Forumo

TemojEkzamenojTria Tutmonda Ekzamentago - interesiĝantoj

Por kiun tago vi pretas helpi okazigi ekzamensesion en via urbo?

rosemarie
afiŝita je 2013-12-06 21:30:12

En Avinjono, ni paŭzos en 2014. Neniu pretas trapasi ekzamenon. Amike al ĉiuj.

pjer
afiŝita je 2013-12-16 11:51:30

Mi alvenas: post batalo pri baloto!
Sed bonŝance vi elektis daton, kiu iom pli taŭgas por niaj lokaj eblaj kandidatoj en Limoĝo (Francujo).
Amike, Pjer.

kristof
afiŝita je 2014-01-08 14:49:59

Saluton!
La asocio de Tuluzo (Francio) okazigos la ekzamenon trian jaron.
Sukceson al ni ĉiuj!

Svetlana
afiŝita je 2014-01-28 19:04:12

Por Moskvo taŭgas la 17-a de majo, ja la unuaj dek majaj tagoj estas festoj, do nelaboraj tagoj.

leejungkee
afiŝita je 2014-02-03 01:13:42

Kara Katalin, Dankon pro via bona iniciato. Por koreoj sabato (17-an de majo) estas taŭga. Mi planas okazigi la ekzamenon en la Univ.Korea Fremdlingva.

Katalin
afiŝita je 2014-02-10 13:44:10

Mi kun ĝojo informas vin ke ekde nun eblas peti organiz-rajtojn por la 3a Tutmonda Ekzamentago.
Interesiĝantoj devus plenigi (sufiĉe detalan) retan formularon por anonci sin por organizado de loka sesio.
Tio validos ekde nun ankaŭ al apartaj, ne tutmondaj KER-sesioj.
La plenigenda formularo portos al mi ĉiujn necesajn informojn, kiujn oni antaŭe sendis en retmesaĝoj.
Do, la administra laboro multe pli simpliĝis.
Ekestos ankaŭ agendo, kiu helpos nin ĉiujn, La programisto nun faras ĝin.

Mi esperas, ke vi multnombraj venos, aliĝos kaj kunorganizos la tagon kun sukceso.
Klarigoj, formularo kaj ĉio alia estas en la paĝo por ORGANIZANTOJ: http://edukado.net/ekzamenoj/ker/organizantoj

esperantomaceio
afiŝita je 2015-02-25 20:36:05

Ni en Maceió, okazigis KER-sesion en 2013. Sed, dum la pasinta jaro ne estis kandidatoj
pretaj fari la ekzamenojn.
Nun geamikoj el nia najbara urbo Recife petis al ni por denove okazigi sesion.
Mi demandas ĉu eblas al ni fari tion en Maceió/Brazilo dum la 30-a de majo 2015?

Amike,
Aristophio Alves Filho

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.