Forumo

TemojEŭropa Tago de LingvojKio estas la Eŭropa Tago de Lingvoj

Katalin
afiŝita je 2012-09-05 08:44:58

Bonvolu vidi la klarigojn, ligojn en la ANONCO.
Ĉi tie ni atendas demandojn, ideojn, raportojn pri via propra agado koncerne tiun tagon, ties eventojn kaj aranĝojn.

Katalin
afiŝita je 2013-09-06 08:58:16

Pasintjare mi petis mian filon enketi en sia klaso pri la parolataj lingvoj de la infanoj. Hejme ni presis multajn etikedojn (de tiu ĉi paĝo: http://edl.ecml.at/Participate/Materials/StickerandPins/tabid/1528/language/en-GB/Default.aspx) kaj li kunportis al la kalso. La infanoj povis elekti siajn lingvojn kaj surmeti la ŝildon. Eble ĉi-jare ni denove faros same en la nova lernejo de nia filo.

 JPG Alkroĉita dosiero: 4_1378457896.jpg

Koninda
afiŝita je 2015-09-07 15:27:43

Mi ne trovis manieron vidi la jam registritajn eventojn, kiuj rilatas al Esperanto. Mi legis la "klarigon" pri kiel partopreni en la retejo de la Eŭropa Tago de Lingvoj, kaj ĝi estas tre minimuma. Mi legis la priskribojn de pluraj eventoj, en la angla lingvo, kaj ili ne inspiris min al imitado. Do, ŝajnas al mi ke estus facile superi la eventojn, pri kiuj mi legis. Tio estas bona novaĵo.

Tamen, mi ankoraŭ ne sufiĉe komprenas la celon de la afero, kaj kio estus taŭga evento. Ĉu oni rajtas proponi eventojn, en kiuj la partoprenantoj ne estas en la sama loko, sed nur interagas rete? Ĉu iu povas doni pliajn ekzemplojn de bonaj eventoj, ĉu el antaŭaj jaroj, ĉu el la nuna? Dankon.

Katalin
afiŝita je 2015-09-07 15:43:17

DErek, dankon pro viaj demandoj. Eblas tamen vidi la ĝisnunajn anoncintoj de siaj programoj en la tuj indikota paĝo, sed vi iom devas atendi iom ke la listo aperu sub la mapo. La aranĝoj aperas po 10 ... aparte la lokaj kaj retaj.... La reta listo ne funkcias ekz. ni ne videblas, ĉar ni estis tro fruaj... http://edl.ecml.at/Events/EventsDatabase/tabid/1772/language/en-GB/Default.aspx

Eblas registr iun ajn prilingvan aferon en kiu partoprenas societo, alemnaŭ kelkaj personoj organizite. Mi ĵus emtis niajn skajpajn prelegojn de Lee Miller kaj Renato Corsetti kaj morgaŭ sekvos aliaj. Al ili eblas jam aliĝi laŭ nia tabelo ĉi tie: http://edukado.net/ludoj/europatagodelingvoj

Por ni gravas, ke morgaŭ, kiam mi sendos nian denovan peto, ke ili inkludu pli da Esperanto-aferoj, la organizantoj de la la flanko de la Konsilio de Eŭropo ĵus konstatintu ke estas multaj E-eventoj registritaj. Nun pli-mapli unu dekono, kio bonas momente.

Katalin
afiŝita je 2015-09-07 19:36:00

Sur tiu ĉi paĝo sube, dekstre troveblas iu bruŝoru en pluraj lingvoj. Ni tradukis ĝin al Esperanto kaj la 8an de septmebro sendos ĝin al Graz, al la Eŭropa Centro por Modernaj Lingvoj de la Konsilio de Eŭropo.

En ĝi legeblas la sekvaj konsiloj:
Kiel mi povas partopreni en la Tago?
Ĉiuj memboŝtatoj, partneroj kaj individuoj povas organizi aŭ kunorganizi aktivaĵojn kaj rajtas ĉerpi ideojn, materialojn kaj reklamilojn el la ETL-retejo.
KELKAJ IDEOJ
• Organizi eventon kiel lingvokunvenon, feston, turneon, bufedon, ...
• Komenci prilingvan blogon
• Verki e-libron aŭ e-revuon
• Mem krei lingvokvizon por viaj studentoj, lernantoj, najbaroj, amikoj, …
• Organizi konkurson aŭ ludon pri poŝtkartoj, afiŝoj, videoj, fotoj, verkado aŭ kantado
Diskonigu vian eventon kaj registru ĝin en la datumbazon de la ETL-retejo.
Multaj pliaj ideoj kaj materialoj por instruistoj troveblas en http://edl.ecml.at/teachshare.

Koninda
afiŝita je 2015-09-08 15:18:19

Mi registris mian eventon kun la suba enhavo/priskribo:

A web video conference, to discuss elements and options for an Esperanto Theater and Cinema Cultural Festival in 2016. We welcome input from all interested in the concept. We will use the Google Hangouts platform for the discussion, which will take place between 16:00 - 17:00 Mountain Time in the USA, UTC-6 hours. September 26, 2015. To receive an invitation to the web conference, contact Koninda (at) gmail (dot) com.

Reta videa diskuto pri la enhavo kaj ebloj por Kultura Festivalo pri Kino-arto kaj Teatro dum 2016. Ni bonvenigas partoprenon de ĉiuj kun intereso pri la temo. Ni uzos Google Hangouts por la diskuto, kiu okazos inter 16:00 - 17:00, je Monta Tempozo en Usono, UTC-6 hours. La 26a de septembro 2015. Por ricevi inviton al la reta diskuto, sendu retmesaĝon al koninda (ĉe) gmail (punkto) com.

Katalin
afiŝita je 2015-09-08 15:23:26

Koninda skribis:
Mi registris mian eventon
Dankon, Derek, mi tuj diskonigos ĝin, kiam ĝi aperas en la retejo de la aranĝo.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.