Forumo

TemojLingvoinstruado en diversaj landojHungario

Katalin
afiŝita je 2012-11-06 11:21:01

Laŭ la planata lingvoinstrua strategio de la hungara registaro (traktota en novembro 2012 en la Parlamento) oni iamga radikale reformi la lingvoinstruadon, klopodas je pli efika lingvoscio kaj pli da vario en la lingvoelektoj.
Infanoj en la jaraĝo inter 10 kaj 14 devos studi du lingvojn.
La unuan lingvon oni komencu lerni en la aĝo 10 dum po 2-5 lecinoj semajne. La dua fremda lingvo eniras la lernejsistemon por la infanoj de 13-jaraj. La kvanto de lecionoj estu po 3-5 lecionoj semajne.

Laŭ la nova koncepto la unua deviga fremda lingvo estu la germana, kaj ne la angla kiel ĝis nun. Oni opinias, ke la unua lingvo devas esti kompleksa, egale malfacila. Lernante malfacilan lingvon la infanoj alkutimiĝas al la lingvolernado, kaj povos pli facile lerni la aliajn lingvojn. La angla ne taŭgas por tiu celo, ĉar en la komenco de la lingvoinstruado oni tro rapide progresas kaj poste ne emas investi laboron kaj tempon por profunda lernado.

(Kelkaj gazetaraj artikoloj mencias la eblon de la instruado de falia lingvo, ekzemple Esperanto, sed la politikisotoj ne dorloti volas la infanojn per facila propedeŭtik-valora lingvo, sed ĝuste strikte kaj rigore hardigi ilin. )

Do, post la unua lingvo, kiu estu la germana, kiel la dua lingvo povos jam veni la rusa aŭ ajna novlatina lingvo (franca, hispana, itala), sed povos temi ankaŭ pri la ĉina, araba aŭ ajna lingvo de la najbaraj ŝtatoj.

Oni stimulus la lernejojn je instruado ne nur de la germana kaj angla, kaj por tiu celo oni lanĉus "Premion de la Lingva Multkoloreco" por tiuj lernejoj, kie oni instruas la plej maloftajn lingvojn.

Laŭplane ĝis la aĝo 18 en Hungario la junuloj devos sisteme lerni 3 fremdajn lingvojn. Se iu frekventas 8-jaran gimnazion (inter la aĝoj 10 ĝis 18) el la 3 devigaj lingvoj unu lingvo devos esti nepre la LATINA. (Ne forgesu, ke la unua estu la germana).

La lernado de lingvoj estas unu afero, sed je la abiturienta ekzameno aŭ en aĝo 18 la junuloj devas atingi la KER-nivelon B2 kaj la lingvokonon pruvi per kompleksa (skriba kaj parola) lingvoekzamenoj almenaŭ pri unu lingvo.
Ekde la jaro 2017 neniu junulo povos eniri universitaton sen atestilo pri kompleksa, B2-nivela lingvokono laŭ la KER-sistemo.

Ĝis 1989 la rusa estis la unua deviga fremda lingvo kaj instrata ekde la 10a ĝis la 18a jaraĝo. Post 89 la tiamaj instruistoj de la rusa devis transedukiĝi kaj en rapidaj vesperaj kursoj ili transformingis je instruistoj de aliaj lingvoj, ĉefe de la angla kaj germana. Krom ili en la pasintaj tri jardekoj diplomiĝis miloj da instruistoj de la angla, kaj finis siajn studojn ankaŭ alilingvaj fakuloj.
La nova plano de la registaro ŝanas ne pensi pri la disponeblaj instruistoj, ĉar certe ne estas momente sufiĉaj fakuloj pri la ĝenerala kaj tutlanda enkonduko de la germana lingvo.

Aldonendas, ke Esperanto rajtas esti oficiale instruata en ajna lernejo en Hungario, se estas tie diplomita instrusito tie kaj leviĝas intereso pri la lernado de tiu lingvo.

