Forumo

TemojNovaĵoj kaj anoncoj de la membrojMemore al Josef Ŝemer

Katalin
afiŝita je 2012-03-30 00:34:38

Kun trista koro mi informas vin ke la 29an de marto forpasis nia aktiva membro kaj subtenanto Josef Shemer (61). La internacie konata kaj ŝatata Josi estis unu el la pilieroj de la israela movado dum pli ol kvar jardekoj. Li estis longjara redaktoro de la revuo "Israela Esperantisto", antaŭa prezidanto de ELI kaj nun ĝia sekretario kaj kasisto. Dum multaj jaroj kaj ĝis nun li senlace gvidis la Tel-Avivan klubon kaj estis UEA-delegito en Tel Avivo.
Ni ne plu renkontos lin dum la universalaj kongresoj, ne plu legos liajn ĉiam ridigajn judajn ŝercojn kaj ne ridas kune dum longaj promenadoj kaj ekskursoj.
Josi en januaro havis greftadon en la osta medolo kaj komence de marto, reveninte el la hospitalo kvankam li estis laca tamen esperplena pri baldaŭa venko kontraŭ la malsano.
Ne li venkis. Multaj el ni perdis tre bonan amikon, la movado veran esperantiston. Ripozu en paco, kara Josi.
Katalin

gildamunoz
afiŝita je 2012-03-30 01:21:37

Mi vere estas ege trista pro lia forpaso, mi ploras...
Mi persone konis lin. Tre afabla persono kiu per siaj ŝercoj ofte instruaj ĉiam ridigis nin. Li volis feliĉigi ĉiujn.
Miajn kondolecojn al la familianoj.

Ripozu pace.

fringilla13
afiŝita je 2012-03-30 02:59:07

Kara Josi!
Antaŭ nelonge vi skribis: "Mi respondos poste, eble eĉ morgaŭ." Via respondo ne venis, ne plu venos... Mi vere kredis, ke vi resaniĝos, eĉ pri via doloro vi scipovis rakonti kun ŝerca distanco. Nun vi ne plu suferas, nur ni malĝojas. Ripozu en paco, kara Amiko!

Ankaŭ mi volas sincere kondolenci la familion de Josi, precipe Ŝauli-n, kiu lastatempe estis peranto inter Josi kaj lia amikaro.

anna_lowenstein
afiŝita je 2012-03-30 06:32:00

Kia ege malĝojiga novaĵo! Li estis ĉiam tiom gajhumora kaj ŝercema, ke ŝajnas apenaŭ eble ke li povus morti tiel juna. Grandega perdo al la israela movado kaj al ni ĉiuj. Miajn kondolencojn al lia filo, kiun mi renkontis antaŭ iom pli ol unu jaro, kiam Josi kaj li gvidis min tra ortodoksa kvartalo de Tel-Avivo dum la Festo de Laŭboj. Josi eĉ venigis nin en laŭbon, por ke ni babilu kun la (iom surprizita) familio. Li mankos.

Lins
afiŝita je 2012-03-30 07:03:05

Kun Joshi Shemer mi de tempo al tempo korespondis, laste inter du restadoj liaj en malsanulejo. Tial min tre malgajigas la sciigo pri lia forpaso. Mi chiam bone memoros lin.
Ulrich Lins

verdeca3
afiŝita je 2012-03-30 07:41:14

Granda malĝojo estas ankaŭ por mi.ĉar ni perdis entuziasman kaj viglan amikon.Lia forpaso estas granda perdo por nia movado.kaj mi opinias ,ke li ĉiam vivas en nia koro pro lia granda kontribuado kaj senlaca laboro por nia movado.

laine
afiŝita je 2012-03-30 08:01:49

Kia ega perdo! Simpatia, laborema, homo, kiu restos kara en nia memoro.

goberiko
afiŝita je 2012-03-30 10:59:05

Mi neniam renkontiĝis kun li persone, sed mi ege ĝuis lian sendadon de judaj spritaĵoj en Esperanto, kiu plifeliĉigis mian retpoŝton. Mi tristas por tiu novaĵo.

verdulino
afiŝita je 2012-03-30 12:44:51

Mi ĉiam ĝojis kiam mi ricevis retpoŝte la ŝerĉojn de Jozef Ŝemer, kaj nun mi malĝojegas pro lia forpaso kaj sendas al la familianoj kaj geamikoj miajn plej sincerajn kondolencojn.Silvia Garnero el Italio (verdulino por Edukado.net)

Ronaldeto
afiŝita je 2012-03-30 15:35:45

Mi tre bedaŭras, ke mi ne konis lin persone kaj nun mi des pli bedaŭras, ke li forpasis kaj nun lasas gravan truon en la esperantistaro de Israelo. Ni funebru.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.