Forumo

TemojPri ĉio ceteraLernantoj de sinjoro Eŭgeno Perevertajlo

Ootoito
afiŝita je 2013-01-27 00:56:23

Saluton,
Mi estas esperantiso el Tenerife, antaŭ 13 aŭ 15 jaroj mi faris kurseton kun kvar geamikoj, ni sendis leterojn kaj kontaktis kun sinjoro Perevertajlo. Subite ni ne povis daŭrigi la kurseton kaj forlasis la kontakton kio eble neniam okazis, ni ricevis la leteron sed ne povis sendi la respondon, mi malbone memoras. Antaŭ kelkaj tagoj en vizito al patrina domo ŝi donis al mi malnova papero kiu restis tie el mia foriro, kiam mi legis surprizigis min, ĝi estas leteron de kvin lernantoj de sinjoro Perevertajlo kiu volas kontakti nin. Mi decidis tiam serĉi tiu sinjoro denove kaj ekscii pri tiuj lernantoj, eble iŭ el ili finfinis la kurson kaj nun estas lertan esperantiston, ne tiel mi kiu ĉiam estos eterna lernanto. Se eksciis pri malbona novaĵo pri forlaso de sinjoro Perevertajlo. Do nun estas tre malfacile retrovi tiujn lernantoj, sed mi intencos. Antaŭ kelkaj tagoj sendis e-mensaĵojn al erebuo, sed nenion ili respondis al mi, eble ĉi tie iŭ povas helpi min.
Nomoj de la studentoj de sinjoro Perevertajlo estis:
La agxoj de la studentoj estis en jaro 1998 aux 2000 (mi pensas ne estas tute klara)
Jxenja, kiuj estis 16 jaragxa.
Aleksej, kiuj estis 21 jaragxa kaj studis 4an kurson de fakultato de internaciaj rilatoj.
Slava, 12 jaragxaj.
Olga kaj Julia, 18 jaragxaj.
Mi dankas por helpon.

Dankon.

Katalin
afiŝita je 2013-01-27 09:01:47

Saluton.
Eble la filino povos helpi en la retrovo de la lernantoj. Mi kontaktos ŝin. Dankon pro via zorgemo pri ili.

Ootoito
afiŝita je 2013-01-27 12:46:18

Dankon,

Bonvolu transdonu ankaŭ mian kondolencoj.

Katalin
afiŝita je 2013-01-27 13:02:08

Vi mem povas fari tion en la Panteono: http://edukado.net/biblioteko/panteono?iid=98

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.