Forumo

TemojNovaĵoj kaj anoncoj de la membrojMemore al Josef Ŝemer

Nyegosh
afiŝita je 2012-03-30 18:56:54

Tre malĝojiga, korŝira novaĵo. Mi ekkonis Josi en 1996 dum la Montpeliera UK kaj poste re-renkontis lin ĉe la Tel-Aviva UK (2000). La lasta fojo estis Bjalistoko (2009) kie mi pasigis kelkajn horojn kun li dum tuttaga ekskurso. Poste mi ĝuis la judajn ŝercojn kiujn li regule dissendis retpoŝte. Ni laste interŝanĝis mesaĝojn la 18-an de januaro, la tago kiam li anoncis paŭzon en lia dissendado. "Espereble la paŭzo ne estos tre longa" li skribis al siaj ŝerc-ricevantoj. Nun ni scias: estos iom pli longa ol ni supozis... Tiel bonkora, ĝojplena, sprita, babilema, agema homo! Vere granda perdo por la Esperanto-movado. Adiaŭ, kara Josi.

Ina
afiŝita je 2012-04-08 11:54:07

Ankau mi tre bedauras lian tiel fruan morton.Jam en 1999 ni konatiĝis.rilatis al preparlaboroj de UK kaj poste estis kelkfoja kontakto. Sed pleje mi memoras nian postkongresan (post la Bialistoka kongreso) komunan vojaĝon al Krakovo kaj kadre de tio al "Auschwitz", kortushegaj emociigaj momentoj vidalvide de nekredeblaĵo kaj vi sukcesis paroli tiam, kaj ni, la tuta grupo estis plenkore skuita tremegante pri la siatempaj okazaĵoj, situacio preskau ne eltenebla! Kaj en la buso poste vi, Josi, vi povis denove esti vi, frarante ŝercojn. Josi, mi dankas al vi!
Kaj mi donas la manon kondolence al lia filo.
Ina

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.