Forumo

TemojLingvoinstruado en diversaj landojHungario

laszlo
afiŝita je 2012-11-13 20:28:23

”Sed ilia ideo ke atingi tiun celon eblas komencante per malfacila lingvo estas plej simple dirite idiota.”

Kara Zlatko, tion, kion vi skribis estsas efiko de senpripensa propagando. Krome, uzi epiteton kiel ”idioto” indikas problemon pri vivsaĝeco. Kredi, ke politikistoj faras ion ajn pro idioteco, indikas propran… (mi retro-tenas min diri tion, kion mi dezirus sincere eldiri...).

Politikistoj ne estas idiotoj, sed eventuale ili estas instigitaj iucele fare de certaj interesoj (propraj, aǔ postulitaj de siaj apogantoj).

”Kiom da hungaroj konas efektive bone iun fremdlingvon kiuj ne vivis kaj lernis fremdlingvon dum certa tempo en eksterlando? Mi kredas ke krom kelkaj specialaj talentuloj – neniu!”

Ja multaj hungaroj parolas flue germane aǔ angle, malgraǔ tio, ke ili neniam vivis en respektivaj lingvaj ĉirkaǔaĵoj (ekz.: mi angle).

Pri Esperanto: ĝi estaas bonege kompilita planlingvo, sed pro manko de necesaj reguloj, ĝi servas precipe por poliglotoj. Se Esperanto havus oficiale ne nur tiujn 16 alineoj (kun ĉ. 24 reguloj), sed ĝi enhavus ĉ. 50 regulojn, ĝi povus esti bonega planlingvo ne nur por poliglotoj, sed ankaǔ por nepoliglotoj. Ĝis nun, tiuj kiuj sukcesis alproprigi Esperanton je profesia uzado, estis poliglotoj.

Mi konas magnitude pli multajn nepoliglotajn Esperantistojn, kiuj fervore laǔdas Esperanton, dume ili tamen evitas uzi ĝin, ol Esperantistojn, kiuj kapablas normale uzi ĝin.
Se oni substrahos el tuta entuziasma Esperantistaro tiujn, kiuj ne kapablas senpene, flue sinesprimi sin, tiukaze apenaǔ ekzistus Esperantistoj...
Sed tio ne estas kulpo de Esperanto, sed de manko de oficiale deklaritaj absolute necesaj reguloj.
Scipovo pri germana lingvo en Hungarlando gravas por malpliigi senlaborecon.
Cetere EU iam pagis "apogmonon" por, ke hungaroj neniigu siajn industriojn. Celo estis pretigi merkaton por varoj, kiujn EU intencis vendi en Hungarlando.

aracelizabeth
afiŝita je 2014-11-20 05:10:46

En Meksiko ni nun klopodas por ke la Nacia Lernejo por Instruistoj de Baza Lernejoj akceptu lerni kaj instrui Esperanton ene de ĉi tiu lernejo, do mi dankas al vi, viajn informojn, ĉar ili estas tre valora... Ĉi tie oni kutime lernas la anglan aŭ la francan, sed ne ĉiam estas deviga.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.