Forumo

TemojPri edukado.netKiam ni havos la 3000-an membron?

Katalin
afiŝita je 2013-04-06 10:45:18

Edukado.net momente (la 6an de aprilo 2013) havas 2918 membrojn.

Tre baldaŭ ni atingos 3000, kio ĝojigas nin ĉiujn.
Ni invitas vin sendi proponojn pri la tago, horo, kiam ni ekhavos la jubilean membron? Kaj por li/ŝi kaj por la persono, kies progrnozo plej proksimos al la ĝusta tempo, ni sendos premion.
Por ke vi povu iom kalkuli, ni konsilas al vi studi la statistikajn indikojn pri la aliĝoj.

  • Vian prognozon (monato, tago, horo, minuto) vi povas lasi ĉi-sube.
  • La limdato por ludi estas la 30a de aprilo.
  • Ĉiu rajtas lasi nur unu proponon.

  • Ni atentigas vin, ke ĉiuspeca manipulado de la membro-nombro (malaliĝoj, kreo de pluraj kontoj ktp. estas malpermesataj kaj kontrolataj. ) La sola permesata aktivaĵo estas: varbado de novaj, veraj membroj, por kio vi povas uzi la REKOMENDO-paĝon (sube de la paĝoj) per kiu de ĉiu paĝo vi povas sendi atentigon kaj inviton al iu ajn.

    Monika
    afiŝita je 2013-04-06 15:21:52

    Laŭ miaj specialaj kalkuloj ;) ni estos 3000 la 19an de majo je la 18h17! Kiu diros pli proksiman? ;)

    pwierzbowski
    afiŝita je 2013-04-06 15:42:45

    Laŭ mi tio povos okazi la 1an de junio je la 14a horo :)

    fejfi
    afiŝita je 2013-04-06 16:08:08

    Laŭ mi eble la 22an de julio 2013 je la 9.33h :-D

    kolombisto
    afiŝita je 2013-04-06 17:04:08

    Ankaŭ mi provis kalkuli, laŭ mi la ebla tempo estos: 10an de junio 2013 je la 14 h.

    (Eksmembro) PauloCesarPires
    afiŝita je 2013-04-06 17:33:35

    Je la 27-a de majo 2013, tagmeze, laŭ UTC-tempo.

    arankal
    afiŝita je 2013-04-06 20:24:23

    La 16-an de majo, je la 16h.

    gildamunoz
    afiŝita je 2013-04-07 05:11:36

    la 30an de aprilo

    giorgosesper
    afiŝita je 2013-04-07 07:04:24

    Ne oficiala raporto de Astrologia bulteno : la 18an de majo (proksimume la 20.00)
    Se ekzistas maltrafo respondeculoj estos nur la redakcio de edukado net, kiuj multe laboras :0

    Alta
    afiŝita je 2013-04-07 09:39:50

    La 12an de junio, je la 18h

     Aldoni novan mesaĝon

    Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
    Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.