Forumo

TemojEkzamenojTria Tutmonda Ekzamentago - interesiĝantoj

Por kiun tago vi pretas helpi okazigi ekzamensesion en via urbo?

Katalin
afiŝita je 2013-10-29 16:22:17

Kvankam mi ĵuris (ankaŭ lastfoje) ke neniam plu mi okazigos sesion, pro la puŝo de homoj, el malnovaj kaj novaj ekzamenlokoj mi provas denove reĝisori la okazaĵon kaj esperas helpon, kaj fizikan kaj financan, ĉefe de UEA.
Do, tio signifas ke denove estos Tutmonda Ekzamnetago, nun la tria. (Hungara proverbo diras, ke TRI estas la hungara vero.)
Por ke la instituto en Budapeŝto havu iom pli da tempo por la korektado kaj pretigo de la atestiloj ĝis UK, ni devas ŝovi la tagon al iom pli frua tempo.
Kontrolante ĉiujn eblojn , printempe mi trovis nur du sabatojn, kiam mi mem entute estos disponebla.
Se vi pretos okazigi sesion en via urbo, bv. voĉdoni pri tiu kiu dato estus taŭga provi.
Bv aldoni en suba komento pri kiu loko kaj kiu tipo de la ekzameno temas.
Havinte sufiĉe da ekzamanelokoj mi decidos pri al tago kaj la ĉi-sube raportintojn mi informos pri la elektita dato kaj ni povos komenci la kampanjon. Dankon pro via atento kaj kunlaboro, Katalin Kovats

Renatocorsetti
afiŝita je 2013-10-29 17:25:35

kara katalin, mi ankoraŭ ne povas diri, kion mi faros tiam, kaj ĉu eventuale mi povos ekzameni (verbo transitiva kaj aktiva) sed se vi sendas al mi parton de via mesaĝo por instigi la homojn okazigi la ekzamen(iĝ)ojn en siaj urboj, mi povus provi entuziasmigi la homojn (inkluzive de italoj). Amike, Renato

Golfestro
afiŝita je 2013-10-29 19:20:20

Saluton el Parizo,
Certe ni ŝatus ankoraŭ organizi ekzameno-sesion en Parizo.
Ĉi-jare, ni havas pli da kursanoj ol pasintjare, do eble ni havos en 2014 pli aŭ almenaŭ ne malpli da ekzameniĝantoj ol en 2013.
Ankaŭ ni havus ekzameniĝantojn por la parolaj ekzamenoj se ĝi okazos : tiuj kiuj jam trapasis la skriban kaj ne havis okazon trapasi la parolan kaj novaj ekzameniĝantoj.
Tamen en 2014 anonciĝas malfacilaĵoj pro francaj feriaj tagoj ĉefe en Parizo ĉar parizanoj kutimas foriri el Parizo dum tiuj periodoj. Eĉ komence de junio, kiu ĝenerale ŝajnas al mi la plej taŭga periodo, estos unu feria tago.
Ankaŭ okazos eŭropaj balotoj la 25an de majo, kaj pluraj esperantistoj partoprenos ilin ene de EDE.
Antaŭ respondi ion ni devos interparoli la aferon inter eblaj parizaj organizontoj.
DJ

frans
afiŝita je 2013-11-03 09:23:37

Saluton!
Ni en Finnlando principe pretas partopreni en la skriba ekzameno. Ni enketos ĉu ekzistas intereso en la esperantistaro. Kiam vi bezonos la scion?

amike
Sylvia Hämäläinen

fz
afiŝita je 2013-11-03 20:00:04

En Berlin, ni ĉefe interesiĝas pri la parola parto por C1, sed eblus ankaŭ okazigi skriban sesion, se estas sufiĉe da interesatoj.

Monika
afiŝita je 2013-11-09 00:28:38

La 10an de majo estos la malferma tago de nia lernejo, do neniel mi povus fari ion ajn tiun tagon. Mi esperas, ke la ekzameno okazos ne la 10an de majo. Dankon!

Katalin
afiŝita je 2013-11-09 00:39:58

Dankon, Monika, ĝuste tiajn indikojn mi atendas por ne fiksi daton kiu certe malbonas al kernaj kunlaborantoj aŭ ekzamenlokoj kiel vi kaj la via. Ĉu vi voĉdonis aŭ nur skribis pri tiu via preteco?

Monika
afiŝita je 2013-11-18 18:09:06

Mi voĉdonis, do mi estas tiu 1. ;)

Petra
afiŝita je 2013-11-18 22:36:19

Por ni ambaŭ tagoj taŭgas. Malgraŭ tio, ke fine de julio ni havos (verŝajne, ĉu ne?) sesion dum la UK ĉi tie en Bonaero, mi pensas ke mi denove povos kolekti eble dekon la interesiĝantoj, ja LKK-anoj aŭ helpantoj ne certe havos la tempon/energion fari la skriban parton dum UK. Tamen, bonvolu kalkuli je tio ke mi havas eble 10-15 personojn, kiuj interesiĝos pri la parola parto dum UK.

Katalin
afiŝita je 2013-12-04 12:30:03

Saluton, mi nun oficiale anoncas ke la tria tutmodna ekzamentago okazos la 17an de majo 2014. Bv. fiksi tiun daton en via agendo.
Pliaj informoj baldaŭ venos.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.