Danke al la Esperanto-fako, kiu funkciis dum ĉ. 40 jaroj en Hungario, momente estas ĉ. 150 displomitaj Esperanto-instruistoj, el kiuj verŝajne la duono povus ekaktivi se montriĝas eblo en la lernejoj. Ili nun jes ja instruas amase la lingvon, sed faras tion private, hejme, kontraŭmone aŭ en privataj lingvolernejoj.
Kvankam multaj en Hungario kritike rilatas al la nova plano de la registaro, la radikalaj ŝanĝoj verŝjane lasos truojn, kie Esperanto kaj ties oficiala instruado ricevos eblojn.
Kiel vi opinias pri la nova plano de la hungaraj politikistoj?
Kia estas la lingvoinstrua sistemo en viaj landoj?
Pri ajna ideo rilata al tiu temo ni povas diskuti en nia FORUMO.

(Eksmembro) bojana
afiŝita je 2012-11-06 13:06:39

Laŭ mia opinio, al tiuj politikistoj estus necese lerni kelkajn lingvojn. Devige je nivelo B2.
Estas simile ĉe ni: la plimultaj volas pli balbuti je la anglan ol paroli bone kaj klare ekz. E-on. Eĉ multaj ne scias kio estas E-to. Ĝenerale ĉe eduksistemo estaas malbone. Oni diras ke ĉ. 20 000 instruistoj je la bazaj lernejoj estas troaĵo (superrestaĵo), jes vi bone legis ĉ. 20 miloj. Aliflanke, en Serbio nun estas pli ol 1,5 da milono(j) analfabetaj. Absurde, ĉu ne. Kiel ja paroli pri Esperanto se multaj politikistoj apenaŭ konas sian nacilingvon. Mi estas tre kolera pro ĉio.

valer
afiŝita je 2012-11-06 13:39:39

- Proponi kaj devigi multajn lingvojn: bona ideo
- Lasi eblon al Esperanto: bonega ideo
- Komenci per la plej malfacila: komplete stulta ideo. Kial ili ne faras tion en la aliaj fakoj?
La muzikistoj komencus studi per la plej malfacilaj kantojn. La etulojn komencus studi matematikon per probabloj anstataŭ kalkulado...

Se iu principo estas morala, ĝi devas estis ĝeneraligebla.

laszlo
afiŝita je 2012-11-06 13:54:44

Pli klare, sen rilati al aĝo, sed al studklaso:
Laǔ tiu edukprojekto, en ĝeneralaj lernejoj (1 – 8 klasoj) lernantoj devos lerni du fremdajn lingvojn: unuan ekde kvara klaso, po tri-kvar horojn semajne, dume duan ekde sepa klaso, po tri horojn semajne.
Kiel unuan fremdan lingvon eblos elekti anglan aǔ germanan, estante proponate laǔ didaktikaj konsideroj tiu pli komleksa kiel unua fremda lingvo (do germana).
En mezlernejo estos devige daǔrigi studadon de tiuj jam komencitaj fremdaj lingvoj.

Jes, germana lingvo estas priorite proponata. Iu ajn kiu konsultas dunganoncojn en EU, spertos tion, ke ĉ. 95% el laborlokoj postulas ne anglan, sed germanan lingvoscipovon.
Kio estas pli grave en EU por iu ŝtatano de inta socialista lando? - ĉu babili rete pere de angla lingvo kun homaro el tuta mondo, aǔ trovi laborlokon pli proksime al naskiĝlando (se jam ne povas trovi laborlokon en propra lando)?

