Forumo

TemojMetiejoDuonhora inico pri Esperanto

kristof
afiŝita je 2012-06-28 13:50:14

Saluton!

Venontan sabaton, mi prezentos duonhoran inicon pri Esperanto kadre de ekologia festivalo.
Mi ne faros tion por la unua fojo. Kutime, mi komencas salutante kaj prezentante min en esperanto. Mi petas de la ĉeestantoj, ke ili faru same. Mi ankaŭ instruas kelkajn frazetojn por kompletigi tion (mi estas… , mi laboras en…, mi loĝas en…) laŭ la disponebla tempo. En dua parto, mi ne vere instruas sed mi prezentas nacilingve (sed ankoraŭ uzante multajn ekzemplojn) kelkajn gramatikaĵojn por sentigi la simplecon kaj la potencon de la lingvo. Mi ofte uzas por tio panelojn tiucele faritajn de UFE.

Mi sciemas, ĉu iuj el vi havas sperton fari tiajn mallongajn prezentojn. Kiel vi faras? Ĉu vi trovis efikajn trukojn, havas konsilojn, ktp… ?

Katalin
afiŝita je 2012-06-28 13:58:42

Christophe, bv. vidi tiun ĉi fadenon kaj se estas pliaj demandoj, mi volonte helpos.
Sukceon, Katalin
http://edukado.net/komunumo/forumo?f=290

kristof
afiŝita je 2012-06-28 15:41:27

Dankon Katalin!

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.