Forumo

Temoj(Inter)komunikadoDu-idiom-ism-o

Mireille
afiŝita je 2013-10-01 13:10:08

DU-IDIOM-ISM-O

(Tiu teksto aperis en la revuo "La Sago", organo de SAT-amikaro)

Lingvistoj uzas la grekdevenan vorton « diglosio ». Tiu koncepto rilatas al ofta lingva situacio, kie popolo, homgrupo, uzas ĉiutage du aŭ pli da lingvoj. Do temas pri konstanta uzo de du lingvoj, kun konstanta salto de unu al la alia.
En Afriko ekzemple regas duidiomismo. Ĉiu afrikano parolas la lingvon de la vilaĝo de sia patro, la lingvon de la vilaĝo de sia patrino kaj la eks-kolonian lingvon, kiu povas esti la franca, la angla, la portugala aŭ la hispana. Konsekvence ĉiuj afrikanoj estas poliglotoj. Ĉe berberoj en Alĝerio estas la etna lingvo tamaziĥ, apude uzatas la unua kolonia lingvo la araba, kaj adiciiĝis la dua kolonia lingvo la franca.
En Afriko oni aŭdas tiujn lokajn lingvojn, kiam afrikanoj parolas inter si. En Senegalo mi aŭdis la ŭolofan, en Benino la fuonan. Tamen subite mi aŭdis la francan… tio okazis, ĉar iu afrikano en Benino ne estis beninano sed burundano parolanta la kirundan, do kun beninanoj li devis paroli la francan. Tio oftas, ĉar multaj homoj migras tra Afriko kaj ne plu loĝas en sia devenlando. Plie lingvoj malsamaj abundas en Afriko.
Kiam afrikanoj parolas inter si uzante iun lokan lingvon, tiam subite aperas vorto en la franca : fotokopi… ordinater…. Temas pri la teknikaj novaĵoj, por kiuj vortoj mankas en afrikaj lingvoj. Por mi, kiu ne komprenas la afrikajn lingvojn, estas facile rekoni tiujn importitajn vortojn. Ankaŭ okazas, ke parto de frazo estas en unu lingvo kaj alia parto de la sama frazo venas en alia lingvo. Anglalingvanoj uzas la terminon « code switching », ŝanĝo de kodo.
Ĉar estas infanrajto lerni la skribadon kaj legadon en sia denaska lingvo, la baza instruado en Afriko estas kutime en la loka afrika lingvo. Poste venas la lernado kaj uzado de la kolonia loka lingvo. Gravas, ke afrikanoj konu, uzu, majstru siajn lokajn lingvojn, per kiuj ili nomas ĉiujn ajhojn de la ĉirkaŭanta mondo. Se en iu lando la komenca enlerneja lingvo ne estus la loka lingvo, iu patro au patrino povus plendi kontraŭ tio. Gravas ankaŭ, ke ili havu aliron al altnivela scio uzante kolonian lingvon. Kelkaj el ili preferas uzi Esperanton por tio, kaj tion mi forte komprenas kaj subtenas.
Kiam mi foje priskribis tiun afrikan duidiomismon, iu atentigis min, ke okazas ekzakte la samo en la germanparola parto de Svislando, kie la tiel nomataj germanlingvaj svisoj tute ne parolas la norman germanan, sed sian dialekton. Laŭ la infanaj rajtoj oni rajtus uzi la alemanajn dialektojn en la unuaj jaroj de la lernejo. Se tio ne okazas, patro aŭ patrino rajtas plendi en la Homrajta Kortumo de Strasburgo de la Konsilio de Eŭropo….
Estas fakte strange kompari Svislandon kun Afriko. Tamen tiu lingva situacio similas unu al la alia. Diferenco estas, ke la alemana, ankaŭ nomata svis-germana, estas tamen iel iom kuza lingvo de la germana. Male la afrikaj lingvoj tute ne similas al la importitaj koloniaj lingvoj.

tukero
afiŝita je 2013-12-03 23:04:47

20131126
Laŭ mia opinio la vorto „du-idiom-ismo“ estas pli detale difininda. Tio inkluzivas la rilatojn inter dialektoj kaj aliaj variantoj de la propra lingvo.
Viaj ekzemploj estas parte el la hindeŭropa, parte el ne-hindeŭropaj lingvofamilioj. Por afrikanoj, ne nur la iamaj koloniaj (hindeŭropaj, semitaj ktp), sed ankaŭ najbaraj afrikaj lingvoj apartenas al malsamaj lingvofamilioj. Afrikanoj ofte povas interkompreniĝi per neparencaj lingvoj.

Por la hindeŭropaj lingvoj mi elektus „du-idiom-ismo“, ĉar tio respondas bone al la grado de parenceco de tiuj lingvoj. Kuzaj lingvoj estas la latinidaj, ĝermanaj, slavaj, keltaj, baltaj ktp.
Por la ne-hindeŭropaj lingvoj en dulingva rilato kun hindeŭropaj kaj aliaj pli taŭgas la grekida termino „diglosio“, kiu konvenas al la rilatoj de la grekoj kaj romianoj kun semitaj kaj afrikaj civilizacioj, i.a..

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2022 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.