Forumo

Temoj(Inter)komunikadoImprovizado endas!

Mireille
afiŝita je 2012-12-01 16:50:01

Rakonto 1
Mi devis iri al hospitalo en Kyoto. Mi estis akceptita de kunlaboranto ridetanta, kiu bonvenigis min per la kutima esprimo « hirashaimase ! » Poste ŝi starigis demandon al mi, kiun mi ne komprenis. Ŝi ripetis 3-4 foje la parkerigitan demandon. Mia kompreno ne evoluis. Si ne kapablis turni sian demandon alivorte, ŝi ne kapablis improvizi. Ŝi gvidis min al kuracisto, kiu uzis la anglan kun mi.

Rakonto 2
Mi volis aĉeti sonorilon en Kyoto. Temis pri sonorileto por meditado, kiu kutime ne pendas sed kuŝas sur kuseneto. Per bastoneto oni leĝere frapas ĝin de la flanko kaj ĝi senfine zumas… Mi iris al budhisma butiko. Mi estis akceptita de vendisto, poste ariĝis ĝis 5 vendistoj. Mi petis en la angla. Neniu scipovis iom de la angla. Vidante tion mi metis miajn fingrojn en la formo de la sonorileto, kiel malfermita floro, kaj per la alia mano faris la movon de frapado per bastoneto, mi montris la frapon per fingro. Tiuj ili komprenis kaj montris al mi plurajn tiajn sonoriletojn kaj mi povis aĉeti tion, kion mi deziris.

Rakonto 3
Mi devis iri al hospitalo en Kyoto. Mi havis bonajn trajnkonektojn kaj atingis la domon antaŭ la naŭa matene. En la akceptejo stari unu persono. Tiu oficisto akceptis min per longa frazo, en kiu mi kaptis la vorton « Hajime ». Mi konas tiun vorton, kiu ofte aŭdiĝas dum ĵudo-trejnado. La majstro montras teknikon kaj poste diras « Hajime ! » : « Komencu !, Faru ! » Do mi supozis, ke tiu oficisto demandas al mi, ĉu mi vizitos Doktoron Kobashi la unuan fojon. Jen la unua paŝo. Nun dua paŝo farenda : respondi. Inter miaj malmultaj frazoj en la japana estis « sankajme » por diri, ke mi trian fojon vizitas Japanion. Mi pensis : ĉu mi jam venis al mia kuracisto dufoje, trifoje, kvarfoje… mi ne scias kaj ne gravas. Mi nur devas diri, ke tiu vizito NE estas la unua. Do mi diris : « Sankajme ». Li respondis per longa frazo, en kiu mi kaptis la vorton « Suwate ». Tiun vorton mi aŭdis en mia aikido-praktikado : sidiĝu ! Do mi sidiĝis en la atendejo. Poste alvenis mia kuracisto kaj ni povis paroli pri mia sano en Esperanto.

Rakonto 4
Mi bezonis la servon de frizisto en Kyoto. Mi iris al najbara frizisto sola kaj kuraĝe eniris. Li surpriziĝis kaj kricigis siajn manojn por diri NE. Tamen mi prenis paperon kaj desegnis vizaĝon kun starantaj haroj. Tra la haroj mi desegnis horizontalan limon : tie tondi. Poste mi desegnis orelon kaj faris linion ĉirkaŭ ĝi. Li komprenis, sidigis min kaj tre bele tondis miajn harojn. Eble li okupiĝas nur pri viroj… tion mi ne scias.

Rakonto 5
En Kyoto mi sidis en taksio. La ŝoforo estis babilema kaj demandis min pri diversaj aferoj. Li volis scii, kie mi estis en Japanio. Mi ne komprenis lian demandon. Poste li improvizis dirante : en Japanio estas Kyoto, Tokyo, … mi aldonis la nomojn de la urboj, kiujn mi vizitis. Do la komunikado sukcesis.

Komentoj
Por komuniki oni devas havi komunan lingvon aŭ komunajn vortojn, kelkajn (Vidu rakontojn 3 kaj 5). Se lingvo mankas, se vortoj mankas, oni devas improvizi iel ajn. Kelkaj homoj ne kapablas. Ili restas gluitaj al la frazoj el la lernolibro (vidu rakonton 1). Tiu improvizado bezonas fantazion, oni devas trovi vojon. Povas esti desegnaĵo (Vidu rakonton 4), povas esti per gestoj, per vizaĝesprimoj, per korpomovoj (Vidu rakonton 2). Povas esti uzo de vortoj en iu ajn lingvo kiel ekzemple la itala, kiu estas universala lingvo por klasika muziko kaj pro tio vaste konata. Povas esti la gesto per du manoj en formo de litero T, kiu montras en piedpilkoludado la peton pri paŭzo. Povas esti bruo, kiel pepado de birdo aŭ bojado de hundo. Laŭ la situacio, laŭ la bezono, oni esploru la eblojn uzante sian fantazion kaj kreemon.

Hiroshima
2012-06-13

Tiu artikolo aperis en La Sago en julio-aŭgusto 2012

tukero
afiŝita je 2013-01-17 22:19:43

Kara Mirejo,
dankon pro tiu kontribuo. Per ĝi vi bonege demonstris ke tiu, kiu insistas nur pri vortoj por interkomuniki, plej ofte fiaskos. Kiu estas komunikema kaj inventema, tiu sukcesos per malmultaj rimedoj. Tamen, nepre bezoniĝas la ambaŭflanka deziro interkompreniĝi. Kiuj volas, tiuj povas.

fringilla13
afiŝita je 2013-01-19 14:48:00

Dankon, Mireille, por la amuzaj, instruaj rakontoj. Mi nepre legos ilin baldaŭ al miaj gelernantoj. Certe kelkaj profitos...

Ĉion bonan deziras Gosia.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2022 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.