Forumo

TemojPri edukado.netJarraporto pri 2012

Katalin
afiŝita je 2013-02-16 12:44:01

robertleleu skribis:
Mi, Robertleleu, salutinta al http://www.edukado.net/biblioteko/dosierujo?iid=207 , iris al http://www.edukado.net/komunumo/forumo?f=391&p=1, kaj al http://www.edukado.net/biblioteko/dosierujo?iid=207 kaj tie trovis du ligojn http://edukado.net/prie/subteno/raportoj kaj http://www.edukado.net/ext/dok?d=361
La unua ligo respondis «Vi ne havas rajtojn por tiu ĉi paĝo.»
El la dua mi elŝutis la raporton.
Ĉu ne kurioza ?
SE vi provis elŝuti la dokumenton en tiu ĉi linio: "La detalan raporton, kiu inkludas ankaŭ la financan parton, ni disponigas al niaj subtenintoj per elŝuteblo ĉi tie" eble vi ne sukcesis, ĉar vi ne estas financa subteninto de la paĝaro. Se tamen, bv. tuj kontakti min, ĉar eble mi ne sukcesis identigi vian kaj ne kreis rajton por vi por vidi tiun parton. Pardonpete, amike, Katalin
.

(Eksmembro) Petro
afiŝita je 2013-02-16 21:28:10

Jen mia kontribuo por la forumo : Mi dankas ĉiujn instruistojn, kiuj dediĉas sian tempon por Edukado.net, kiun mi rekomendas al miaj rilatantoj. Aparte Katalin, kiu, ĉiufoje montriĝis sian amon al la lingvo, MICHEL FONTAINE por sia mona subteno, vjetnamanino ĜOJO, kiu mesaĝis, kiam trafis min malesperiga perturbo... kaj aliaj... multnombraj samideanoj, kiel Miaohui, ĉina Esperantisto, kiu subtenas Budhismon.
Brave al ĉiuj
Petro

(Eksmembro) anjo
afiŝita je 2013-02-17 21:40:16

Kara Katalin,
Gratulon al vi!
Mi deziras multe da forto, ege bonan sanon por daŭrigi la redaktadon de tiu ĉi bonega paĝaro.

tukero
afiŝita je 2013-02-17 21:55:29

Kara Katalin,
korajn gratulojn kaj saluton!
Tukero

Katalin
afiŝita je 2013-02-17 22:58:21

Dankon al vi ĉiuj pro la gratuloj kaj kuraĝigaj frazoj, promesoj kaj ofertoj.
Estas bone scii kaj senti, ke oni aprecas la laboron, kiun ni faras.
Esperebla la nuna farataj novaj aferoj same plaĉos al vi. Amike, Katalin

Burdo
afiŝita je 2013-02-21 10:26:15

Kara Katalin! Koran dankon por la tre detala raporto, spegulanta grandegan laboron vian kaj la teamo de Edukado.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.