Vojacek
afiŝita je 2012-11-06 19:34:58

En Ĉeĥio oni komecas instruadon per angla linvo kaj ĝi estas ankaŭ kiel la plej grava. La duan lokon havas la germana. Sed precizan aĝon de la lernantoj kaj postulatan finan nivelon mi ne konas. Sed kiaj estas la lingvoscioj de hungaraj politikistoj? Ili certe ne estas lingvistoj aŭ/kaj pedagogoj. Mi havas por ili ankoraŭ unu konsilon: Enkonduki instruadon de matematiko de diferenciala kaj integrala kalkuloj.

bujdoso
afiŝita je 2012-11-06 22:05:09

Mi enketis iun eminentulon, kiu partoprenas traktadon en la plej superaj forumoj pri la nova ideo, ke infanoj lernu unue la germanan. Laŭ li ne estas ŝanco por tia plano.

Katalin
afiŝita je 2012-11-06 23:39:49

Dume evidentiĝis ke ne ĉio estas tiel kiel la novaĵo informis. Kaj la respondeculaj politikistoj kaj la amaskomunikiloj retiris kelkajn aferojn, plie klarigas aliajn, sed la popolo sufiĉe maltrankvilis pro la novaĵo. La atento nun fokusiĝas pri tiu temo en Hungario kaj ĉiu atendas kia estos fine la propono de la registaro kaj kiel decidos la parlamento. Mi mem kaj la hungaraj kolegoj provas informi vin pri la sekvaj paŝoj kaj definitiva decido.

(Eksmembro) retnula
afiŝita je 2012-11-07 07:44:33

Tiuj ŝanĝoj en la eduka politiko de Hungarujo tre surprizis min.
Komencigi la infanon per malfacilaj lingvoj estas malsaĝa ideo.Ĉu la politikaj homoj deziras la feliĉon de nur la elito aŭ de ĉiuj civitanoj?
Kaj kiam la elito fuĝos al Germanujo, ĉu ili ne perdos la bezonatajn elitojn?
Mi ne estas kontraŭ la germana, mi lernas ĝin plezure per esperanta amiko kaj esperanta lingvo.
Pri la angla, mi de tempo al tempo uzas ĝin kaj ĝi estas utila, sed pro la problemoj de mallogiko en la prononco, mi ne taksus ĝin "facila", nek pli facila ol la germana.
Bedaŭrinde ni esperantistoj ne estas la politikaj decidantoj. Se ni estus, esperanto estus la unua.
Ginette

laszlo
afiŝita je 2012-11-07 11:20:25

Necesas fari eksperimentojn kun du grupoj de lernantoj:
Iu el tiuj grupoj lernu unue iun racie kompilitan nepatrinan lingvon, kaj nur post tio lernu ajnan etnan (do ne laǔ racio, sed laǔ tradicio estiĝintan) lingvon.
Dume tiu dua grupo lernu tiujn du lingvojn laǔ inversa vicordo.

Ĝis kiam oni parolas nur laǔ subjektiva impreso, opinio, rezulto ne povas esti determina.
Mi persone neniam malamis tiom forte etnajn lingvojn, kiel post ekkono de iuj racie kompilitaj planlingvoj. Ne povas esti efike lerni iun lingvon kun malplaĉo.

Post manĝi dolĉaĵon, teo normale sukerita jam ŝajnas esti tamen amara.

Krome, nun mi tre bedaǔras, ke mi ne instigis sufiĉe elteneme mian filinon por lerni germanan lingvon. Sen laborloko nenion eblas realigi. Plimulto de tiuj multnaciaj produktigaj kompanioj, kiuj certigas iom da laborlokoj en Hungarlando, postulas ĉefe germanan lingvoscipovon. Plej proksimaj landoj, kie civitano de estinta socialista lando povas trovi pli facile laborlokon, estas germanlingvaj ŝtatoj.
Ekspliku al iu juna hungara senlaborulo, ke por li pli indas lerni anglan, ol germanan lingvon, se li trovas en proksimeco precipe germanlinvajn laborlokojn!

Sendepende de fina decido, mi konsilas ĉiujn hungarajn gejunulojn lerni profunde *unue* germanan lingvon, kaj nur pos tio, aǔ paralele anglan. Estintaj socialistaj landoj estas destinitaj servi kiel kolonioj de sklavoj por evoluintaj landoj de EU. Por hungaroj plej promesplena eblo elaĉeti sin elde sklaveco estas regi bone germanan lingvon.

