Forumo

TemojInterkultureKiel infanoj desegnas la sunon? Ruĝe? Flave?

Per kiu koloro infanoj en via lando desegnas la sunon?

fringilla13
afiŝita je 2012-07-19 17:39:31

Jes, ankaŭ hodiaŭ infanoj en Pollando desegnas la sunon flava.

Mireille
afiŝita je 2012-07-19 23:16:30

Laŭ diskuto kun Sinjorino Gong en Kunming, Ĉinio, (2012-07-19) la ĉinaj infanoj desegnas la sunon RUĜE.

Mireille
afiŝita je 2012-07-20 07:09:31

Dum diskuto kun Sinjorino Hui WANG "Sunlumo" el Ĉinio (interna Mongolio) en Kunming, mi demandis, per kiu koloro ŝi desegnas la sunon. Ŝi respondis: "La suno havas oran koloron." Mi devis plu demandi, kion ŝi farus, se ŝi havus nur flavan kaj ruĝan kolorojn. Tiam ŝi respondis: RUĜE.
2012-07-20

Drahotova
afiŝita je 2012-07-23 10:01:24

En Ĉeĥio infanoj la sunon desegnas flave.

Mireille
afiŝita je 2012-07-25 12:35:44

Nepalaj geamikoj diris al mi, ke en Nepalo infanoj desegnas la sunon FLAVE.
2012-07-25

tomoko
afiŝita je 2014-01-21 07:57:29

Japanaj infanoj ordinare desegnas sunon ruĝe,Kelkfoje cinabre.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.