Forumo

TemojInterkultureKiel infanoj desegnas la sunon? Ruĝe? Flave?

Per kiu koloro infanoj en via lando desegnas la sunon?

Mireille
afiŝita je 2012-07-14 01:00:11

En diversaj eŭropaj landoj la infanoj kutimas desegni la sunon flave. En Japanio la infanoj kutimas desegni la sunon ruĝe. Antaŭ longa tempo du esperantistinoj infanĝardenistinoj estis plumamikinoj. Unu vivis en Japanio, unu vivis en Svedio. Ili interŝanĝis desegnaĵojn de siaj lernantoj. En la sveda klasoĉambro japanaj desegnaĵoj kun ruĝa suno ornamis la murojn. En la japana klasoĉambro svedaj desegnaĵoj kun flava suno ornamis la murojn. Post iom da tempo la instruistinoj povis observi, ke kelkaj japanaj infanoj fojfoje desegnis la sunon flave, kaj ke kelkaj svedaj infanoj fojfoje desegnis la sunon ruĝe. Tio montras la pliriĉiĝon de la interkulturaj kontaktoj.
Kiam mi rakontis tiun fakton, aŭskultanto demandis al mi, kie precize oni desegnas la sunon flave. Mi ne scias, mi scias nur pri Francio, Svislando kaj Svedio. Sed mi deziras scii precize. Pro tio mi lanĉas enketon. Bonvolu respondi kaj indiki al mi, per kiu koloro la infanoj en via lando desegnas la sunon. Eble mi sukcesos poste krei mondmapon kun tia indiko.

 JPG Alkroĉita dosiero: 11389_1342227610.jpg

Mireille
afiŝita je 2012-07-14 01:02:13

Ĉar mi bezonas scii pri la LANDO kaj pri la KOLORO, bv respondi per frazo en mesaĝo. Mi tre antaŭdankas.

 JPG Alkroĉita dosiero: 11389_1342227733.jpg

Katalin
afiŝita je 2012-07-14 01:04:12

Hungario - flava suno

Myntsy
afiŝita je 2012-07-14 15:53:20

Finnlando-flava suno

fiskot
afiŝita je 2012-07-14 15:59:20

Kiel infano, samkiel miaj samklasanoj, mi desegnis la sunon flava. Verŝajne ankaŭ hodiaŭ infanoj en Pollando desegnas tiel.

Amike,
Paŭlo el Pollando

(Eksmembro) bojana
afiŝita je 2012-07-14 17:20:40

Ankaŭ en Serbujo kaj aliaj eksaj jugoslavaj respublikoj(Kroatio, Montenegro, Slovenujo, EJR Makedonio kaj Bosnio kaj Hercegovino) infanoj desegnas Sunon flave.

stelamiko
afiŝita je 2012-07-16 07:17:44

'Danaj sunoj' estas flavaj, sendiskute. Dum 37 jaroj mi instruis en la dana popola lernejo, kaj mi neniam havis la okazon vidi ruĝan.

Mireille
afiŝita je 2012-07-17 06:02:22

Laŭ mesaĝo de Hassano Ntahonsigaje en Burundo oni desegnas la sunon flave.

Mireille
afiŝita je 2012-07-17 22:48:53

Laŭ kolego LEE Jung Kee la koreaj infanoj desegnas la sunon RUĜE.
2012-07-19

carlosedepaula
afiŝita je 2012-07-18 22:11:07

Brazilo - flava suno

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.