵurnaloj. Petra

frans
afiŝita je 2012-06-06 13:58:15

Kara Katalin
Nun ni havas honoran protektanton. Li tamen estas esperantisto, kaj ne neesperantisto kiel vi proponis.Li estas s-ro Arvo Karvinen, kiu estas la prezidanto de LIBE, Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj, do la plej altranga persono en esperantujo loganta en Finnlando nuntempe. Li tre forte klopodas havigi studantojn de Esperanto precipe inter blinduloj en diversaj landoj. Ankau mi gvidis studgrupon de Steleto, la societo de blinduloj en Finnlando kaj modifis la libron Esperanto Mutkattomasti (Esperanto en rekta metodo de Stano Marcek) lau la propono de Arvo Karvinen. Li ankau "apartenas" al la ekzamenloko, kiun posedas la Helsinkia distrikto de viddifektitoj. Arvo Karvinen membras en tiu societo kaj laboris por rekonstrui gin post la tempo kiam gi estis laborejo de blinduloj.
Arvo Karvinen malfermos nian sesion antau via malfermo, antau la 10a horo.
amike
Sylvia el Helsinko, Finnlando

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.