(Eksmembro) pajo
afiŝita je 2012-11-11 22:14:49

1. Gravas ke la hungaraj politikistoj konscias ke ili volas atingi ke la popolo lernu PLURAJN LINGVOJN (ne nur unu - la anglan - kio estas nuntempe ĝenerale reganta politika praktiko). Sed ilia ideo ke atingi tiun celon eblas komencante per malfacila lingvo estas plej simple dirite idiota. Speciale por hungaroj, kies denaska lingvo estas tre diferenca de la hindeŭropaj lingvoj kaj kiuj nature havas gravajn malfacilaĵojn lerni iun ajn fremdlingvon eŭropan. Kiom da hungaroj konas efektive bone iun fremdlingvon kiuj ne vivis kaj lernis fremdlingvon dum certa tempo en eksterlando? Mi kredas ke krom kelkaj specialaj talentuloj - neniu!
2. Pro tio estas GRAVEGA ROLO de HUNGARAJ E-INSTRUISTOJ kiuj ankoraŭ laboras en lernejoj kiel instruistoj organiziĝi kaj organizite prezenti proponon al la hungara registaro kaj parlamento argumentante per jenaj faktoroj:
a) Ekzistas rekomendoj de la Primultlingvisma Platformo starigita de Eŭropa Komisiono, cele al atingo de plurlingvismo, ke oni enkonduku propedeŭtikan antaulernadon kiu poste rapidigas la lernadon de kelkaj celataj lingvoj,
b) Ekzistas praktiko de Hungara ŝatato pri ŝtata lingvoekzameno en kiu jam multaj hungaroj sukcese faris la ekzamenon, kaj tiu praktiko montris ke Esperanto estas multoble pli facile lernebla ol aliaj lingvoj
c) Ekzistas rezultoj de la eksperimenta instruado de propedeutikilo baze de Esperanto en Britio (dum 5-jara eksperimentado) kiuj montris tre bonajn rezultojn. (springboard to languages)

Tila esperqantistoj-instruistoj kiel organizita grupo proponu al la parlamento unue enkondukon de unujara instruado de propedeutika lernobjekto bazita je Esperanto kiu certe almenaŭ je 30% plirapidigos la postan lernadon de naciaj fremdlingvoj. Tiu propedeŭtika parto de E estas materialo en la lernolibro laŭ la Zagreba Metodo kiu ampleksas 500 plej oftajn gramatemojn kaj leksikajn morfemojn, sufiĉajn por baza kapablo uzi Esperanton sed nur tiom kiom gravas por kompreni la ĝeneralan gramatikan funkciadon, disparteblon de lingvoj kaj bazajn lingvajn leĝojn kun 350 leksikaj morfemoj ĉefe el latina kaj ĝermana deveno.

3. Diversaj diskutoj pri tiu temo nenion signifos, ĉar ni esperantistoj ŝatas diskuti kaj havante tre diferencajn opiniojn, fine ni atingas nenian komunan proponon. Tial gravus ke inter la kelkdeko da ankoraŭ aktivaj hungaraj e-instruistoj, aparte tiuj kiuj konas gravulojn en instruistaj ŝtataj instancoj, TUJ KREU KOMISIONON kiu faru konkretan proponon. Lerni Esperanton je nivelo de Zagreba Metodo por kio sufichas 80-100 horoj, kiu kono ebligas komprenon de lingvaj strukturoj ĝenerale kaj rapidigon de la lernado de iu ajn lingvo. Sed ĝi ankau konsciigas infanojn ke ekzistas lingvo rapide lernebla kaj tuj uzebla.
Zlatko
Pli pri la laŭgradeco de la lingva lernado vidu en mia artikolo: Mia saĝo post 50 jaroj de instruado de E (http://www.ipernity.com/blog/pajo.zlatko/419803)

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.